Posts

Showing posts from 2009

Felicxan novan jaron 2010 !

Image
Kara gesamideanoj, Saluton el Nepalo. Mi deziras al vi felicxan, sanan, sukcesan kaj amoplenan novan jaron 2010. Estu la laro pli prospera, laboerema jaro. Kaj, via ago de Esperanto-movado estu pli vigla. Sincere, Razen Manandhar

Zamenhoftago celebrita en Nepalo

Image
Ni hodiaŭ celebris la naskiĝtagon de D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhofo, la kreinto de Esperanto. Estas lia 150a naskiĝtago, fakte, en Katmando. Por tio, ni, la membroj de Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo), matene iris al Suajambhu, la montento apud Katmando, kie troviĝas sanktejo "stupao" budhisma. Ni estis ses : Mi, Anil, Navindra, Kailash, Rina kaj Sharmila. Ni bruligis butelampojn omaĝe al la Budho kaj preĝis ke nia laboro por Esperanto-movado estus fukcesa dum venonta jaro. Ni tiel celebris la 150an naskiĝtagon de Zamenhofo. La sanktejo estas nun renoviganta. Kaj ĝi estas unu el la zonoj kiuj farigas Katmandon kiel Monda Heredaĵo de UNESKO. Homoj kredas ke tiu ĉi sanktejo estis kreita antaŭ miloj da jaroj, antaŭ ol al kreo de Katmando-Valo. Tiam, la valo estis granda lago kaj estis la monteto sur kie floris lotuso de la Budho. Ni samtempe decidis ke hodiaŭ (la 15a de decembro) estu ankaŭ naskiĝtago de EKKo. Poste ni promesis la sanktejon kun la verda standardo kaj fine fot...

Tago de Homaj Rajtoj

Hodiaŭ estas Tago de Homaj Rajtoj. Oni montris intereson pri la malplibonĝanta situacio de homaj rajtoj en Katmando. Estis kelkdek programoj hodiaŭ eble. Mi esti en unu el tio. Ĉu oni parolas pri homaj rajtoj ĉi tie? Mi dubas. Ĉar ni vivas en tiu lando kiel policanino estis seksatakita de kunlaborantaj policanoj grupe(kaj la policanoj estis liberigitaj), ĵurnalistino estis atakita surstrate, virino estis bruligita de sia edzo, virino estis vendita de pseudo-amanto, homoj mortas pro manko de manĝaĵoj kaj centoj da homoj lasas landon ĉar ili ne povas vivi tie ĉi kaj serĉas laboron en aliaj landoj. Oh… estas longa rakonto de bedaŭrindaĵoj. Kaj, aliflanke, politikistoj ĝuas monon akiritan per korupto. Hieraŭ estis tago kontarŭ korupto. Kaj celebrado de tiuj sanktaj tagoj en Nepalo estas kvazaŭ satiro. Miloj da homoj mortas en Nepalo ĉar ili ne havas laboron kaj mankas mono por aĉeti rizon (aŭ eĉ ne aĉeteblas) kaj unu el nia ministrino vojaĝis al Singapuro kaj elspezis pli ol 100,000 rupioj...

Picture pixels

Picture pixels

Okazis jara kunveno de Nepala Esperanto-Asocio

Image
Okazis jara kunveno de Nepala Esperanto-Asocio hodiaŭ. La venejo estis la tejo-vendejo de la virina lernejo "Kanya School" ĉe Dilli Bazar en Katmando. Estis en tute 38 homoj. Kiel ĉiam, multa el ili estis tiuj kiuj videblas nur unufoje en jaro. Ankaŭ Mukundo venis malfrue, li diris ke li estis tre okupita. Ĝenerala Sekretario presentis la jaran raporton kaj kasisto prezentis la kasraporton. La ĝenerala sekretairo konfesis, " La estraro de NEspA ne sukceis fari pli. Kvankam ni decidis multon en la protokolo, pro la diversaj kialoj ni ne povais plenumigi la planon." Li ankaŭ diris ke Kaj la kasisto presentis bilancon de Rupioj 1,185,845 (USD 16,024). Himlal, Poshraj kaj Indu rakontetis pri iliaj spertoj en la UK en Bjalistoko. Venis donacoj (belaj globo-krajonoj) el Koreio. Multaj el ni ricevis tion. Dankon al la sendinto. Mi raportetis pri mia instruado en "School of Creative Communications" kaj diris ke la nova klubo de la gelernantoj jam okazigis santen...

