2016/08/07

Mia dua libro pri Esperanto vojagxo aperis

Mi tre ĝojas ke hieraux la libro verkita de mi en mia gepatra lingvo pri mia Esperanto-vojaĝo en Japanio "Buanaa Tyaapin" (La venkitaj venkintoj) estis malkovrita. Estas mia dua libro en mia gepartra lingvo pri mia Esperanto-vojaĝo. Venis estimata aktivisto pri homaj rajtoj S-ro Padma Ratna Tuladhar por malkovri ĝin.


La libro temas pri mia vojaĝo al Japanio en 2007. Dank' al subteno de gesinjoroj Doi, mi vojaĝis en Japanio, loĝis ĉe ili dum kelkaj tagoj kaj ankaux vojaĝis en pluraj urboj. Kaj, mi sukcesis partopreni en la Universala Kongreso de Esperanto.

Samptempe mi ankaux rakontis pri la kulturo, urboj, homoj, vivoj, familioj, amuzejoj kaj religiaj lokoj. Ne forgenisda memoraĝo de mia vivo.

Mi revas traduki ĝin kaj eldoni ĝin. Mi ne scias kiam.


No comments: