Posts

Showing posts from 2008

Felicxan novan jaron 2009!

Image
Estimataj/karaj, Jen venas fino de la jaro. Tiel rapide pasas tempo. Sxajnas ke mi hierux sendis al vi karton de nova jaro 2008, kaj nun ni adiauxas gxin. Venis kelke da malfacilajxoj cxi jare. Sed gxi benis al mi ankaux per fino de la Espernato-vortato. Tiukaze, gxi estas la plej frutodona jaro por mi en pasintaj 17 jaroj de mia esperanto-vivo. Mi dankas al Dio ke mi vivas hodiaux por vidi sukceson. Do, mi volis iomete laobri por Esperanto preter mia landlimo, kreante la reto-revuo Azionia. Bonvolu igu vin parto de www.azionia.blogspot.com kaj forgesu landlimojn, almenaux virtuale. Mi deziras ke la venonta jaro alportu al vi felicxon, sankon, sukceson kaj amon. Kore, Razen Manandhar (el Nepalo)

"Registara" atako al ĵurnalaro

Image
Aktivistoj de la reganta Komunista Partio de Nepalo (Maoistoj) hieraŭ atakis al unu el ĉefaj ĵurnalejoj. Ili vundis unu ĵrunaliston kaj rompis oficaĵojn de Himal Khabarpatrika. Ili estis "laboristo"-aktivistoj de la partio aŭ, iu sence, la registaro mem. En la plej nova numero de la ĵurnalo estis artikolo pri Maoisto-laboristoj kiuj nur kreas problemojn en ĉiuj fabrikejoj kaj ĝi fifamigas la mondskalan movadon de la laboristoj. Ĝuste pro iliaj agadoj, multaj fabrikejoj jam fermiĝis. La aktivistoj serĉis tiun raportiston kaj kiam ili ne povis trovi lin, ili rompis tablon kaj ankaŭ vundis alian ĵurnaliston. La ĵurnalisto tie diris ke estis simple spertaj militistoj kiuj atakis ilin. Ili estis bone disaranxitaj, malgranda grupo venis supre kaj serĉis la ceteran ĵurnalistoj kaj rompis ĉion kiam ili ne povis trovi lin. La atako dum 15 minutoj estis tre bone planita - ekzakte kiel ili atakis al policejo dun tiel nomata "popola milito". Ironie, la ĉefministro (kiu prezida...

NEspA skribos al KAEM pri la vortar

Mi estis kun geesperantistoj dum tuta tago hodiaux. Je la tagmezo mi atingis al Thamelo. Estis Poshraj, Philip kaj Sri. Poste venis Narendra, Bharat, Indu, Ajit kaj aliaj du lernontoj. Je la fino venis Parashar. Philip volis ke unue ni decidu pri la vortaro. Bharat regais kiel cxiam... Post longa kverelo, ni decidis ke Sree zorgu pri la presado. Li tuj kalkulos kaj diros al NEspA kiom gxi vere kostos kaj "NEspA" petos monon al KAEM. Ni diris ke ni eldonos gxin je la fino de februaro. Bonge. Cxio estas bona se finas bone. Pri partopreno al UK. Venis mono de Indu kaj Poshraj (por depeni al NEspA) kaj gxin NEspA akcpetis kiel lauxregula. Do, la partoprenanto-petantoj estas Himlal, Indu kaj Poshraj. Nepalo ricevos helpon je aligxo kaj logxado por unu persono kaj tiu helpo estos dividita inter la tri personoj kaj alian monon ili mem arangxos. Estas bone ke cxi foje ankaux partoprenos tri personoj el Nepalo. Pri renkontigxo. Venis la sinjoro kiu zorgas pri turismo de Ghalegaon, la ...

Jen la fino de la laboro!

Hodiaŭ estas speciala tago. Ni sukcesis deklari ke ni finis la laoron sur la Nepali-Esperanto-Vortaro. Hieraŭ vespere mi, Narendra kaj Poshraj diksutis pri la restintaj vortoj, pri la ordo de nomoj kaj vortoj de redaktintoj. Mi verkis longan artikolon nome de la redaktintoj kaj petis sugeston de la du. Ili konsentis kaj donis kelke da sugestoj al mi pri ĝi. Kaj, ni ankaŭ diskutis kia maniere ni helpu al NEspA peti financan subetenon de KAEM. Poste ni telefonis al Jacob por hodiaŭa renkontiĝo. Matene mi kaj Poshraj iris kune al MS Nepalo oficejo kie Jacob atendis nin. Poste venis Narendra. Ni diskutis pri la rolo de NEspA je peto de mono al KAEM. Ni ankaŭ diskutis kiel ni povas meti malfermecon de alveno de la mono kaj ĝia travidebla uzo. Ni unue verkis leteron al NEspA, informante al ĝi ke la vortaro estas preta nun. Kaj petis ke ĝi skribu al KAEM por la financa helpo. Ni kvin membroj de la vortaro-komitato -- mi, Narendra, Poshraj, Jacob kaj Philip -- subskribis sub ĝi. Ĉar Philip ...

