2015/07/27

Eksterlandanoj regas Nepalon !


En kinoj kaj romanoj, ni vidas ke eĉ unu eksterlandano en via lando suspektindas. Li povas spioni, transporti drogojn, dungi kriminalojn ktp. Sed vidu, Nepalo estas eble al sola lando en la mondo kiun regas eksterlandanoj !

Kvankam pluraj ministroj de nuna registaro estas fifamaj koruptoj, almenaŭ unu aperas kiel pura vizaĝo. Ministro pri ĝenerala administracio Babu Pandit Kvara nun proponas amendon de nuna akto pri publika administrado, kiuj malpermesas tiujn nepalanojn, kiuj jam akiris civiatecon de Usono kaj aliaj landoj, aŭ almenaŭ havas tiel novamatan "verdan karton", plu labori en Nepalo sub la registara laboro. Kaj oni miras.............. ke troviĝas pli ol dek mil homoj, kiuj laboras por la registaro (aŭ simple ricevas salajron dela registaro) sed ili ne plu estas fidemaj nepala civitanoj kaj ili jam akiras civitanecon aŭ atesto pri ĉiama vivanto ("PR") de multaj riĉaj landoj kiel Usono, Aŭtralio kaj aliaj. Neniu scias kial ili tamen vivas en Nepalo kaj laboras (aŭ pretendas labori) por la nepala registaro.

Plie, eĉ pluraj ministroj de nepala nuna registaro estas civitanoj de la Usono, aŭ ili jam ricevas tiel novamta "verda katro" kiuj ebligas ili iam ajn veni al Usono kaj labori.

La nova amendo de la leĝo malpermesos tiajn ne-nepalanojn labori plu en la regisataro. Tio signifas ke pli ol 10 mil homoj rezegos el diversaj postenoj de registaro. Tiaj homoj apartenas al armeo, polico, sano, juĝo kaj teĥnikaj aferoj. Ili rekte ne diros ke ili rezegnas pro la nova leĝo sed eble diros ke ili estas maldana aŭ ke ili subite devas vojaĝi eksterlande. 10 mi veraj nepalanoj havos tiujn laboroj !

Nu, kiam miloj da homoj subite rezegnos, ĉu tiam la ministroj kiuj posedas atestilon ke ili apertenas al iu tiu alia lando, daŭre estos en la monistrejo kaj regos Nepalon? Tio estas granda demando nun.

Laŭ la ĵurnaloj, nunaj ministroj - Dr. Ram Sharan Mahat, Minendra Rijal, Dr. Narayan Khadka, NP Sauada, Sunil Thapa - posedas atestilon ke ili estas ĉiama loĝantoj ("PR") de iuj tiuj landoj !

Imagu, se unu el tiuj ministroj devis vojaĝi al Usono kiel reprezentanto de nepala registrato kaj li devas fari ian du-landan traktaton, ĉu li faros tion je profito de Nepalo aŭ Usono? Kompreneble, li faros tiel ke Nepalo malgajnos kaj lia vera lando gajnos. Ĉu ili ne estas malamikoj/spionoj al Nepalo?

Pli da novajxo en loka jxurnalo:  http://dainiknepal.com/2015/74855.html#sthash.6qMuQmOv.dpuf

No comments: