Posts
Showing posts from May, 2010
Konstitucia Asembeo en Nepalo plilongigxis
- Get link
- X
- Other Apps
La membroj de nepala Konstitucia Asembleo, kiuj ne verkis la Konstitution en du jaroj, kiel ili promesis, ne petis pardonon al la popolo sed ili siavice pli longigis ĝian periodon por unu jaro. La asembleo jam manĝis USD 170 milionoj. Plej multe da popolo gajnas USD 1 tage. Politikistoj ne hontas ne Nepalo!
Budhismo en Nepalo
- Get link
- X
- Other Apps
Budhanoj de Nepalo hodiaŭ celebris la Budho-tagon. Oni kredas ke hodiaŭ estas la tago en kiu li naskiĝis, akiris Budhecon kaj ankaŭ forpasis. Do, estas tiel grava tago por Budhanoj en la tuta mondo. Ni foje foje fanfaras ke Budho naskiĝis en Nepalo kaj ĝi estas tia pipa lando kiun li elektis por naskiĝi. Kaj, precipe al Budhanoj, ni montras sin kiel la plej budhismaj homoj en la mondo. Jes, li naskiĝis en tiu parto kiu nun kuŝas en Nepalo. Tamen ne devas esti tiel ke ni estas budhanoj nur ĉar li naksiĝis tie ĉi. Naskiĝo estis nur okazo kiu devis okazi. Estis kialo kaj do estiĝis. Pli grava demando ĉiam staras antaŭ ni: Ĉu ni estas budhanoj? Ĉu ni jam donas indan honoron al tiu "homo" kiu donis al la tuta mondo pacon, feliĉon kaj ŝolosilon al la sukceso de vivo? Laŭ la statistikoj, nur 10 procento de nepalanoj estas budhanoj. Kiel ni, budhanoj, povas vivi fiere en tiu lando kie ekzistas ĉirkaŭ 85 procentoj de Hinduanoj.Evidente, ni estas ĉiam subpremitaj. Oni diras, nomr...
Amo kaj mono
- Get link
- X
- Other Apps
Razen Manandhar Ĉu amo kaj mono estas malamikoj? Aŭ ĉu ili povas amikiĝi? Ni ofte legas pri amo inter riĉa viro kaj malriĉa virino aŭ inverse, en romanoj aŭ vidas ilin en kinoj. De miloj da jaroj, ni diras, kaj konfuzigas homojn, ke amo ne atendas riĉaĵon. Sed en tiu ĉi mondo hodiaŭ neniu eĉ amas vin se vi ne havas monon. Okazis io ne antaŭ longe en Nepalo, kiu povas esti bona leciono por amo-instruistoj de la mondo. Estis du geknaboj - knabo estis Krishna Gautam kaj knabino estis Rekha Mahatara, en vilaĝo de Kamalamai, Dhungrebas de Sindhuli distrikto. Ambaŭ havis 21 jarojn, do ne tro junaj. La viro estis senlabora kaj virino studis en loka altlernejo. Ili enamiĝis kaj iliaj familioj interokonsentis egziĝi ilin. La viro apartenis al malriĉa familio kaj li diris al la knabino antaŭ la geedziĝo, ke tiu domo kiun li luis, estis lia propra. Li tiel volis allogi la knabinon por edziniĝi. La knabino, eble ankaŭ deziris havi riĉan viron kaj do, konsentis edziniĝi. La knabino subit...
Esperanto-grupo de Nepalo ĉe Facebook
- Get link
- X
- Other Apps
Marlfermiĝis grupo de nepalaj geesperantistoj, kiuj uzas Facebook-on. La grupo nomiĝas "nepalesperanto" kaj ĝin vi povas trovi ĉe: http://www.facebook.com/?sk=2361831622#!/group.php?gid=126331050711611&ref=ts Vi scias en Nepalo ne estas multaj geesperantistoj kaj malplimultas kiuj uzas Facebook-on. Mi sendis inviton al tiuj kiujn mi konas. Sed jem ne aliĝis multaj nepalanoj. Tamen, estas ĝoja ke multe da geesperantstitoj el diversaj landoj, kiuj amas Nepalon kaj ĝian Esperanto-movadon, venis por aliĝi. Imagu, en eble 8 horoj, mi trovis 34 membroj en tiu ĉi grupo! Vi povas libere aliĝi, lasi viajn mesaĝon sur la muro, alŝuti fotojn, filmetojn ktp. Mi multe esperas ke ĝi funkcios kiel ponto inter nepalaj kaj eksterlandaj gesamideanoj. Via aliĝo nature estos granda kuraĝigo por nepalanoj. = Tre bedaŭrinde, mi ne povis iri al NEspA Oficejo hieraŭ. Laŭ la regulo devis esti la estrara kunsido de NEspA. Poste venis al mi informo ke ne povis okazi la kunveno ĉar pli ol...
