2015/05/22

Se vi volas helpi Nepalon...

La tremoj ne cxsas ecx post tri semajnoj. Ni pli malpli alkutimigxas pri la tremoj. 

Pri mia domo. Mi ne disfaligis mian domon. Simple malgranda parto de unu muro rompigxis kaj mi devis faligi gxin, nur por eviti alian problemon. Cxio estas en ordo. Mi ne atendas ian ajn subtenon. Kiam mi vidas tiom multe da homoj mortintaj kaj infanoj orfanigxintaj, mi sentas sin tre bonsxanca ke nenio grava okazis al mi.

Sercxo de subteno jam faras grandan hxaoson, honton por ni cxiuj. Ni vidas ke la registaro disdonas iom da mono, mangajxojn al tiuj homoj, kies domoj disfalis. Sed vidu, ni trovas ke amaso de falsaj viktimoj prenas tiun registaran subtenon senhonte. Avido estas la plej granda katastrofo ol tertremo. Kaj, sendube, senhontemo estas ecx pli granda katastrofo.

Ni fakte ricevas tiom multe da mono ke, oni kalkulas ke, ecx ni cxiuj civitanoj de tuta lando povas gxui grandan sumon por rekonstrui niajn domojn !!!!! Do, ne pensu pri sendo de mono. La plej grava afero estas tehxniko por konstrui malmltekostaj, sekuraj domoj por ni cxiuj.

Post granda hxaoso, nun venas tempo por rekonstrui la domojn. Oni nun diskutas pri konstruo de domoj amase, por sxpari monon kaj por teni kvaliton.

Kaj, samtempe, ni auxdis ke eksterlandanoj multe venis, donis al ni monon kaj lasis. Tion ni ne atendis. Nun ni vere sentas sin soleca kaj ni dezias ke vi venu al ni, vidu nin, estu kun ni kiam ni suferas kaj tio donos al ni grandan plezuron. Do plnu vian sekvantan ferion en Nepalo. Vizitu nin, brakumu nin, mangxu kun ni kaj parolu kun ni..........tio donos al ni vivon. Ni volas vivi !

Jen mi preraras malgrandan afisxon por miaj esperantistoj.

No comments: