Prelego de Tatjana
Devis estis estrara kunsido hieraux sed ni preferis auxskulti prelegon de Tatjana antaux ol la kunsido. Jam estis la tempo kiam mi atingis al Thamel kun Tatjana. Mi ne vidis aliajn estraranojn krom Narendra kaj Poshraj. Bharat estis en la cxambro. Mi ne memoras ke ni iam havis kunsidon kun 13 anoj de la estraro. La prelego estis arangxita por 12.30 sed neniu estis preta. Do, gxi ekis je 12.50. Venis cxikuraux 11 da homoj. Neniu povis babili pri aliaj aferoj cxar tuj komencigxis prezentado. Mi helpis per mia komputilo por la prezentado. Bone, estis tre agrable auxskulti pri la transsiberia vojagxo - de Moskvo gxis Jokohamo. Ili en tute estis 22 personoj el 5 landoj. Ili ne nur vojagxis sed ankaux guxis vivon lokan kaj amuzigxis per lokaj mangxajxoj kaj muzikoj. Interese ili renkontis ecx Leninon, Gorvacxevon, Stalinon, Putinon kaj aliaj famaj politikistojn sur sratoj (nepre falsajn). Kaj en iu hotelo apud la rivero kelkaj el ili kuragxis nagxi en malvarma akvo. Mi estis felicxa ke ili ...