Posts

Holi - la HIndu festivalo de koloroj

Image
Hodiaux Hinduoj en Nepalo celebras la festivalon Holi. Gxi estas festivalo de koloro. Oni jxetas koloron kaj akvon al unu la alian. Homoj sxatas jxeti akvon precipe knabinojn. Tio li ne povas fari en aliaj tagoj, gxenerale. Estas la tago kiam homoj pregxas al virsigno en Bhaktapur, proksima bela urbeto.

Princo Harry de Britio venis observi la ruinojn de la tertremo

Image
la brita Princo Henry Charles Albert 'Harry' hodiaux vizitis hiostoriajn palacojn kun la ricxa artko kaj arhxitekturo de la nevaroj. Li ankaux salutis la lokajn homojn kiuj bonvenigis lin apud la palaco. Li miris pro la belaj temploj (kiuj travivis la tertremon) kaj la bele ciitaj pordoj kaj fenestroj de la 17jarcenta palaco kaj aliaj temploj. Li demandis pri la ruinoj kaj la konstruajxoj. Li kompreneble miris kial la nepala registaro ne reskonstruis templojn ecx post 10 monatoj post la tertremo kaj malgraux la fakto ke multaj landoj sendis bilionoj da dolaroj por la la antikvaj temploj estu rekosstruitaj.  Venis konstitucio, nova presidento, nova cxefministro kaj cxirkaux 40 ministroj post la tertremo sed la homoj, kiuj perdis siajn domojn nek ricevis monon por reskonstrui domojn nek suficxe damnagxajxo por iliaj geinfanoj. Lia patro, Prince Chalse vizitis la saman palacon en 1982. http://setopati.net/society/12646/I'm-elated-to-be-...

Vizito de Sonia

Image
Hieraux mi havos oportunon cxicxeroni iomete al kara amikino Sonia Mary Ribeiro al urbeto Patan kaj viziti la Budhisman festivalon de Samyaka Mahadana. Kaj poste mi invitis sxin al miaj hejmo por teo. Mia familo estas tre feicxa akcepti sxin. Dankon Sonia por via afabla vizto.

Felicxan virinan tagon 2016

Image
Hodiaux estas la internacia tago de virinoj. Mi elkore salutas kaj gratulas miajn samideanojn kiuj vivas en cxiuj anguloj de la mondo.

Trezoro vizitis Nepalon

Image
Mi renkontis s-ron Trezoro el Ĉinio hiearŭ. Poshraj informis min ke li estis en lia hotelo kaj deziris renkonti esperantistojn en Nepalo. Mi telefonis al lia hotelo sed mi ne sukcesis kontakti lin. Do mi rekte iris al Thamel. Hari kaj Narendra venis kun li, helpante lin je lia aĉetumado. Ni sidis iomete en nia oficejo. Poste ni iris por vespermanĝi kune. Unue ni iris al lia hotelo. Ni sidis iom kaj babilis pri Esperanto-movado kaj lia seminario en Nepalo. Li venis tie ĉi en Katmando por partopreni en AMO-seminario. Ja estas grava okazaĵo por Nepalo. Sed mi miris ĉar mi scias ke ne multaj homoj estas aktivuloj en Nepalo. Nur kelkaj homoj eĉ sufiĉe bone parolas la lingvon. Do kial ni okazigas AMO-seminarion en Nepalo. Mi estas pozitiva kaj pensas ke io estas bona. Almenaŭ la dumvivaj komencantoj kaj balbutantoj povas aŭskulti kiel eksterlandanoj parolas la internacian lingvon. Mi estas kontenta ke homoj ne parolis en la angla.  Mi donacis mian libron "Vojaĝo al...

Kun Salo neforgesindas la vizito

Image
Estis granda plezuro renkonti s-inon Lee Salo, vigla esperantistino el Koreio, en Katmando. Se mi bone memoras Salo venis al Katmando en 2009 januaro kaj mi iris renkonti sxin kun kelkaj aliaj gesamideanoj en iu hotelo en Thamel. Pasis longa tempo. Kaj nun, sxi mem skribis al mi ke sxo venos al Nepalo kaj deziris renkonti min. Bonege, mi diris. Mi proponis sxin logxi cxe mi dum kelkaj tagoj kaj sxi konsentis. Sxi venis en Nepalo 19an de februaro kaj en la sekvonta tago vojagxis al Pokhara kaj Baglung dum unu semajno kaj finfine venis tago renkonti sxin. La 26an de februaro mi renkonti sxin en iu korea restoracio Sarang-chaek en Manbhawan, Jawalakhel. Sxi bonvenigis min en la cxambro kie estis sep aliaj gekoreanoj. Unu estis la gvidanto kaj aliaj estis junaj gelernantoj de altlernejo. Pro lingva problemo, ni ne povis bone komuniki. Ili ne scipovas Esperanton kaj la anglan kaj do, ni ne bone babilis. Mi demandis al unu knabino, kio placxis al sxi en Nepalo. Sxi diris ke nepalaj hom...

23 homoj mortis kiam falis la aviadilo

Image
Cxiuj 23 homoj mortis hodiaux kiam la aviadilo per kiu ili flugis subite trafis akcidenton dum ilia flugvojagxo de Pokhara gxis Jomsom hoduax matene, la 24a de februaro. La aviadilo falis sur monteto Tikedhunga de Dana vilagxo. Estas la sama vojo kiun elektis flugi kiam ni vojagxis al Muktinath en 2006. Mi skribis en mia libro "Vojagxo al Mukinath" kiel dangxera tiu vojo estis kaj kiel unu el nia amiko timis dum la flugado....