January 28, 2006 La elekto por urbo-oficejoj, kiun la reĝo planis por la 8an de februaro, jam monstras ĝian unikan aŭ kaprican econ. Nepre, ĝi estos memorigita kiel la plej kaprica kaj sensenca elekto en la moderna historio. La reĝo, post la malfama puĉo de februaro 1a de 2005, anonicis ke li okazigos la urban elekton. Laŭ la konstatuto, la reĝo ne rajtas anonci tiaj programon. Kiam la tuta lando "bruliĝas" pro la konflikto de Maoistoj, kiuj jam prenis vivojn de 12,000 da homoj, la elekto de urboj tute mankas signifon. Laŭ la politikistoj, la elekto ne solvos ian ajn problemojn sed nur pli vastigos la distancon inter la reĝo kaj la popolo. Pro tio la plej fortaj sep partioj jam antaŭ longe anoncis ke ili ne nur nepartoprenos sed ankaŭ agos por malpermesi al elekton je siaj vicoj. Tio rezultis tiel ke la reĝa elekto (anoncita kontraŭ konstitute de la reĝo mem) vidos hontindan rezulton. Por la 58 urboj bezonis pli ol 4,000 da kandidatoj sed nur ĉirkaŭ 3,5000 da homoj kand...