Posts

Showing posts from August, 2009

Mi atendas prelegojn pri UK

Mi multe atendis por la hieraŭa kunveno ĉe NEspA. Do venis ĝi finfine. Mi esperis ke venos tri gravaj partoprenintoj al UK en Bjalistoko kaj prelegos pri iliaj spertoj. Vendrede mi telefonis al Narendra sed mi ne povis kontakti. Poste telefonis al Poshraj kaj li diris ke fakte Narendra jam forflugis al Aŭstralio, por renkonti lian filon. Mi estis rajdonta mian motorciklon kaj vokis min Anil kaj ni kune iris al Thamelo. Estis Shree kaj Philip kiam mi atingis. Poste venis Navinlal kaj Bharat. Ni krokodilis pri multaj aferoj. Mi proponis ke ni petu organizi ls sekvontan Azian Kongreson en Nepalo se oni jam ne proponis. Mi ankaŭ diris ke ni havas voluntulojn, bonan sperton kaj nun eble la reĝo ne denove puĉos. Ĉiuj konsentis. Shree telefonis al Poshraj, kiu diris ke li ne povos veni. Bharat portis informon de Indu kaj Himlal ke ili ne povos veni - Indu ankoraŭ estis malsana kaj Himlal jam reiris al Pokhara. Do, ne okazos prelego hodiaŭ. Espereble tio okazos en venonta semajno. Mi vokis al ...

Fino de la kurso

Komenco estas la ekpreparado por la fino. Post dumonata instruado en "School of Creative Communications", venis tempo de fino por la kurso, kiu komenciĝis la 15an de junio. Jen, hieraŭ okazis la kursofina aŭ konkulda programo de la kurso. Ni fakte devis organizi ĝin la 15an de aŭgusto, sed mi pensis ke tio estos pli ĝoja se ni povos inviti la partoprenintojn de UK, ankaŭ por aŭskulti iliajn fierajn spertojn kaj ni prokrastis ĝin ĝis hieraŭ. Tamen tio ne povis esti, Indu respondis ke ŝi estis invitita al alia loko, Poshraj deivs iri al oficejo kaj al Himlal mi ne povis kontakti. Cetere mi invitis al Indu, la prezidantino de Nepala Espernato-Asocio (NEspA) por disdoni la atestilojn, kiel ĉifa gasto. Sed ŝi sendis respondon ke ŝi ne povos veni. Mi petis al Shree Prasad Shrestha kaj li feliĉe konsentis. Mi sendis invitojn al NEspA estraranoj kaj aliaj esperantistoj, pere de nia retgrupo Nepalesperanto. Venis tamen malmulte. Estis Shree Prokhrel, Narendra Bhattarai, Nabin Subedi k...

Fotoj pri la kursfina programo de Espreranto

Image
. . . . . . . . . . . . . . Tiujn cxi fotojn mi trovis dank' al Kailasxo

Al Nagarkot, rajdante sur motorcikloj

Image
Musono kaj vojaĝo ne kongruas, nature. Oni ne imagas pri koto, pluvo-mantelo, ombrelo, insektoj, eblaj akcidentoj, hirudoj kaj malbongustaj manĝaĵoj kiam oni pensas pri vojaĝoj, sed vojaĝo dum musono estas tiaj. Mia hieraŭa vojaĝo al Nagarkot, ĉirkaŭ 32 kilometroj de la urboentro, donis preskaŭ ĉiuj gustoj de malagrablaj vojaĝoj sed entute, ĝi estis ĝoja. Okazis ĝi tiom rapide, preskaŭ hazarde. Ni dum post-kursa diskuto antaŭ kelkaj tagoj, planis vojaĝon al Nagarkot. Hieraŭ matene ni kondludis ke ni veturos sabate per buso, sed vespere venis infomo ke ni rajdos sur motorcikloj. Rajdi tra la distanco de 64 kilometroj (iro kaj reveno) sur motorcikloj je la sama tago? Mi ne estas tiom aventurema nun. Sed mi blinde diris jes. Mi volas esti parto de feliĉo de miaj novaj gelernantoj. Ni estis Anilo, Kailasho, Navindro, Ŝarmilino, Nirino kaj Rinino (Mi hodiaŭ esperantigis viajn nomojn, pardonu al mi, karaj) kaj mi. Govindo tamen poste venis kaj Basanto estis okupita hejme. Nagarkot situas ĉir...

Jen nia lernanto-grupo de Esepranto

Image
Nia grupo de gelernantoj sukcesis esti fotita hieraux. Ili estas komencantoj sed ege volas plibonigi ilian esperanto-nivelon kaj labori por la movado. Mi petas, korespondu kun ili, esperante.

UK en Bjalistoko, vidata el malproksimo

Image
Ĝoje, ke la 94a Universala Esperanto Kongreso okazis plensukcese en la hejmvilaĝo de D-ro Zamenhof. Estis fakte longe atendita okazaĵo. Mi bedaŭras ke mi ne povis esti parto de la historia evento. Mi mem ne estis fizike en Bjalistoko, sed mi estis tie mense, viturale. Ĉiu tage mi iris al blogoj kaj aliaj retpaĝoj por legi ion ajn pri la UK. Kompreneble, homoj estis okupitaj dum tagoj kaj noktoj kaj mi esperis ke ili ĉiutage skribu ion pri la evento, pri iliaj sentoj ktp. Tute stulte. Sed kion fari? Du personoj el Ipernitio bone metis fotojn de la UK. Dankon al ili. Mi nenion vidis en Youtube ankaux. Tri personoj el Nepalo sukcesis aranĝi vojaĝon al Bjalistoko kaj partoprenis en ĝi. Ili tute ne skribis al mi pri la okazaĵoj. Unu skribis antaŭ la komenco kaj alia respondis pri mia blogaĵo. Tute ne gravas. Mi estas feliĉa nun ke tuj post la kongreso, mi ricevis multajn leterojn - de konataj geamikoj kaj eĉ kelkaj nekonataj (eble forgesitaj) homoj kiuj detale rakontis min pri la kongreso,...

Mi kaj miaj gelernantoj

Image
Hodiaux mi kaj miaj gelernantoj gxoje trinkis teon surstratre. Jen la foto.