2008/03/04

Pajlo-fajro

(LITERATURO DE NEPALO -01)
Rakonto verkita de Guru Prasad Mainali (en Nepali lingvo, originale)
Tradukis: Razen Manandhar

Edizino de Cxame, Gauthali, estis tre kverelema. Sxi emis kverili kvankam iu parolis kun sxi gxentile. Do, kverelo okazis en cixuj kelkaj tagoj inter la geedzoj.

En iu tago, Cxame revenis de kampo pluginte, kaj Gauthali estis irinta ferminte pordon de hejmo al najbaro, por rigardi edzigxceremonion. Li plugis dum tuta tago do estis tre malsata. Li apogis la plugilon al la muro kaj estis ligonta bovojn, Gauthali alvenis de supro. Rigardante sxin, li ege koleris. Jam ne kuiris rizon kaj ecx ne faris fajron en la forno. Haste sxi malfermis pordon kaj iris por kolekti akvon. Cxame faris fajron kaj preparis tabakon.

Same kiel pluvonta nubo, Cxame sidacxis sur la planko kaj fumis. Gauthali revenis kun akvo en krucxo. Sxi estis enironta. "Virinacx', vi koketis gastojn cxe edzigxo kaj nun vi aktoras," li kriis kaj piedfrapis sxin. Sxi falis cxe la pordo. La krucxo rompigxis kaj akvo versxigxis apude. Sxi volis jxeti rompitajn partojn de la krucxo. "Ne stu en mia hejmo ecx dum unu sekundo. Iru kien vi volas!", li denove diris kaj tiris sxin al la gxardeno, kaptante sxian hararon.

Estis sxia erareto. Tial sxi estis silenta kiam li batis unufoje. Kaj kiam sxi estis tirita denove per hararo, sxia busxo malfermigxis, "Viaj lepro-infektitaj manoj. Miaj gepatroj estis blindaj ke ili donis min al jen bucxisto. Estus pli bone sinmortigi dronante, anstataux resti edzino de tiu cxi malricxulo."

"Kaj vi pensas ke via patro estas tre ricx? Viaj gepatroj ne povas mangxi se ili ne laboras cxe alies kampoj kaj vi nun fanfaronas pri via hejmo," li diris kaj denove piedfrapis sxin.

Gauthali kri-ploregis. Infanoj de vilagxo venis apude por spekti. "Infanacxoj, cxu vi pensas ke ni amuzas vin per dramo?" Cxame kuris post ili kun bastono. Infanoj ridante forkuris.

Gauthali plorante eniris kaj Cxame dormis sur tapisxo.

2
Sekvantan tagon, Cxame iris al kampo kun bovoj kaj plugilo malsate. Li revenis hejmen vespere kaj trovis ke Gauthali ne estis. Li demandis al najbaroj kiuj diris ke sxi iris al sxia naskigxhejmo kun vestajxoj.

Bubalino estis ankoraux en la gxardeno. Gxi kriis vidinte al Cxame. Li donis iom da furagxon kaj liberigis la idon. Li venis kun sitelo kaj sidis por melki. Gxi donis iom sed poste piedfrapis lin kaj saltis. Cxame falis sur ekskremento de bubalino. Sileto ankaux falis kaj liaj vestajxoj milpurigxis. Li kaptis bastonon kaj frapis gxin du foje. Gxi saltis severe kaj disrompante sxnuron kuris al alies maizo-kampo. Li volis kapti gxin sed gxi kuris de unu angulo al alia angulo. Do la jxus plantita maizoj ruinigxis.

Patrino de Kokle kriis de supro de kampo, "Cxame, via kampo restu malfekunda. Vin ecx ne forprenis hxolero. Hieraux vi batis vian edzinon kaj hodiaux vi detruis mian gajnon de unu jaro, batante sian bubalinon. Neniu povas tiom koleri kiom vi. Eble vi pensas ke vi montras vian bravecon. Antauxjare Dhanbire batadis vin kaj vi kusxis dum unu jaro sur lito. Eble vi pensas ke vi estas brava. Nur tiu estas brava kiu povas bati aliulojn. Kiel vi povas esti brava nur batante edzinon aux beston? Cxiu vespere vi faras ian tian tumulton en vilagxo."

Estis edzigxfesto cxe Dhanbire. Knaboj estis ebriaj drinkinte arakon. Kokle estis dancanta kun virina vestagxo kaj ankaux ludanta tamburon. Aliaj knaboj kune kantis. Tiam lia fratino informis lin ke bubalino de Cxame iris en ilia maizo-kampo. Kokle kuris al la kampo en la robo. Bubalino forkuris, vidante lian vestajxon. Restintaj majzo-plantoj ankaux detruigxis. Kokle farigxis fajro, vidinte detruitan majzo-kampon. Li forte manfrapis al Cxame, apud lia vango. Li simple silentis. Estis preskaux nokto-mezo kiam li sukceis kapti la bubalinon, kun helpo de kvar aux kvin vilagxanoj.

3.
Sekvantan tagon, Cxame iris kun krucxo sur lia dorso por kolekti akvon. Malsupre venis edzino de Juthe, la tailoro, kiu estis bona amiko de Cxame. Sxi ridante diris, "Oh. Tre malbone aspektas kiam viroj kunportas akvon."

"Kion fari? Tiu virinacxo jam iris al sia naskigxhejmo. Kiu faros gxin al mi?"

"Vi vidas nenion kiam vi batas sxin. Kion sxi povus fari se ne forkurus?"

"Pro sxia busxo. Estis same kiel trancxilo, do mi ne povis ne bati."

"Sxi multe kverelis eble cxar vi ofte batis sxin."

"Vi silentu. Vin ankaux batis Juthe dum festivalo antauxjare. Sed vi ne respondis."

"Ho, ne nur unu fojo. Nun li admiras min sed antauxe li batadis min preskaux cxiu tage. Li kutime revenis hejmen ebrie kaj batadis min. Precipe li batis min dum festivaloj. Ecx nuntempe mia korpo dolaras dum pluvsezono. Sed mi neniam kverelis."

"Do, kial vi diris ke sxi igis kverelema pro miaj batoj? Mi pregxus al sxi se sxi estis gxentila kiel vi."

"Iel, ne estas bona kvereli kun edzino. Kiom longe vi kolektados akvon? Iru morgaux kaj revenigu sxin."

"Se sxi venos, estas sxia hejmo. Mi mem neniel iros."

Li aspektis tre strange kun malpuraj vestajxoj kaj krucxo sur sxultro.

4.
Iam matene li ekfumis sur la planko apud sia domo. Venis Juthe de supro. Antauxe estis Juthe kun sia filo kaj la edzino sekvis lin kun paketo da vestajxoj. Juthe demandis,"Kiel vi fartas kara?"

"Iel mi vivas."

"Vi forigis edizinon. Do estu sole kaj gxuu."

Estas tia amo inter geedzoj de Juthe. Ili iras al proksima vilagxo de boatistoj por kudri vestajxojn. Ili iras kaj revenas babilante cxiu tage. Kaj vespere li legas sanktan libron al sxi kun lampo. La edzino sercxas kuraciston kiam li malsanigxas. Li havas kutimon koketi sxin ecx kiam ili kudras vestojn kaj sxi ridetas.

Juthe estis tre purama. Li cxiutage banis sin kaj memoras sanktajn dirajxojn.

Cxame malgxojis komparante lian geedzan vivon kun tio de Juthe. Kiam Juthe legas sanktan libron, li mem batalas en sia hejmo. Ili tiom multe amas unu la alian. Kaj lia edzino nun forlasas lin.