Ni memoris Zamenhofon

Ni celebris Zamenhoftagon ĉe la oficejo de NEspA hodiaŭ vespere. Venis en tute 12 samideanoj kaj 4 lernontoj. Estis Mukunda, Narendra, Poshraj, Nabin Lal, Bharat, Philip, Jacob, Navaraj, Shree, Binita kaj mi. Binita forlasis frue kaj Parashar venis malfrue. Kvar aliaj volis lerni Esperanton, de Shree. Komence, Philip lumigis kandelon antaŭ la portreto de Zamenhof. Li rakontis pri la hebrua lingvo, Zemanhof kaj la etnoj de Sataroj. Bharat rakontis pri Ramajana, Nararaj dankis al Zamenhof ke li kreis la internacian lingvon. Mukunda memoris ke patro de Zamenhof bruligis liajn verkaĵojn sed li finfine sukcesis krei la lingvon. Mi legis paragrafon de la parolado de Zamenhof, dum la unua Esperanto-Kongreso: "...En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de nun familio, kaj la u...

Felicxan Zamenhoftagon!

Image
Jen mi deziras al vi felicxan Zamenhoftagon. Ni memoru ne nur la personon sed ankaux lian agon kaj dedicxon al disvastigo de la internacia lingvo. Ni realigu lian revon. Por tio, kunlaboro kaj harmonia vivo estas gravaj. Permesu min citi kelkajn liniojn pri Zamenhof, el la libro de Privat. " Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da vivoj li donis ĝojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed helpi.[1] En tio li montriĝis siatempa. Granda kuracisto de l' homaro. Li kliniĝis ame super ĝia korpo malsana, venenita. Li komprenis la kaŭzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaŭ serumon. Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide. Lia menso estis saĝa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni rimarki...

Aligxu al Azio nia

Image
Join me on Azio nia Ni parolu pri Azio, pli azie azionia has: 1 friend Saluton. Bonvou aligxi al jena grupo. Estas bonege se ni povas montri kune amon al Azio. Antauxdankon. Razeno Click to Join Members on Azio nia: Song Ho-young Bernardo azionia Razen Manandhar Rogener Pavinski About Azio nia Estas komuna diskutejo, babilejo kaj retejo por azianoj por diskuti pri Espernto-movado kaj aliaj aferoj. Mi invitas vin bunte partopreni. 10 photos To control which emails you receive on Azio nia, click here

Bonvenon al Azio

Azio estas kontinento de diverseco kaj bunteco. Laŭ grandeco, varmeco, alteco, koloro, etno, religio, ekonomio, socio ktp. De multaj jaroj Esperanto servas kiel ligilo inter la diversaĵoj. Jen, mi klpodas ion fari malgrandan por utiligi Espearnton kaj diskonigi la buntecon de Azio inter esperantistoj aziaj kaj aliaj. Estis mia revo eldoni espento-revuon pri kulturaj aferoj. Ja estas bona ideo sed postulas tempo por realigi ĝin pro financaj malsufiĉoj. Intertempe, mi prezentas pli facilan vojon - por atingi al la celo de esperanto-revuo. "www.azionia.blogspot.com" estas tiu paŝo. La vorto Aziano estas kunigo de "AziO" kaj "nia". Ĝi estos la paĝo kiu akceptas ideojn, opiniojn, vidpunktojn kaj rakontojn de aziaj landoj de aziaj landoj. Ĝi enhavos artikolojn pri: arto, kulruto, religio, socio, modo, juna vivo, amo, politiko, lingvo,literaturo, forlkrakonto, manĝaĵo, edukado, konstruaĵo/arkitekturo kaj aliaj. Per simpla Esperanto, vi povas verki artikoloj...

Laboro kaj kunveno pri vortaro

De mateno mi estis ĉe NEspA oficejo hieraŭ por labori sur la restnataj paĝoj de Nepali-Esperanto Vortaro. Post unu jaro de diskutado, restis tri pagoxj da malfacilaj vortoj: Estis tiaj vortoj kiuj estas tipe nepalaj kaj estis malfacile trovi Esperanto-egalaĵojn. Por tio jam ni laboris unu kaj duonhoro vendrede ĉe mia hejmo. Estis Narendra kaj Poshraj en la oficejo kiam mi atingis. Daŭris longa laboro - kapturniĝoj kaj diskutoj kaj sensencaj ekzemploj post ĉiu vorto. Oni ne povas imagi kiom multe mi laboris sur ĉirkaŭ 7,000 vortoj dum pasintaj 16 jaroj. Jes, ĉio estas bona kiam fino estas bona. Je tagmazo venis Bishwa, Shri, Jacob kaj Bharat. Mi montris la Esperanto-dokumentarion pri Tamang en poŝtelefono. Estis interesa produkto de Esperanto. Jacob informins ke eble MS Nepalo havas lokon por kelkaj Nespanoj en la kurso por lerni faradon de hejmpaĝon. Li proponis ke estus bone se iu venus lerni ĝin kaj fine preparu oficialan hejmpaĝon de NEspA. Nepre estis bona ideo. (Nur hieraŭ vespere...

