Monhelpo al esperantistoj de Nepalo.........alia katastrofo
Mi cxiam pensas ke pli ol la tertremo, la mondonaco al Nepalo estas pli dangxera. La mono ja detruos nin. Mi estas serioza. Tuj post la tertremo, nature, multaj esperantistoj sercxis vivsignon de ni. Multaj respondis sed mi ne povis tuj reagi cxar mi ne havis elektron kaj reton dum kvar tagoj. Kaj, poste mi sukcesis blogeti. Mi dankas cxiujn kiuj memoris min kaj zorgis pri mia bonfarto. Kelkaj homoj montris foton de disfalinta domo en vilagxoj kaj diris ke estas lia domo kaj bezonas monon por rekonstrui gxin kiel Esperanto-Domo (Li faris Facebook page je nomo "Subteno al Esperanto-hejmo post tertremo". Kelkaj homoj montris deziron translokigxi al aliaj landoj ktp ktp. Kelkaj inter ili ecx ne povis skribi en simpla Esperanto. Oni subite "esperantistigxis" per Google tradukilo. Dank' al Facebook, mi havis sxancon legi pri diversaj petoj kaj reagoj de niaj samideanoj de multaj landoj. Iu ja bone diris ke "mankas medikamento kontraux senhonteco" de ke...