Indrajatra, la cxefa festivalo de Katmando
Nuntempe daŭras en Katmando la plej bela kaj eble plej grava festivalo. Ĝi nomiĝas Indrajatra aŭ Jenjaa. Temas pri multaj aferoj. Mi donas al vi nur notojn: 1. Ĉaro procesio de Kumari: Dum la festivalo, oni sidigas Kumari-non sur bela ĉaro kvar-rada kaj tiras ĝin ĉirkaŭ la malnova urbocentro de Katmando. Oni kune tiras ĉarojn de Ganesh kaj Bharaiv, du gardisto-dioj. 2. Starigo de Indra: Oni starigas idolojn de Hindua dio Indra. Laŭ legendo, li iam venis al Kamando kaj ŝtelis florojn sed la florkulturistoj kaptis lin kaj punis lin. Filmeton pri tiu ĉi procesio povas troviĝi ankaŭ en youtube ĉe : http://www.youtube.com/watch?v=GpKSbMz67b8 Antaŭe la reĝo kaj nun la presidento vizitas por rigardi la komenco de la ĉaro-procesio. 2. Masko-danco : Oni montras masko-dacoj pri kelkdek aferoj. Plej multe el ili montras diojn, diabloj kaj aliaj en maskoj. Ili portas belajn vestaĵojn kaj ankaxu akompanas belsonajn muzikojn tradiciajn. 3. Speciala manĝaĵo : Oni manĝas bruligitan viand...