Kaj jen malluma Katmando

Post multaj mal-, nun mi parolas pri malluma Katmando. La registaro decidis ne doni elektran fluon al Katmando dum 10 horoj cxiu tage. Imagu kiel vivas nepalanoj tie cxi. De mateno gxis vespero ni atendas lumon kaj ni ne povas rigardi televidon, labori sur komputilo, kuiri kaj preskaux nenion. Vespere estas terure. Ni ne povas vivi en 17a jarcento, kun kandeloj, rekontante feinan rakonton al niaj infanoj kaj dormi je la 7a horo. Kion fari? Ecx post demokratiigxo aux respublikigxo, la homoj en politiko ne agas serioze. Mi vidas ke kelkaj homoj vivas nur por akiri grandajn segxojn. Kaj, ili ne laboras cxar ili timas ke se ili bone laboras ne restos ion por promesi al la popolo. Aux ili simple ne estas kapablaj. Onidire, Nepalo havas grandan eblecon generi akvo-elektron. Sed la vero nuda estas tia ke ni vivas per kandeloj. Do, karaj, se vi vizitas al Nepalo, nepre kunporti kandelojn...:)

Malpaco en Katmando

Dum pli ol unu semajno, Katmando restis malpaca. Unu flanke, la studentoj (fakte studentaj filioj de politikaj partioj) demonstraciis en stratoj de Katmando, postulande malaltigo de veturkotizo. Aliflanke, la laboristoj (aux denove, laboristaj filioj de Maoistoj) fermis pli ol 50hotelojn en Nagarkot, postulande altigo de ilia salajro. Miloj da turistoj en tiu cxi sezono devis suferi pro tio. Kvankam Maoistoj estras la registaron, akvivistoj de la partioj dauxre kreas timgon kaj hxaoson en la urbo. La cxefministro finfine konfesis ke li ne povis fari bonon al la lando. Li ecx diri fari sxangxon en la registara sistemo estas pli malfacila ol Popola Milito. Trie, du knaboj estis murditaj post forkaptado. La du knaboj malaperis dum du semajnoj kaj finfine, la policanoj trovis iliajn kadavrojn en iu malproksima gxangalo. La lokanoj demonstraciis, postulande konkretan legxan proceson kaj punon al la kriminaloj. Infansxtelado estas perskaux regula fenomeno en Katmando. Acxuloj sukcesis forkap...

Konsilanto-komitato, UK kaj vortaro

Okazis estrara kunsido hodiaŭ. Estis Bharat, Shree, Narendra kaj Philip kiam mi alvenis. Daŭris longa krokodilado kaj dume venis aliaj. La estrarao decidis ke estu jenaj homoj konsilantoj: Razen Manandhar, Mukunda Pathik, Philip Pierce kaj LP Agnihotri. Ili ankaŭ volis ke nun ili preparu laborplanon, kiun ili poste preparos. Ili diskutis pri partopreno en a UK. Bharat diris ke Himlal jam sendis lian aliĝilon al NEspA kaj ankaŭ aliaj montris intereson partopreni en ĝi. Mi proponis ke tiu kiu volas partopreni kaj serĉas subtenon je aliĝo devas deponi egalan sumon al NEspA kaj ili ricevos tiun monon post kiam li sukcesos aranĝi vojagon. Tio estas tial por ke li ne rezegnu post aliĝo kaj la mono je aliĝo ne iru vane. Do, ili decidis ke la petoj kun mono alvenu al NEspA ĝis 15 de decembro. Kaj monhelpo venos al partorenantoj, tiu mono estis dividita inter a partoprenantoj. Mi kredas ke tiel nur seriozaj homoj petos aliaj homoj por aliĝi. Pri vortaro, Indu diris ke ŝi ne sciis pri la vortar...

Mi estas libera! Nova estraro post la NEspA kongreso

Jen finfine okazis la 10a nacia kongreso de Nepala Esperanto-Asocio la 15an de novembro 2008. Mi atingis al la kongresejo je la 11.00 antaŭtegmeze kaj la programo komenciĝis je la 12.30 posttagemeze. Tio estas nepala kutimo, anoj venas je sia tempo. Poŝraj montris al mi financan raporton kaj mi subskribis sur ĝi kiel prezidanto. Estas la unua mia subskribo kiel prezidanto (antaŭe, mi subskribis sur vojaĝbileto de kelkaj homoj por ke NEspA pagu post la elektiĝo antaŭ du jaroj). Bharat, Poŝraj kaj mi planis ke estu malmulte da homoj en la podiomo kaj malmlute da homoj parolu. Laŭ ĝi estos Mukunda, Philip kaj mi sur la podiomo kaj Mukunda, Philip, Poŝraj, Bharat kaj mi parolos. Komence ni estis 27 anoj. Estis solena programo, en iu klasĉambro de Kanya Lernejo. La anoncistino, Archana, sidigis min, al Mukunda kaj Philip. Ni kun Philip kantis La Esperon kaj poste memoris F-inon Apsana. Poste Narendra bonvenigis. Philip rakontis pri babela turo el Biblio. La eksprezidanto kaj direktoro de Ne...

10a NEspA kongreso : Fotoj

Image
Okazis la 10a Nacia Kongreso de Nepala Esperanto-Asocio heriaux (15/11/2008). Jen kelkaj fotoj. La rakonto sekvos poste. 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15

Pardonu min

Estimataj Nespanoj, Saluton. Jen mi staras cxe la fino de mia dejxoro kiel prezidanto de Nepala Esperanto-Asocio. Unue mi dankas al vi cxiuj kiuj vocxdonis min dum la baloto antaux du jaroj. Via subteno estis nepre valora por mi. Sed, nun venas tempo ke mi petu pardonon al vi. Mi petas pardonon ke mi ne povis fari tion kion mi promesis kaj mi palnis post elektigxo kiel la prezidanto. Kiam mi venikis, mi kredis ke mi multaj aliaj atendis sanĝon same kiel mi sed mi ne povis plenumi viajn dezirojn. Tuj post la rezulto de la baloto, mi proponis ke 1. La kunvenoj estu en Esperanto 2. La decidoj estu haveblaj al ĉiuj membroj 3. Niapropra retejo estos malfermita kie ni metos ĉiuj informoj pri sia agado kaj 4. La monataj kunvenoj okazu laŭ la internacia kalendaro. La 18an de novembro okazis la unua oficiala kunsido. Mi kredis ke forgestinte cxiujn pasintajn miskomprenojn, oni promesos kunlabori. Mi proponis diskuti pri jenaj temoj: 1. Korespondi al UEA pri nova estraro, konto, retadreso, restr...

Venis respondo de Koreio

Post mia blogo, venis respondo de > MIN, Hyeonkyeong / gxenerala sekretario de Korea Espernato-Asicio. Li klarigis kiu kiel vojagxis al Koreio. Mi volus citi enhavon de tiu leero por ke ne plu restu miskompreno. On 11/10/08, Korea Esperanto-Asocio wrote: "Unu nepalano partoprenis en la 40-a Korea Kongreso de Esperanto, Busan, la 18an kaj la 19an de okt. 2008. Li partoprenis ne kiel reprezentanto de Nepalo. Li persone demandis la invitleteron por la kongreso pere de s-ro NA ByoungDo(Joseph). Sube estas la informo pri la partopreninto je la Korea kongreso de Esp. > NOMO: Mr. SAMIR KUMAR SUNAR > > NASKIĜDATO: 1989/april/11 > > ADRESO: V.D.C. CHAPAKOT-9, BAMDHI, KASKI GANDAKI, POKHARA, NEPAL > > TELEFONO: +977-9806512070 > > PROFESIO: Studento de JANAPRIYA HIGHER SECONDARY SCHOOL > INVIT-PERIODO: 2008 oktobro 11 ~ 25 > > Mi pensas, ke la partopreno de unu persono en la KKE faros neniun problemon." Mi kredas ke tio iom forigas miskomprenon k...

Kiu nepalano vojaĝis al Koreio?

Image
Mi iam blogis, ke nepalaj esperantistoj ne troviĝas en Nepalo, sed ilin oni trovas eksterlande. Simile okazis ĉi foje ankaŭ. Iu nekonanta persono vojaĝis al Koreio antaŭ du semajnoj por partopreni en la Korea Junulara Kongreso, okazinta en 18a-19a de oktrobro. Kaj tre timinde, ke tiu persono ne ankoraŭ revenis. Nur dio scias, ĉu li volas migri tien kontraŭleĝe. Venis ĉe ni la novaĵo tre malfrue ke iu viro, kiu nomiĝas Samir Suruar, vojaĝis al Koreio por partopreni la kongreson. Mi jen metas ĉi- informon, pri kiu mi aŭdis tie ĉi (vi povas sendi al ni ĝustan informon). La Korea Esperanto-Asocio (KEA) invitis iun junulon, kiun neniu konas en Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) aŭ Nepala Esperanto Junulara Organizaĵo (NEJO). Li povas esti iu nova lernanto de Himlal (unu el la NEspA -estraro el Pokhara). Je nomo de Nepala Esperanto-Asocio, li vojaĝis al Koreio, partoprenis en la kongreso, reprezentis NEspA-n kaj NEJO-n kaj nun li loĝas en Koreio! Mi ripetas, ke sekretaj vojaĝoj esterlandaj de ...

