Posts

Showing posts from February, 2009

Bildoj de interkonigxa vespero de IHR2009

Image
Jen mi enmetas kelke da fotoj pri la interkonigxa vespero de Internaica Himalaja Renkontigxo 2009.

La Internaicia Himalaja Renkontigxo ekis!

Post longa preparado kaj kunlaboro de membroj de Nepala Esperanto-Asocio, la Internacia Himalaja Renkontigxo komencigxis. Venis cxirkaux 20 geesperanstistoj de diversaj landoj cxefe - Japanio, Koreio, Germanio, Danio, Barato ka. Interese, devove venis kelkaj nekonataj geesperantistoj nepalaj. Mi ne scias kial, mi ne konas tiujn gesamideanojn kiuj venas je tiaj gravaj progamoj. Mi kulpas. La vesperemangxo estis bongusta. Ni okazigis la interkonan vesperon heraixu vespere sub kandellumo. Fofoj aperos vespere.

Biciklantoj lasis min

Image
La mondbiciklantoj Alice kaj Cedric hieraux alvenis de vojagxo kaj denove ili lasis min hodiaux. Ili volas refoje rajdi biciklon al montaro. Ili alvenos la 26an por esti cxe la malfermo de la IHR. Estos vere interese se ni havos gastojn.

Ges-roj Chauvin venis cxe mi el Francio

Image
Catherine Chauvin, maljuna esperantistino el Francio venis al Nepalo antaux du semajnoj kun sxia edzo. Sxi venis al mia hejmo kaj gastigxis dum du tagoj. Estis tre gxentila, interesa kaj amainda paro. Sxi lasis mian hejmon antaux du tagoj, la 21an de februaro. Ili planas gxui vilagxon cxirkaux Barhabise kaj revenos al la cxefurbo.

La mondviciklistoj estas en Katmando.

Image
Finfine venis la paro de francaj mondbiciklistoj - Alice kaj Cedric - al Katmando la 13an de februaro vespere. Ili fartas bone kaj bonorde gastiĝas ĉe mi. Estis tre tre interesa renkonti ilin. Ili komencis la vojaĝon el Francio en Aprilo 2008 kaj jam lasis iliajn piedmarkiojn en 12 landoj - en Germanio, Hungario, Rumanio, Irano Bharato ka. Iliaj sakoj havis glumarkon pri Esperanto kaj Ili renkontis geesperantistojn tie kie eblis. Antaŭ ol veni en Katmando, ili eniris Nepalon de Mahendranagar kaj unue vojaĝis al Poĥara, renkontis esperantistojn tie kaj piedpromenis ĝis la bazo-Kampo de Monto Annapurna. Hodiaŭ tagmeze ili iris al Esperanto-Domo de nia Nepala Espranto-Asocio sed ili ne povis vidi la ĉambro ĉar tiuj kiuj kunportas ŝlosilojn ne venis. Estis Narendra, Rudra, la du lernantoj kaj la francoj kiam mi antingis tien. Ni staris antaŭe dum duono da horo kaj poste trinkinte teon revenis. Ili restos en Katmando dum ĉirkaŭ kvin tagoj kaj poste ili travojaĝon aŭ al Tibeto aŭ al Banglade...

je morto de klaku.net kaj mondakalendaro.ort

Tre bedaŭrindas ke ne plu funkcias la retejoj "klaku.net'" kaj "mondakalendaro.org'. Kiam ni, la "malgranda" grupo de geesperantistoj tra la mondo, volas disvastigi nian spacon en la reto, la morto de du junaj (kreskantaj, viglaj, ambiciaj) paĝoj nepre estas vundiga por mi. Ne temas pri morto de tiu kaj tiu paĝo nur, sed temas pri ekmortiĝo. Nun ni komprenu ke ankaŭ eblas mortiĝo de Esperanto-paĝo. Vidu, morto de la paĝo ankaŭ signifas morto de espero de kreintoj, uzintoj kaj vizitintoj. Ĉu tio ne signifas ke nia rondo (aŭ ni mem) estas ne tiom fortaj kiom ĝi aperas en esperanto-revuoj, diskkutgrupoj, organizaĵoj kaj pompaj kongresoj? Grava estas tio ke niaj grizharaj ipmeriestroj de Esperanto-movado jam ne komprenis ke ni ie, iel mansanas. Kredu min, ke la du paĝoj mokis vin silente.

NEspA kunveno, IHR, vortaro kaj mia vojaĝrakonto

Estis nur du vicprezidantoj en nia asocio heraŭ por kunveni kiam mi atingis. Estis ankaŭ du junulinoj, kiuj venas ĉe la asocio malofte pro okupiĝo. Poste venis iu nekonata lernanto kaj ankaŭ Mukunda. Mi tre esperis ke okazos ia tia prelego aŭ klarigo pri okazonta IHR. Sed la gravaj respondeculoj ne havis tempon por veni al la asocio. Mi vidis Poshrajon post longa tempo. Li estis okupita pro liaj personaj aferoj. Li demandis al mi pri la vorato kaj mi klarigis ke ĝi jam estas en la presejo. Li samtempe informis min ke estas iu esperantistino el Aŭstralio nuntempe en Nepalo. Mi ĝojus renkonti ŝin kaj iomete babili en Esperanto. Antaŭe ni havis tradicion ke se iu eksterlandano venas ni dissendas informon pri li aŭ ŝi por ke ni ĉiuj renkontiĝu kaj praktiku Esperanton. Nun tio ne plu estas nia regulo. Krome estas la biciklistoj en Pokhara. Mi legis ke ili ĝuis konatiĝon kun la lokaj esperantistoj. Sed mi timas, kial ili neniel informis pri la gastoj al mi? Intertempe, mi ĝojus anonci ke nia...

Ni memoris la puĉon

Ni memoris hodiaŭ la fifaman puĉon de eksreĝo Gjanendra, kiu okazis antaŭ 4 jaroj. Estis neimagebla teruro por ni. Venis subite lia mesaĝo en la ŝtata televido ke nia registaro ne plu estas! Kun serioza kaj malkontenta mieno, li diris ke la elektita ĉefministro estis nekapabla kaj do li mem prenis la respondeco de "ĉefo de kabineto" kaj li elektis liajn ministrojn, aŭ nekontatajn aŭ fifamajn. Subite homoj trovis ke ne plu funkciis telefono, poŝtelefono kaj reto. Eĉ ne estis kabla televido kun internaiaj kaneloj. Ho! Homoj eĉ ne havis kuraĝon paroli pri ĝi en hejmoj. Poste venis novaĵoj kompreneble, per buŝoj al oreloj, ke ĉefaj politikistoj estis aretitaj en siaj hejmoj. La stratoj fariĝis malpneja kaj videblis armeo kune kun grandaj militveturiloj. Estis mia feria tago sed mi ne povis resti ĉe hejmo; mi tuj kuris al mia laborejo (tiam mi larois por la angla ĵurnalo The Himalayan Times) kaj ĝi estis kvazaŭ tombejo. Ĉiuj jam venis sed estis morte silentaj. Ni ne scis kion ni s...