2015/06/12

Li ne estas sxtelisto

19-jaraĝa junulo Nawang Dawa Sherpa el Solukhumbu, finfine fartis tion, nur por ricevi sukceson, kiu donis al li dum-vivan makulon..................



Sherpa venis el tre malriĉa familio sed li havas mirindan talenton je biciklado. Li jam partoprenis en Everest Marathon tri foje kaj atingis je dua pozicio unu foje. Li ankaŭ venkis titolon de Lamatar Cycle Race kaj Yakru Cycle Race.

Li ricevis informon pri la internacia bicikla konkurso okazona en Tajlando en 2016. Nature, li estis tre interesa sed tio multe kostis. Li petis helpon al multaj homoj sed li ne sukcesis. Finfine, li decidis. 

Li ŝtelis (tiel oni diras en policejo) bonkvalitan biciklon kaj aliaj aĵojn, de la biciklo vendejo el kie li laboris. Ĝi kostis ĉ 7.500 dolarojn. Li estis irinta al lia hejmo sed tuj li estis arestita. Li jam redonis ĉion al la vendejo. Li estis sincera junulo kaj estas la unua foje li tion faris en lia vivo. Sed li nun estas en policejo kaj atendas punon.

Irone, la registaro, registaraj oficistoj ne venas por subteni lin. Vi scias, dum internaciaj konkursoj, pli ol sportistoj vojaĝas politikistoj kaj iliaj subteantoj kaj pli da monon la registaro elspezas je tiuj oficistoj ol la sportistoj. Kvankam bicilado estas fama sporto inter gejunuloj en Nepalo, la registaro havas nenian planon promocii kaj subteni tiun ĉi sporton.




http://myrepublica.com/t20/item/21624-everest-marathoner-and-cyclist-arrested-over-theft.html#sthash.5B64M5E4.dpuf

No comments: