2015/09/27

Indragxatra komencigxis

Hodiaux estas la tago de Indragxatra aux pli bone "jenjaa", la festivalo de Katmando. Oni metis Kumari, la knabino, kiun oni honoras kiel "vivanta diino" sur la cxaro kaj oni tiras gxin cxirkaux la antikva parto de Katmando.

Estas unu el al plaj viglaj kaj buntaj tagoj de Katmando. Dum tiu cxi vestivalo de la Nevaroj, oni sxatas viziti Nepalo. Sed bedauxirnde, cxi foje ni ne vidas multe da turistoj. Oni timas tertremon.

Oni multe pensis pri okazigo de la festivalo cxijare, cxar multaj homoj estas disfalitaj kaj la stratoj ankoraux estas malpuraj pro la rubajxo. Cetere, multaj homoj perdis siajn familianojn kaj oni ne emas celebri tion. Sed poste oni diris ke kulturo estas pli grava ol katastrofo. Do ni denove cxion arangxis kaj do vere okazigis gxin, forgesante cxiun doloron, mankon kaj fopasojn.... vivo devas dauxri, cxu ne?

Kaj jes estis la sama tago kiam regxo de malgranda sxtateko Gurkha atakins Nepalon (nun estas Katmando-Valo) kaj komencis lian dinastion kiel regxoj de Nepalo antaux cx 250 jaroj).

Estis ja trista stari en tiu historia kvartalo kie iam staris dekoj da elegantaj historiaj temploj kaj aliaj belaj ajxoj kaj nun restas nur rumbloj....

Venis la presidento, ministroj kaj aliaj gravaj registaraj oficistoj por komenci la festivalon. Jen mi metas kelaj fotoj, kiujn mi kolektis el retjxurnaloj:







No comments: