Posts

Ekzameno de altlernejo finiĝis hodiaŭ

Image
Sceno: Atnaŭ al ekzameno-halo. Policanino serĉis korpojn de studentoj, kiuj venis por sidi en la skribekzameno. Kelkaj kunportas libretojn aŭ folietojn kun respondoj por ke ili kopiu ĝin al la resepondo-kajero. La policanino trovis ion strangan en la privata parto de iu knabino. Ŝi diris ŝi devas serĉ en la kalsoneto. La knabino kriis,"Ne! vi ne rajtas." La policano diris,"Vi metis paperaĵon en la kalsoneto". La knabino respondis,"Tio estas nur paperfolio, ĉar mi havas monatan periodon". Diskuto daŭris. La knabino devis permesi. La oficistiono prenis respndo-libreto el kalsoneto de la knabino. Kaj ŝi iris ekstere. Post kelkaj minutoj, grupo de virinoj demonostraciis. Ili kriis,"La oficistoj tuŝis virinajn organojn kaj ekspluatis!!" Hodiaŭ finiĝis al ŝtata ekzameno de la 10 grado. Tio estas la lasta ekzameno de altlernejo laŭ nepala sistemo. Ĝin oni noam ekzameno de Atestilo por lasi lernejon (angle, "School Leaving Certificate"). On...

Pahacharhe, festivalo de ĉevaloj en katmando

Image
  Hodiaŭ estas la lasta tago de Pahachahre, la diina fstivalo de Katmando. Estis la tago por preĝi al diinoj protektantaj kaj en tiu tago. Oni kredas ke Katmando-Valo estas protektita de diinoj en ok anguloj ĉirkaŭ la valo. Tio jam estas nia kutimo de centoj da jaroj. La unua tago estas la ĉefa tago de Pahacharhe. Oni preĝas al diinoj en siaj temploj, invitas gastojn al hejmo kaj ankaŭ preĝas al la sin kaŝanta Ŝivo kiu aperas unu foje en la jaro. Lin oni nomas "Lukumahadjo". Dua tago estas la Salajaa (Ghodajatra) la konkurso de ĉevalrajdantaj soldatoj. Originale, la tago estas por la ĉevalo de diino Balkumari. Laŭ legendo, en tiu tago, iu reĝo vidis ke simpla farmisto venis al la palaco en Patan kun mirakloj kaj la reĝo tuj donis lin rajton rajdi lian ŝatatan ĉevalon. Tiu farmisto poste rajdis ĝin ĝis la templo de diino Balkumari. Poste tiu tago fariĝis ĉiujara evento. Sed eble antaŭ 80 jaroj, tiama reĝanto adoptis tiun tagon por prezenti programo de ĉevalrajtandaj sold...

Ebria ministro atakis hospitalon

Image
Oni forpelis la reĝon, kun granda espero ke venos nova politika sistemo, tiel nomata respubliko, kiu donos nur feliĉon kaj komforton al la popolo de la malriĉa lando. Sed tio ne povis okazi en pasintaj kvar jaroj, nek homoj esperas ke tian tagon iam Nepalo trafas. Unu el la granda teamo de ministroj, la ŝtata ministro por sano kaj popolaro, Saroj Kumar Yadav, vizitis al la registara hospitalo Bir la dimanĉon en malfrua nokto kaj do komenciĝis nekredebla farso. Tute ebrie, li miskondukis al la kuracistoj, uzis fi-vortojn al minacis kuracistinon deĵoranta piedfrapi kaj maldungi ŝin. Li samtempe batis iun gardiston kaj ankaŭ al iu ĵurnalisto kiu aperis tie post longa ĥaoso. Eĉ kelkaj televid-kanaloj montris kiel li agis en la hospitalo. Li atingis la hospitalon en lia aŭtomobilo nokte kun la landa flago kaj minacis kiun ajn aperis antaŭ li. La ĵurnalaj raportoj diras ke li vizitis la hosptialon por renkonti iun masanulon s-ino Rajkumari, kiu estis lia bopatrino. Jam okazis multe de...

Maoisto-registara donaco al prezidanto de sia partio

Image
Nun la Maoistoj, kiuj akiris la politikan povon post 12-jara milito kaj mortigo de 13,000 da homoj finfine troviĝas tiel korupta kiel estis antaŭaj politikistoj dum la reĝa periodo.  La ĉefinistro D-ro Baburam Bhattarai, kiu nek povis doni bazan komforon al la civitanoj, nek sukcesis plenumi la taskon de verko de la konstitucio iel troviĝis donanta grandegan sumon de mono al liaj partianoj tiel kontraŭlogike, ke eĉ aktivistoj de la partio hontas. Li decidis doni 20 milionoj da rupioj (ĉ 200,000 eŭroj) por la filo de la prezidanto de lia partio Pushpa Kamal Dahal, je nomo de grimpado al la Monto Everesto, la plej alta monto-pinto de la mondo (4484 metroj). La filo neniam antaŭe grimpis eĉ la malaltajn montojn. Ĉiuj scias, ke li nur prenas tiom da mono por lia partio. Neniu kredas ke li povas grimpi la monton. Kaj, la filo, ironie, plendis en lia Facebook, ke li postulis 30 milionoj da rupioj sed la registaro donis al li nur 20 milionoj! Pli ridinda, li diris ke li grimpos la mont...

Letero de Bharat, denove, kam mia respondo

Esperanto-movado en nepalo estas tute ne antauxvidebla. Venas kvereloj senkauxze. Kelkaj tagoj post la fino de la Sud-Azia Seminario, mi hazarde sendis mesagxon al grupo nepalaj-esperantistoj pri la diskutforumo por sudazia movado: Karaj samideanoj, Saluton. Kiel ni diskutis dum la SAS, mi kreis la forumo por diskutir pri la Esperanto-movado en suda Azio. Jen: http://sudazio.proboards.com/ Vi povas libere partopreni kaj lasi viajn ideojn. Bonvolu akcepti aux gxentile protesti alies ideon. Deziras al vi fruktoplenan, demokratian diskutadon! Amike, Razeno Ne venis aliaj respondoj de nepalanoj. Sed s-ro Corsetti skribis : Kiel ni diskutis dum la SAS, mi kreis la forumo por diskutis pri la Esperanto-movado en suda Azio. Jen: http://sudazio.proboards.com/ Bone. Kiel mi jam diris en la paĝo en Facebook la plej grava afero nuntempa estas vidi, ĉu iu kapablas krei retajn kursojn en la sudaziaj lingvoj. Bonvolu legi en http://uea.org/vikio/Kurso_125 . Ankaux ne veis r...

Senviza vojaĝo de nepala ministro!

Image
Intersaj novaĵoj neniam finiĝas en Nepalo. Lokendra Bista, la ministro pri turismo planis vojaĝon al Germanio sen vizo. Li vere lasis Nepalon la 5an de marto kun lia edzino Ganga (la edzino havis vizon sur sxia ordinara pasporto), estis en la aviadilo de "Etihad Airways", flugis kaj atingis la flughaveno en Abu Dhabi senvize ! Li komprenis ke li bezonis vizon nur kiam oni petis por ĝi antaŭ ol li enaviadiliĝis por flugi al Germanio. Lia ruĝa pasporto ne enhavis vizon al Germanio. La komunista ministro estis voĝanta al Germanio de 7a ĝis 11 marto por portopreni en iu internacia evento pri turismo "la ITB Berlin Convention". La raportoj diris ke li vojaĝis kun 20 delegitoj (kaj poste li klarigis ke nur estis li kaj lia edzino). Ili nur havis "noton" de la nepala ministrejo pri fremdlandaj aferoj al la germana ambasadorejo por doni al ili vizon. Kaj, eble, ili kredis ke tio estis la vizo de la ambasadorejo. Raportoj al Nepalo venis ke la oficistoj e...

Feliĉan Virinan Tagon 2012 - Festivalo de Holi

Image
Hodiaŭ Nepalo, kiel la tuta mondo, celebras la Virinan Tagon. La registaro anoncis ke hodiaŭ estas libera tago kaj precipe virinaj organizoj organizas diversajn programonojn - demonstracioj, protestoj, interparoladoj kaj festoj - por celebri ĝin. Same kiel en multaj malriĉaj landoj, virinoj en Nepalo ankaŭ suferas. La societo ankoraŭ traktas virinojn kiel duagradaj civitanoj kaj nia religio Hinduismo ankaŭ kredas ke ili vivas por servi la virojn. Virinoj antaŭe eĉ ne havis rajton labori por si. Sed nun, estas bone ke ili iras ekster iliaj domoj kaj gajnante monon memstare vivas. Do, ili devas zorgi pri kaj familio kaj laboro - do denove ili havas pli grandan ŝarĝon. Post tagmeze venis al mi Khiva Naga (Barato) kaj Adeel Butt (Pakistano). Ni ĝoje babilis pri Esperanto-movado de suda Azio. Ni certe kunlaboros por plibonigi la situacion. Estis bona okazo por mi koni Esperanto-movado en tiuj du najbaraj landoj. Ni vespermanĝis kune. Bedaŭrinde, Narendra kaj Poshraj ne povis akompani...