Tiom da jaroj pasis post edzigxo, sxi neniam parolas kun mi gxentile. Ne nur tio, la bubalino ne permesas min proksimigxi. Sxi ecx kutimigis gxin al sxi. Pro la bubalino, li devis toleri manfrapon. Mi volas jxeti gxin el la monto sed denove venos la sxuldo-donato. Mi restas malsata se mi mem ne kuiras. Estus pli bone mi farigxu fakiro.Tamen ecx tiam mangxi estos pli malfacila, mi devos vagadi al dek domoj por mangxi. Krome, homoj riprocxos min se ili vidas sanan personon petanta almozon. Ankaux gxi estas same kiel fresxeco, vidita de malproksimo, kiam vi ne povas toleri varmecon de la mondo.

5.
Dum antauxaj ok aux dek tagoj, Cxame ecx ne povis toleri kiam oni parolas pri Gauthali. Poste li mem eksentis solecon. Li pensis, malgraux kverelemo, sxi vere estas energia. Sxi prenas furagxon tiom kiom povas mangxi bubalino. Sxi bone kuiras matene kaj vespere. Post kiam sxi iris, mi mangxis rizon nur du aux tri tagoj, alie, mi vivis per maizo. Bubalino ankaux donis lakton laux tempo kiam sxi cxestis. Sxi mem melkis gxin. Post sxia foriro gxi nur frenezigxis. Cxiuj diris ke mi voku sxin al hejmo. Edzino de Juthe ankaux tiel diris. Mi devas iri al sxia hejmo por inviti, ne gravas se sxi venos aux ne venos.

Sekvantan tagon Cxame pretigis sin por iri al naskigxhejmo de sia edzino. Li elprenis bonkvalitan vestajxon el la skatolo. Li volis meti cxapon sed tuj vidis ke Gauthali metis tabakon sur gxi kaj do la cxapo havis makulon. Li tuj furiozis, "Jen vidu la vidvinon. Sxi havis ajxon se sxi ne konis gxian econ. Eble sxia patro ne havis tian valoran cxapon do sxi ne komprenis gxin. Kiel filino povas estis sagxa kiam patro mem vivis per vestacxoj?" Li denove metis cxapon kaj cxar li ne havis novan jaketon, do vestis la samon. Li prenis la malnovan ombrelon kaj ekmarsxis.

Cxame atingis apud la hejmo de edzino kaj sidis sub la arbo, visxis sian vizagxon. Li auxdis Gautali estis kantanta, "Mi volas flugi sed mi ne estas birdo. Tamen mi ne volas vivi tie cxi."

Li denome koleregxis ene,"Sen furagxo, ventro de la bubalino tie farigxas same kiel violino. Kaj vi tiel kantas en arbaro."

Post momento de ripozo li superngrimpis. Kiam vi atingis apude, li ne plu volis iri. Li malrapide iris gxis la gxardeno-pordo. Lia bopatrino eistis lavanta ujon. Bopatro sidis sur la planko kaj ekfumis. Li salutis al la bopatrino kaj sxi ankaux reciprokis. Cxame sidis sur la planko. Bopatro salutis lin.

Poste venis Gaunthali kun furagxo. Kun bela bluzo kaj sario, braceleto, kolcxeno, rugxa signo sur frunto, floro sur harato kaj kun bela figuro - sxi vere aspektis tre bele. Cxame satigxis rigardante sxin kaj por li estis kvazaux vere eniris diino de hejmo.

Vespere Gaunthali salutis al Cxame cxe liaj piedoj. Cxame estis felicxega. Li volis brakumi sxin kaj kisi milfoje. Li provis preni sxian manon kaj sxi tuj liberigxis.

Post mangxo oni donis litagxon por Cxame sur planko. Li kusxis sin sed tute ne venis dormo cxe liaj okuloj. Li nur atendis al Gauthali. Cxiuj mangxis kaj lavis ujojn. Iu venis kun lampo kaj iris alia, iu venis kaj fermis la pordon. Cxame gxojis.

