Jen mi komencas mian novan blogaron ĉe blog.com.
January 01, 2006
Estimataj legantoj,
Unue mi volas diziri feliĉan novan jaron 2006 al ĉiuj kiuj konas min aŭ legas miajn blogaĵojn. Mi vidas nenian eblecon bonvenigi pacon en proksima estonteco sed mi kredas ke oni ne povas vivi en sango-logo dum longe kaj esperas ke nova jaro alportu pacon en nia bedaŭrinda reĝlando.
Mi lernis pri blogo ne antaŭ longe. Eble tio estis marto de 2005 kiam mi legis pri ĝi por la unua fojo. Mi scias ke mi preskaŭ obsedas je interpersona komunikado. De 1992 ĝis 1994 mi ade kaj ege korespondis kaj poste ĉetis tion, ne ĉar mi malŝatis sed ĉar nur mankis tempon kaj poste mi eklernis pri retleteroj kaj ciberkafejoj multiĝis en Katmando kaj do mi denove povis komuniki rete. Sed reta komunikado estas ĉiam same kiel kiel 
Blogado jam estas parto de ĵurnalismo en la mondo. Por mi ankaŭ povas esti tre taŭga ilo por diskonigi Nepalon en la mondo - ne tiel kiel Kiel 
Kaj kial Esperanto por blogo? Esperanto estas en mia sango nun, post 15 jaroj sub la verda standardo. Kaj mi uzas ĝin en blogo ankaŭ por monti al neepsernatitoj ke la unika lingvo vere vivas en aktuala mondo kaj utilas por miloj da homoj por komunikado.
Mi esperas ke miaj legantoj ofte vizitas al min, legas min kaj kritikas min. Viaj komentoj sub ĉiuj titolo estos kuraĝigo min vivi eseprante.
Amike, sincere kaj Esperante
Razeno Manandhar
[el arĥivo de mia malnova blogo]
 
 
 
Comments