Kunveno ĉe NEspA

Okazis kunveno ĉe NEspA hieraŭ. Venis Bharat, Indu, Poshraj, Narendra kaj alia junulo, kiu nomiĝas Mahendra. Nature ni krokodilis. Estis nur ĝenerala kunsido kaj do ne venis gravaj decidoj. Venis multaj temoj pri politiko, reĝo, festvialoj - Daŝaio kaj Tiharo, mondmerkato, nepala ekonomio, agnosko de Nepala Kalendaro, malnovaj komputiloj, vetludo, monarĥio ktp ktp. Ni menciis pri venonta UK kaj ankaŭ junularo. Ni ankaŭ iomete volis diskuti pri IHR kaj nacia kongreso. Mi proponis ke ni diskutu hodiaŭ sed venis propono de Bharat ke ni denove renkontiĝu merkrede. Laŭ la nova programo, okazos nacia kongreso 15an de novembro. Unue Bharat proponis ke ni okazigu ĝin tri-tagan kaj mi proponis ke ni faru du-tagan. Ni iru al iu malprosimeta loko kaj tranoktu tie, kun gajaj diskutadoj kaj varmaj disputoj; kaj sekvu solena kongreso venota tage. Kaj, nun ni denove kalkulis ke eble ne multaj homoj ŝatus tian programon. Venis ankaŭ propono ke ni aranĝu ĝin ĉe nia grundo, kun tendoj ktp. Ni esperis ke...

Festivalo de Tiharo kaj nova jaro

Image
Ni ĵus finis celebradon de nia gaja festivalo "Tihar" aŭ "Sunti" de 26a ĝis 30a de oktobro. Dum tiu kvintaga festivalo, ni adoras al korvo, al hundo, al diino de mono, Laxmi, al niaj korpoj kaj al fratoj (de fratinoj). Mi havas kvar fratinojn kaj ili invitas min por "adori". Ili donas al mi bongustajn manĝaĵojn kaj mi reciprokas per donacoj. Vi povas imagi ke mi estis tute okupita dum tuta tago kaj estis malfacile aranĝi donacojn por ili. Sed mi ĝojas ke ili akceptas min kiel "adorinda" frato. :) Inter ili, la 29an de oktobro estis nova jaro laŭ la "Nepala Kalendaro". Post longega politika batalo, la registaro ĉi jare akceptis Nepalan Kalendaron kiel nia nacia kalendaro. La ĉefministro Pushpa Kamal Dahal "Prachanda" prelegis dum la novjara procesio ke Napala Kalendaro estas ne nur posedaĵo de la Nevaroj sed la tuta lando kaj ĝia popolo. Baldaŭ la registaro faros komitaton por studi kiel ĝin uzi je registaraj aferoj kaj por an...

Felicxan novan jaron 1129

Image
Nepalo estas bunta je diveraj anguloj. Gxi havas sian propran kalendaron, nomita laux la lando, kiun komencis iu persono kiu (lauxlegende) akiris subitan trezonon kaj finpagis sxulton de la tuta civitanaro. Jen gxi estas akceptita kiel nacia kalendaro cxi jare. En cxi tiu jaro, gxi komencas ekde 29a de oktobro. Gxi estas luna kalendaro kaj preskaux cxiuj festivaloj kaj religiaj eventoj estas arangxitaj laux la luna kalendaro. Mi deziras al vi felicxon okaze de nova jaro. Okazas granda kultura procesio matene kaj tage okazas procesio de motorcikloj kie homoj partoprenas amase. Krome, en tiu tago, homoj adoras al siaj korpoj.

Kunveno de Estraro

Hieraux devis estis la estrara kunveno de Nepala Esperanto-Asocio sed tio ne povis okazi cxar suficxe da estraranoj ne povis cxeesti al la kunveno. Precipe, tiu kiu posedas la sxlosilo de la sxranko ankaux ne cxeestis. Mi mem ne povis estis tie pro mia familia afero kaj tiun informon mi trovis per cxe estintoj. Mi auxdis ke venis S-ro Hans, Navaraj, Shree, Narendra kaj Nabin. Post du semajnoj okazos la prokrastita Nacia Kongreso de Nespa. Mi kredas ke la preprado bone iras. Hieraux mi povis esti cxe la "kongreso" de la Nepal Forum of Environment Journalists. Mi nature komparis gxin al nia amata NEspAn kaj mi konkludis kial do ni vere bezonas tiun cxi tiel nomatan landan asocion se unu persono rajas fari cxion kaj sistemo tute ne funkcias? Jen estas la listo de gxisnuna partoprenontoj de IHR: Mi tuj gxisdatigos la liston. 1. s-ro Arai Tosinobu 2. s-ino Kikuti Noriko 3. s-ino Saitoo Tume 4. s-ro Hori Jasuo 5 s-ino Hori Tamae 6 s-ino Migihara Kimie. 7.s-ro Yamamoto Akija

Tatjana kaj mi

Mi kaj Tatjana promenis cxirkaux Patan, Bungamati kaj Khokna.

Ne okazis denove

Tre bedauxrinde, kiel cxiam, ne okazis la estraro kunveno ankaux hieraux. Devis gxi esti antaux unu semajno sed tiam ne povis okazi. Kaj hieraux ankaux gxi ne okazis. Kial? Cxar la gxenerala sekretario, kiu posedas la sxlosilo de la "sxranko" kun nia protokolo-libro ankoraux ne venis. Mi mem ne povis iri tien, danke ke mi ne devis atendi iun vane. Mi estis tiom okupita je mia familia afero. Estis Narendra, Navaraj, Nabin, Shree kaj S-ro Hans el Germanio. Ne demandu al mi kie estas aliaj. Vespere mi tamen povis iri al la jara kongreso de Nepala Forumo de Etosaj Jxurnalistoj. Oni igis min membro de kontrola komitato - mi superrigardos la estraron kaj diros, demandos kaj punos kiam mi trovos ke iu de la estraro eraras aux ignoras la statuon. Mi hejme komparis la du orgnizajxojn. Kaj mi deamdis min - kian ni nomin nian grupeton da esperanto-parolantojn kiel "asocio"? Post du semajnoj okazos nia kongreso kaj mi estos libera je la sorgxo de neakceptita prezidanto. Mi trov...

La plej bela arto de naturo venis cxe mia hejmo!!!

Image

Plej bona novajxo

La plej bona novajxo de la jarento de mia vivo estas tio ke mi farigxis patro de filino. Dankon pro viaj bondeziroj! -- Sent from Gmail for mobile | mobile.google.com ************************************************************************************ www.razeno.net - - - www.razeno.blogspot.com ~ PO BOX 3447, KATHMANDU, NEPAL

Nova vivanta diino en Nepalo

Image
Dum Dashain, la nova vivanta diino "Kumari" estis sanĝita. Kumari estas la titolo oni donas al la budhana knabino kiu iras al speciala domo apud historia reĝa palaco por vivi kiel vivanta iino. Tiu knabino, elektita inter centoj da budhanaj familioj, pozas kiel Hindua diino kaj benas al la lokuloj. La nomo Kumari devenis de nomo de diino kaj laŭ la vorto ĝi ankaŭ signifas virgulino. Ŝin adoras kaj budhanoj kaj Hinduanoj de pasintaj miloj da jaroj. Ek de antaŭ 250 jaroj, ŝin oni sidigas en kvarrada ĉaro kaj tiras ĝin ĉirkaŭ la centraj partoj de la urbo - estas la kerno de la festivalo Indraĝatra. Ŝi sidas tie dum ĉirkaŭ 5 jaroj - ĝis kiam ŝi ekspertas monatan menstruaĵon. Poste ŝi iras al hejmo por vivi kiel normala knabino. Tuj post nova knabino eniris en la domo, oni portis al la malnomva knabiro en palankeno ĝis ŝia domo. Ŝi estis ploranta ĉar ŝi ne plu estos adorata de homoj. De kelkaj jaroj, homoj, apartenantaj al aliaj etnaj grupoj protestas kontraŭ la sistemo de Kumari....

Felicxan Dashain al vi cxiuj

Image
Dashajn (eble Dashajo)estas la plej grava festivalo por Hinduanoj. Mi deziras al vi felicxon kaj sanon al vi. Dum la Dashajn, homj odoras al diinoj, pensante ke ili povas forpeli malbonajn aferojn "diabloj" de la mondo.

Neforgesinda ekskurso en Jhor

Image
= == Okazis neforgesinda evento en Nepala Esperanto-Asocio post longa tempo. Ni 10 esperanstistoj (kaj tri infanoj) ekskursis aŭ piknikis al monta akvofalo de Jhor, ĉirkaŭ 20 kilometroj norde de la urbo. Kvankam ne multaj NEspAnoj povis partopreni, ni multe ĝojis - kaj pejzaĵon kaj Espernato-etoso. La ideo de pikniko venis en niaj kapoj kiam ni trinkis teon en Tokha antaŭ unu semajno, post nia vizito al la grundo. Mi sendis inviton al NEspAnoj per "nepalesperanto" kaj per privata letero-listo. Tiuj venis kiuj havis intereson pri Esperanto kaj pri piknikado. Mi povas imagi ke kelkaj ankaŭ estis okupitaj. Estis nia plano renkontiĝi ĉe Ratna Park je 7.30 matene. Mi atingis iom malfrue kiam Shree kaj lia amiko Dip atendis min. Mi telefonis al Poshraj kaj Narendra kaj estis interkonsentite ke ni renkontiĝu ĉe Tokha. Veturado daŭris longe laŭ novaj kvartaloj de la urbo. Ni atengis al Tokha eble je la 9a horo matere. Daŭris laŭta prelegprogramo de Maoistoj tie. Tie la parolantoj ĉef...

Katmando postulas kulturan rajton de komunista registaro

Image
La festivalo de Indragxatra - eble la plej bunta festivalo de Nepalo, kun multe da maskdancoj sur la startoj - malsukcese finis inter hxaoso. La nova registaro de Maoistoj decidis ne doni monon pro le festivalo kaj la lokanoj estis furiozaj kaj lasis cxion antaux la fino. Hondinte, la registaro, kiu tre malavare disdonas monojn por politikistoj el vilagxoj, volis sxpari 214 usonaj dolaroj kaj donis malgxojon al tiuj lokanoj kiuj de centoj da jaroj dauxrigis la festivalon. La finaca ministro diris ke la registaro malpermesis animaloferon al dioj dum festivaloj. Interese, la Maoistoj kiuj murdis 13,000 homojn por akiri politikan povon diris ke ili ne permesos animal ofertadon. Nature, la lokanoj demonstraciis dum du tagoj - ili malpermesis veturilojn al malnova parto de la urbo kaj jxetis sxtonon al policanoj. Kelke da homoj estis vunditaj kiam la policanoj jxetis sxtonon kaj larmo-gason. Eble estas la unua fojo en nepala historio ke homoj devis demonstracii por konservi ilian kult...