Pri Jara Kongreso de NEspA

Mi subite trovis retmesagxon de la gxenerala sekretario de NEspA Bhart Ghimire. Li invitis min al la jara kongreso, kiu okazos la 5an de decembro. Bonega afero, cxiel. La estraranoj scias ke ni havas statuon kaj ni havas jenan regulon: "15.por voki la jara kongreso aux speciala kunveno, speciala kunveno,almenaux antaux du semajnoj la skribita informo  sendos al membroj." Do, restas nur kvar tagoj kaj jen venis la invitilo. Cxu ni prenu gxin kiel kontrauxstatua ago de nia gxenerala sekretario aux simple, blinde sekvu cxion kio okazas en nia amata asocio? Mi tamen iros al la kunvenokaj ankaux petos al miaj lernintoj parotpreni kaj aligxi al gxi. Kaj mi multe esperas ke aperos la raporto de la gxenerala sekretario de pasinta jaro, kiun li forgesis prezenti dum jara kongreso antaux pli ol unu jaro. Deziras al cxiuj sukcesan kongreson. -- Razen Manandhar

Festivalo de Gadhimai

Image
La plej grava afero en Nepalo nun eble estas la festivalo de Nijgadh, en la suda parto de Nepalo. Homoj ofertis pli ol 20,000 da buvalojn al la diino! Oni ne kalkulas kiom da kaproj, porkojn, kokidojn kaj musojn oni ofertis tie. Estis profesiaj bucxitoj kiuj vagis tie por elteni kapojn de ofertotaj animaloj en tiu kampo. Oni kredas le ofertinte animalojn, iliaj deziroj estos plenumigitaj de la diino Gadhimai. Mi ankaux apartenas al tiu komunio, kie okazas animal-ofertadoj. Mi ne do tute malamas tiun tradicion. Sed vidi la amason de korpoj de bucxitaj buvaloj en jxurnaloj tio estas tro tro tro. Antauxe, mi ankaux planis viziti tien por "gxui" kaj foti. Sed poste mi ne povis kuragxi por doni tiom da doloroj al miaj okuloj. Malgrana grupo de homoj protestis kontraux tio. Estis cxefe grividitaj de eksterlandanoj ( eble ankaux eksterlandaj monoj). Sed ili nenion povis fari. Estis iu sanktulo budhisma (el Tamang gento), kiu decidis ke ili mem iros tie por malpermesi sed li mem m...

Gratulon Prof So Gilsu!

Hieraŭ mi vizitis al NEspA oficejo. Mi ne havis tempon sed volis sidi tie ĉar estis tago de estrara kunveno. Estis tie Bharat, Indu, Nabil Lal, Narendra, Bishwa, Nabin Subedi kaj Philip. Al Poshraj mi renkontis ĉe sur la ŝtuparo. Do, ne okazis estrara kunveno kaj oni ne devis surskribis gravajn decidojn. Estis granda libro pri Prof So Gilsu tie. Temas pri lia vivo kaj kontribuo por la Esperanto-movado. Estis ankaŭ artikoloj de Indu kaj Mukunda. Mi ankaŭ vidis mian foton sur la paĝo kie estis artikolo de Mukkunda. Mi memoris mian vojaĝon al Koreio en 1994 por partopreni en la UK. Mi ja estis nova esperantisto tie kaj ne havis sufiĉe de informo pri tia grandioza okazaĵo. Mi vidis ke Mukunda vojaĝos kaj ankaŭ vojaĝos Dipendra. Kaj do, mi esprimis mian deziron al S-ro Kim Young Ĝin kiu estis tiam en Katmando. Do, post longa kalkulo li kunsentis subteni min kaj al mia amiko Narendra Manandhar. Etis mia una internacia vojaĝo kaj nepre, unua Esperanto-vojaĝo. En Koreio mi eksciis ke mi ap...

EKKo disdonis 107 okulvitrojn senpage

Image
La Esperanto-Klubo de Katmando disdonis okulvitrojn senpage al 107 malsanuloj en la vilagxo de Balambu sabate, la 14n de novembro 2009. Tio estis la fino de la okulsantendaro kiun la klubo okazigis la 31an de oktrobro.   La bonzo Sukha transdonis al okulvitrojn en templo Pranidhipurna Mahavihar je nomo de la klubo.   La malsanuloj estis tre felicxaj ricevi belajn okulvitrojn kiuj donis novan vidon al ili kaj dankis kaj benis al la klubo kaj klubanoj por la bona laboro. La bonzo deziris ke ni povu denove ripeti tijn agon en aux Balambu aux en aliaj regionoj de la lando.   La 31an de oktobro, la santendaro, okazita de la klubo, donis sancxon al pli ol 550 homoj kuracigxi. Inter ili, 12 da homoj ricevis kataraktan operacion senpage. Tio sukcesigxis pro subteno de kuracistoj de BP Korala Lions Centro de Okulstudoj TU Teaching Hospital.   Atantuxe, mi iris al NEspA Oficejo post longa pauxzo. Ankaux estis Anil kaj Navindra kun mi.   Dum antauxaj du monatoj ne okazis s...

Santendaro de Esperanto-Klubo de Katmando

Mi ne scias kiom da malsanulojn Dr Zamenhof kuracis en sia vivo. Sed Dank' al Esperanto, pli ol 550 da okulmalsanuloj ricevis kuracadon en Nepalo, pere de klopodo de Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo). En Junio, mi instruis Esperanton al 8 gejunuloj ĉe "School of Creative Communications". Ili bone lernis dum la kurso kaj paroladis sed post la kurso, ili nature ĉesis praktikadon. La gelernintoj unue intencis fondi klubon kaj mi proponis ke ili anstataŭe aliĝu al NEspA. Ili konsentis kaj unu el ili venis al NEspA oficejo. Mi klarigis al la kunveno ke la novaj lernintoj volas esti membroj. Mi estsas ĝoja ke mi trovis gejunulojn kiuj volas servi la socion kiel parto de Espernato-movado. Ni jen fariĝis kvazaŭ nova grupo sennoma. Ni, kiel unua paŝo, decidis okazigi okulsantendaron. Neniu inter ni estas kuracistoj. Unu estis okulmansalulo do li scias kiom grava estas tia programo, precipe por malriĉuloj. Ni diskutis pri ebleco kun multaj registaraj kaj neregistaraj oficistoj, k...

EKKo okazigis okulsantendaron en Balambu

Image
La gebonzoj, voluntuloj kaj EKKanoj

Fotoj de mia vojagxo al Japanio

Image

Ĵunalisma vizito al Japanio

De 20a ĝis 24a mi estis en Japanio. Estis nepre interesa sperto reviziti la saman landon nur post du jaroj. 18a Oktobro 2009 Mi flugis al Bankoko je la 1.30 post tagmeze; ĝi flugis eble 20 minutoj malfrue. Flugado estis interesa kun nepala amiko Jiban BC. NI alvenis al Bankoko je la 18.30 vespere. Ni hazarde trovis iun nekonatan knabinon el Katmando. Tre rapide ŝi rakontis al ni pri sixa vivo. Ŝi loĝis en Japanio, studante. Ŝi trovis amikon el Nepalo tie kiu ankaŭ laborante studas tie. Ili enamiĝis, loĝis en sama ĉambro de jaroj. Antaŭ unu monato, ili revenis al Katmando, por edziĝi kaj ŝi lasis lin. Post unu semajno, ŝi ricevis mesaĝon ke li edziĝis, kun alia knabino! Ŝi tuj aranĝis monon por reflugo al Katmando, veturis rekte al la vilaĝo de tiu knabo (kiu estis el distrikto Nwalparasi) kaj renkontis lin. Ŝi estas tiel afabla, ŝi pensas ke li daxure amas ŝin sed li devi edziĝi nur ĉar liaj gepatroj volis tion. Stulte! Je la 22.10, ni flugis al Narita. 19a Oktobro 2009 Ni atingis al N...

Tria tago en Japanio

Estis bonega hieraux ankaux. Ni multe lernis pri ekonomio, financa krizo kaj jxurnalismo. Vespere mi promenis al Rapongi kun nepala amiko. Sed tiu amiko ne sxatas promeni eble. Li ecx ne lasis min sole promeni kaj mi poste frue dormis. Estas iom malfacila regiono de Tiokio. Nenio estas tie cxi krom registaraj oficejoj kaj mangxejoj. Mi tre volis viziti al ekeltronika merkato, eble tio ne okazos cxi foje. Mi esperis ke frato de Navindra telefonos aux venos al mi. Sed tio ne okazis. Li ecx ne sendis al mi retmesagxon. Mi scias nepalanoj en Japanio estas pli multe okupitaj ol japanoj. Li lasis al mia hotelo mesagxon ke mi telefonu al li. Mi tion ne povas fari. Por li, telefoni estas pli malfacila ol al mi. Tre bedauxrinde. Navindro ne ricevos la komputilon cxar mi mem ne povas iri al tiu sinjoro kaj li ne venos por lasi min. Interese venis fakso de Yuri Saguchi. Sxi volas min gvidi al JEI. Mi tre volas renkonti sxin. Eble sxi venos hodiaux kaj do ni kun epovas promeni. Morgaux mi estas ...

Unua tago de seminario

Hieraux estis la unua tago de nia seminario. Mi multe lernis pri monda financa krizo kaj respondode japanio. Nokte mi promenis al Ginza kaj Rappongi. Estis agrabla. Kaj mi drinkis tri glasojn da biero dum la vesper mangxeto. Mi revenis al hotelo je la 1.15 matene!!! Mi ne scias kiom malproksima estas JEI de tie cxi. Mi sxatus viziti la agrablan oficejon. -- Razen Manandhar

Mi gxojas gajan programon en Japani

Saluton. Nu mi estas en Japanio. Mi jxuas la trajnadon kaj seminarion. Multaj inteligentaj profesoroj ktp prelegas pri komunaj problemoj de Azio. Ili multe parolas kial aziaj landoj estas ricxaj kaj malricxaj. Neniu jam kontaktis min. Mi ne pensas ke mi havos tempon viziti iun.   Mi estas en Hotelo ANA Intercontinental kaj la programo estas ne ADB oficejo. Gxi estas en Akasaka region.   Hi. I'm fine here in Japan. It is very interesging workshop. A very tight schedule is governing us. New place, new people. Everything is fine.   Nobody has contacted me and I don't think I will contact anybody.     -- Razen Manandhar

Jen mia plano de vojagxo

Mi estas unu el 22 bonsancxaj (kaj eble ankaux kapapblaj) jxurnalistoj de Azio por esti en la seminiario por jxurnalistoj en Japanio. Kvar el ili estos premmiiita per divesaj kategorioj de Developing Asia Journalism Awards. Cxu mi ricevos la premion? Mi estas esperoplena ke jes. Sed nur la tempo decidos. Mia koro multe batas.... Jen estas mai plano: 18 Oct Sun Kathmandu LV - 13.50 TG320 18 Oct Mon Bangkok AR - 18.25 18 Oct Sunday Bangkok LV - 22.10 TG640 19 Oct Mon Narita AR - 6.20 - - 24 Oct SAt Narita LV - 11.00 TG641 24 Oct Sat Bangkok AR - 15.30 25 Oct Sun Bangkok LV 10.35 25 Oct Sun Kathmandu AR 12.50 La labor-lernado okazos cxe: ADB Institute on the 8th Floor, Kasumigaseki Building, 3-2-5 Kasumigaseki, Chiyoda-ku, Tokyo. ( http://www.adbi . org/about.adbi.locationmap/). Mi logxos cxe: ANA InterContinental Tokyo, 1-12-33 Akasaka, Minato-ku, Tokyo, 107-0052 Japan. Tel: (81-3) 3505-1111; FAX: (81-3) 3505-1155; Website: http://www.anainterconteinental-tokyo.jp/e/inde...

JEI senids inviton al NEspA al gxia kongreso

Japana Esperanto baldaux okazigos la 96an Japanan Esperanto-Kongreson en Kôhu, Yamanasi la 10a-12a de oktobro 2009. Mi estas tre gxoja ke JEI invitis ankaux al Nepala Esperanto-Asocio por partopreni en gxi. La invitilo venis la 29an de septembro. Al mi venis gxia CC. Tio fakte estas la honoro de japanaj gesamideanoj al nepala movado. Mi multe esperis ke la NEspA dissendos la invitilon al gixaj membroj aux arangxos iun sendi kiel parotprenanto. Hieraux matene mi demandis pri tio al Poshraj kaj li diris ke li ne scias pri tio. Cxu? Tre bedauxrinde. Kaj, kaj. Laux la oficiala retpagxo de NEspA, nur restas 5 tagojn por okazigi nian kongreson. Cxu jam ni bone preparis por tio?

Feliĉan festivalon Daŝamion!

Image
La tuta mondo konas Nepalon kiel malriĉa lando, sed tio nur donas al ili iluzian bildon de nia lando. Kvankam en granda parto de Nepalo vivas malriĉegaj homoj, ankaŭ vivas homoj kiuj estsa riĉegaj. Ili ne multe laboras sed gajnas monon per corupto, komisiono por vendado de brokantaĵoj, kampoj aŭ domoj. Tiuj kiuj ne volas labori kaj vojas tuj riĉiĝi, ili iras en politiko. La politikistoj ne laobras sed en malgranda periodo ili iĝas riĉegaj. Kaj la leĝo ĉiam malsukcesas kapti ilin aŭ devigi ilin pagi takson. Do, venis Dashain, la plej granda festivalo de Hinduanoj. Nun estas la tempo kiam ĉiuj volas elspezi monon je vestaĵo, domoj, aŭtoj kaj manĝaĵoj. Vidu la kontrasto: En vilaĝoj mankas mono eĉ por pano kaj en urboj, la bankoj ne povas redoni monon al la homoj. Kie iras la bankbiletoj? Tiel oni diras ke pro timo de registaro, riĉuloj elprenis monon el banko aŭ ili ne sendis iliajn profitojn lastatempajn al bankoj. Anstatraŭe ili kaŝas bankbiletojn en siaj hejmoj kaj do la bankoj vere ma...

Foto de nia vojagxo

Image
Ni staras apud la luksa restoracio kun amiko de Ihathari Bela knabino de Hile Geamikoj trapass modernan domon de Hile Staras geamikoj cxe bazaro de Sindhua Dangxera vojo al/el Chainpur Spektaklo tra rompita fenestro Tri inter ni pasis tra la rivero Historia konstruajxo de Chainpur, nuntempe malbone zorgita Tradicia laborejo-vendejo de nevara bronzisto. Bela strato de Chainpur Dambar Shakya faris tiun lampon antaux multaj jaroj. Artoprena domo en Chainpur Moderna domo cxe Basantapur Ni maingxis bongustan momo-n cxe Basantapur Estas la turo de Bhedetar Gxi estas la cxefa registara domo de Dhankuta