Cxame sole pensis. Kial mi batis al Gauthali en tiu tago? Virinoj nature volas rigardi edizigxon. Sxi havis agxon tian,  sxi povis iri senprobleme. Kial vi edzigxas se vi ne povas toleri sxin gxojanta en vilagxo? Kio alia malgxentila ago povas estis krom bati edzinon nur cxar sxi malfrue kuiris rizon? Sxi farigxis kverelema pro mia batado. Mi neniam batos sxin post reiro al hejmo. Vi diru al mi se mi ne respektis sxin pli ol Juthe al sxia edzino.

Kiam venis tiaj ideoj al lia kapo, ankaux li sufris mordon de puloj.

Matene pordo malfermigxis. Cxame donis orelon por scii cxu Gauthali venis. Li vidis ke eistis bopatro kiu pisis cxe logomo-kampo. Cxame estis senpacienca dum tuta nokto.

6.
Estis tempo liberigi brutojn. La bopatro fumis sidante sur la muro. La bopatrino disigis maizojn sur la planko. Gauthali estis en la kuirejo. Iom hontante Cxame diris al la bopatro, "Estas sezeno de agrikulturo. Bonvolu sendi filinon."

Bopatro iom tusis kaj diris, "Jes bofilo, sed mi auxdis ke vi vokis nin malricxa kaj tiel plu. Kvankam ni estas malricxaj, ni neniam almozon petis cxe iu. Mi donis sxin al vi kun honoro. Konvinku sxin kaj kunprenu. Neniu malpermesas vin."

Vizagxo de Cxame ne estis brila. Gauthali aperis kun bambua korbo por iri al arbaro. Cxame kaptis sxin al brako kaj diris, "Kien vi iras kun korbo? Ni iru al hejmo."

"Mi tute iros tien, kvankam vi volus murdi min."

"Kien vi iros se vi ne volas iri al hejmo?"

"Ie ajn. Mi ne havas problemon vivi sole. Mi farigxos fakirino kaj iros."

"Do kiu donos furagxon al bubalino se vi igxos fakirino?"

"Vi mem faru por via bubalino."

"Ne frenezigxu, tuj ni kune iru."

"Kaj vi denove batos post cxiu pretendo."

"Vere, tio neniam okazos."

"Ne diru. Mi scias."

Post iom, Gauthali lasis la hejmon, beliginte sin. Bopatrino donis paketon kaj ujo de kazeo. Gauthali iris antauxen kun la paketo kaj Cxame sekvis sxin kun kazeo. Survoje, ili babilis.

"Kiom da lakto bubalino donas nuntempe?"

"Eble kvar litroj en mateno kaj vespero."

Gauthali montris malkontenton, rigardante al Cxame.

---

Suno estis malantaux la monteto. Bovgardistoj malrapide iris supren flugigante pulvon en aero. Cxame kaj Gauthali atingis al akvofonto. De supro venis edzino de Juthe. Sxi ridis rigardante ilin kaj diris."Kiel bele. Same kiel la paro de ansero kaj anserino, edzino gvidas kaj edzino. Tre belapektas."

Gauthali ridetis, "Ne. Ne ridu tielfratino. Iam li denove koleros kaj..."

"Ho, ne. kaj vi denove tuj kisos unu la alion. Kverelo de edzo kaj edzino estas same kiel pajlo-fajro."

--
************************************************************************************
www.razeno.net - - - www.razeno.blogspot.com
~ PO BOX 3447, KATHMANDU, NEPAL

2 comments:

ĵeromo said...

interese, ankaŭ franclingve oni diras "pajlofajro" pri io vigla kaj mallongadaŭra. eble sufiĉe monda esprimo?

cetere mi gratulas, ke vi tradukas el vialanda literaturo. post malmultaj korektoj pro misklavaĵoj aŭ pro uzo de "si" ĝi estos publikiginda teksto.

Razeno said...

Kara,
Koran dankon pri via kuragxiga respondo al mia rakonto en la blogo www.razeno.blogspot.com.

Mi certe revizitos gxin.

Tre sxatus ricevi vian retadreson. Vi pvoas kontakti min cxe razeno@gmail.com

Gxis,
Razeno
www.razeno.net