Vizito al grundo kaj kunveno pri vortaro

Image
Hieraux matene ni vizitis al la grundo, kiun Nepala Esperanto-Asocio acxetis antaux unu monato. Mi delonge volis vidi la terpecon kiun la asocio akiris post longega atendo. Mi pronois pri vizitprogarmo al Poshraj kaj li estis preta montri gxin al ni. Mi dissendis invitleteron rete al cxiuj membroj kaj ankaux donis posxtelefonnumeron de mi kaj Poshraj. Same kiel cxiam, ne multaj esperanstistoj montris intereson. Nur venis Shree, Narendra kaj Jacob. Gxi estas iom malproksima, en la najbara vilagxo, cxe la norda limo de Katmando, cxirkaux 13 kilometroj de mia hejmo (mi logxas en suda limo). Kvankam gxi estas vilagxo, multaj homoj jam konstruas novajn domegojn kaj versxajne farigxos granda parto de la urbo post kelkaj jaroj. Gxi estas 3.5 kilometroj de la cxirkauxvojo de la urbo kaj la vojo al la grundo estas konstruata. La grundo nun estas je la mezo de rizkampo. Se mi ne eraras gxi estas 25 futoj X 57futoj granda kaj suficxas por konstrui malgrandan domon. Post la vizito ni iris al proks...

Mi havas tempon sed...

Nunteme, mi havas tempon sed iom maltrankvila por blogi.. Eble post unu semajno mi regule blogos. Mi timas ke ecx tro da libereco ankaux estas dangxera.

Prelego de Tatjana

Image
Devis estis estrara kunsido hieraux sed ni preferis auxskulti prelegon de Tatjana antaux ol la kunsido. Jam estis la tempo kiam mi atingis al Thamel kun Tatjana. Mi ne vidis aliajn estraranojn krom Narendra kaj Poshraj. Bharat estis en la cxambro. Mi ne memoras ke ni iam havis kunsidon kun 13 anoj de la estraro. La prelego estis arangxita por 12.30 sed neniu estis preta. Do, gxi ekis je 12.50. Venis cxikuraux 11 da homoj. Neniu povis babili pri aliaj aferoj cxar tuj komencigxis prezentado. Mi helpis per mia komputilo por la prezentado. Bone, estis tre agrable auxskulti pri la transsiberia vojagxo - de Moskvo gxis Jokohamo. Ili en tute estis 22 personoj el 5 landoj. Ili ne nur vojagxis sed ankaux guxis vivon lokan kaj amuzigxis per lokaj mangxajxoj kaj muzikoj. Interese ili renkontis ecx Leninon, Gorvacxevon, Stalinon, Putinon kaj aliaj famaj politikistojn sur sratoj (nepre falsajn). Kaj en iu hotelo apud la rivero kelkaj el ili kuragxis nagxi en malvarma akvo. Mi estis felicxa ke ili ...

50,000 homoj perdis domojn en suda Nepalo

Cxirkaux 50,000 homoj perdis iliajn domojn kiam rompigxis digo lunde en sudorienta distrikto de Nepalo, Sunsari, proksime de la bordo inter Nepalo kaj Barato. Gxi lokigxas proksime de la urbo Itahari, kie ankaux estas Esperanto-grupo. La digo laux la rivero Saptakoshi estis konstruita en 1963, antaux 45 jaroj, kun helpo de Barata registaro. Kvankam gxi estas en Nepalo, cxe la landlimo, gxi pli multe helpas al Barato por savi la landon el atakoj de inundo dum la pluva sezono. Kaj do, la respondeco rekonstrui kaj repri estas de la Barata registaro sed ili ne povis fari tion cxi jare. La nova cxefministro Prachanda hodiaux flugis al tiu loko kun aliaj politikistoj por rigardi la damagxon kaj li jam promesis doni helpon. Sed la lokanoj multe suferas inter kreskanta akvo. La registaro kaj multaj ne-registaraj organizajxoj dauxre sendas help-materialoj por la suferantaj lokanoj. ________________________________________________ Message sent using UebiMiau 2.7.9