Malpaco komencis en Nepalo
- Get link
- X
- Other Apps
La protesto de Maoistoj en Nepal pli kaj pli varmiĝas dum pasitaj kvin tagoj. Post sinsekvaj atakoj de la junuloj, apartenantaj al la sekcio de la reganta prtio, la paca demonstracioj de Maoistoj pli malpli malpaciĝis. Ili eĉ atakis al akvo-portanta veturilo por la protestantoj. Almenaŭ du personaoj estas mortigitaj en tiaj bataletoj. La Maoistoj venigis pli ol centmil homoj el diversaj vilaĝoj la 1an de majo por komenci la demonstracion en la ĉefurbo de Katmando. Aako de kaj al Maoistoj dauxras en multaj urboj de la lando. La registaro jam anoncis ‘irmalpermeson’ en tri distriktoj – Humla, Parsa kaj Dhankuta – pro la daŭra bataleto kaj malpaco inter subtenantoj de la protestanta kaj la reganta partioj. Malgraŭ la tutlanda malpaco, la ĉefministro Madhav Kumar Nepal kaj lia teamego de minstroj ĝuas la psotenon en la kabineto. De komenco ĝis hodiaŭ, la ĉefministro nur “petas” al la protestantoj ke ili ĉesu ĉion, sed li ne povas promesi kion li volas doni al la postulantaj protestantoj. K...
Vivo de Keshavram Joshi
- Get link
- X
- Other Apps
Razen Manandhar La jaro 2009 estis tiel malbonaŭgura por Nepala Esperanto-movado ke ĝi perdis unu el la pioniroj de la internacia movado. La 23an de aprilo 2009, forpasis D-ro Keshav Ram Joshi, la fondinto- prezidanto de Esperanto-Societo de Katmando, la eksprezidanto de Nepala Esepranto-Asocio, kiu ankaŭ servis la Unversalan Espreanto-Asocion kiel fakdelegito pri astrometistiko. Li naskiĝis en 3a julio 1939 en Siraha distrikto kaj apartenis al tiu familio de famaj astrologoj de Katmando, kiu de pli ol 20 generacio servadas la popolon kiel malstroj de la orienta sistemo de kalkulado rilate al ĉielaj objektoj. Lia patro nomiĝis Govinda Ram Joshi, kaj lia patrino nomiĝis Ishwari Joshi. Tio estis granda familio kun ĉirkaŭ 30 memborj, de hinduaj brahmanoj, kie religio regis ĉion, ĉiujn. Cetere, ĉar liaj patro ankaŭ estis astronomo, li de infaneco studadis pri hinduismo, astronomio kaj astrologio. Li sudis la sciencan fakon en Tri-Chandra Collage, en Katmando. Li rapide akiris sufiĉe pro...
Majo-Tago fariĝis Mao-Tago en Nepalo.
- Get link
- X
- Other Apps
Majo-Tago estas grava por ĉiuj laboristoj de ĉiuj niveloj mondskale. Sed kiam temas pri Nepalo, ĝi estas plej multparte celebrata de maldekstruloj. Kaj ĉefe ĉijare en Nepalo, la Maoistoj kaptis tiun ĉi ŝancon por demonstracii kontraŭ la registaro gvidita de mem maldekstra (sed nekompreneble kunlaborana kun demokratoj, por esti en la registaro) partio. Do, la Maoistoj ĉifoje portis ĉirkaŭ 100,000 homojn surstrate kaj ili, portante ruĝan flagon kun komunista simbolo diris ke la registaro ne taŭgas por plu funkcii ĉar homoj multege surferas en la lando. Estis vere granda homamaso, mi devas diri. La Maoistoj, post 12-jara ĝangala batalo kontarŭ la ŝtato, kunlaboris kun aliaj partioj por forpeli monarĥismon. Kaj, laŭ iliaj deziroj, ĉefe, okazis elekto de Konstitucia Asembleo, kaj ili akiris la plej grandan porcion en la 601-membra asembleo. Kaj tiel ili ankaŭ sukcesis fari registaron kunekun aliaj partioj. Sed, poste, ĉar okazis konfronto inter la partio kaj la presidento, la ĉefministro Pu...