Ni celebris la festivalon Saparu

Homoj en Katmando-Valo celebris festivalon de bovinoj "Saparu" aix "Gai-zatra" hodiaux. Estas la tago kiam homoj vestas sin kiel bovinoj kaj marsxas laux la tradicia vojo de malnova parto de la urbo, kun komikaj gestoj aux vestajxoj. Ili ne nur gxuas sensence. Ili fakte estas membroj de la familioj, kies ano mortis en tiu cxi jaro. Ili tiel amuzigante sin forgesas al doloron ili akiris pro mortigxo de familianoj. Kaj, ili kredas ke tiel la mortinto trovas bonan lokon en paradizo. Almenaux de 400 jaroj la festivalo estas cxe ni. Simiaj eventoj okazas en aliaj urbetoj de Nepalo kiel vivas Nevaroj, la indigxenoj de la Katmando-Valo. Mi kun Tatjana iris al la centro de la historia palaco kaj iom gxuis la etoson. Poste mi devis iri al mia laboro. Bedauxrinde, ne nio okazis en oficejo de Nepala Esperanto-Asocio. Mi mem ne povis iri pro mia okupo kaj nur estis Narendra. Do, ne povis okazigxi la prelego de Tatjana. Unue sxi mem revenis el Lumbini tre malfrue kaj due, pli gr...

Cxefo de rebeluloj igxis cxefministro de Nepalo

La cxefo de komunistoj,kiuj ekis batalo kontraux la registaro de Nepalo - Prachnda - nun estras la registaron. Li estis elektita kiel cxefministro hodiaux. Espereble tio estas la fina fino de batalo kiu mortigis 1300 0 homojn en 10 jaroj. -- Sent from Gmail for mobile | mobile.google.com ************************************************************************************ www.razeno.net - - - www.razeno.blogspot.com ~ PO BOX 3447, KATHMANDU, NEPAL

Laboro pri vortaro: Ni havas revojn

Post longa silento, hodiaux ni, la vortaro-komitato, sidids por finlabori la vortaron. Jakob kaj Philip estis diskutanta kiam mi eniris. Philip kunportis kelke da vortaroj por prilabori. Mi montris al ili kion mi kaj Poshraj jam laboris dum unu monato. Do, la laboro glate iris. Poste venis Narendra kaj la laboro dauxris. Poste venis Poshraj kaj ni diskutis pri aliaj temoj laux la tagordo. Philip proponis ke ni ne hastu je eldono de laboro. Li proponis ke ni dauxre laboru sur gxi. Nepre estis bona ideo sed mi demandis min - gxis kiom? Mi kaj aliaj diris ke ja postulas multe da laboro sed ni diris ke unue ni finu tiun cxi parton kaj post eldono de gxi, ni dauxre redaktos gxin. Samptempe, ni ankaux planas labori sur Esperanto-Nepali vortaron (kiu laux mi estos amplekasa ka ni enmettoj cxijn vorton de PIV), posxvortaron kaj aliaj projektoj. Ni kredas ke nia laboro bone antauxeniros se neniu protestas kaj malhelpas nin. Mi aldonis ke ni devas doni vorto-karigojn kaj ankaux estus bone se...

Hodiaux estas 08.08.08, cxu ne?

Hodiaux mi nur volas memorigi vin ke la dato estas 08.08.08. Interese. Mi legis ke multaj homoj edzigxas, montras amon ktp ktp. Cxar ili pensas ke estas bonauxgura tago. jen, iomete de nia flanko. Ni, la Nevaro, la indigxenoj de tiu cxi Valo de Katmando, konsideras la cxifero 8 kiel malbonauxgura. Kial? Estis la jaro 888, laux nepala kalendaro (te 1768 AD) kiam subite atakis nin la regxo de Gorkha kiam ni gxuis la festivalon de Indrajatra kaj li akiris nian amatan landon. Poste adis detruo de nia civilizacio 2,000 jara cxar li malpermesis nin nian lingvon kaj do, ni malrapide sklavigxis. Morgaux okazos grava kunveno pri nia Nepali-Esperanto vortaro.

Vojaĝo de eks-ministroj

Povas estis, ke internacia vojaĝo estas nacia sporto de Nepalo. De plej riĉa homo ĝis la plej malriĉa homo dum tuta tago serĉas kiel trovi senpagan vojaĝon al fremdaj landoj. Mi ne nur parolas pri nia Esperanto-rondo. Hieraŭ vojaĝis la eks-ministro pri edukado, Pradip Nepal (apartenas al partio CPN-UML), kiel ĉefo de delegito al Ĉinio kun la sportantoj al la Olimikaj Ludoj. Li rezignis de lia posteno jam antaŭ tri monatoj, kiam li kaj lia partio malsukcesis en la elekto de la Konstitucia Asembleo. Li faris nenion kiel ministro (sed jes, li vere prenis la salajron kiel ministro!!!). Kaj, nun li ne volis perdi la ŝancon vojaĝi al Ĉinio kaj ĝui la Olimpikaj Ludoj. kaj, li ne forgesis aranĝi sidlokon por lia amata edzino por vojaĝigi. Ne nur estas la ministro. Vidu, estis tute egale ke pli ol 22 homoj vojaĝis al Ĉinio por partoprenigi 8 ludantojn, kiuj mem scias ke ili ne kunportus iun ajn medalon, se miraklo ne olazus. Nature, homoj protestis, kaj la eks-ministro devis preni helpon ...