Posts

Kun Salo neforgesindas la vizito

Image
Estis granda plezuro renkonti s-inon Lee Salo, vigla esperantistino el Koreio, en Katmando. Se mi bone memoras Salo venis al Katmando en 2009 januaro kaj mi iris renkonti sxin kun kelkaj aliaj gesamideanoj en iu hotelo en Thamel. Pasis longa tempo. Kaj nun, sxi mem skribis al mi ke sxo venos al Nepalo kaj deziris renkonti min. Bonege, mi diris. Mi proponis sxin logxi cxe mi dum kelkaj tagoj kaj sxi konsentis. Sxi venis en Nepalo 19an de februaro kaj en la sekvonta tago vojagxis al Pokhara kaj Baglung dum unu semajno kaj finfine venis tago renkonti sxin. La 26an de februaro mi renkonti sxin en iu korea restoracio Sarang-chaek en Manbhawan, Jawalakhel. Sxi bonvenigis min en la cxambro kie estis sep aliaj gekoreanoj. Unu estis la gvidanto kaj aliaj estis junaj gelernantoj de altlernejo. Pro lingva problemo, ni ne povis bone komuniki. Ili ne scipovas Esperanton kaj la anglan kaj do, ni ne bone babilis. Mi demandis al unu knabino, kio placxis al sxi en Nepalo. Sxi diris ke nepalaj hom...

23 homoj mortis kiam falis la aviadilo

Image
Cxiuj 23 homoj mortis hodiaux kiam la aviadilo per kiu ili flugis subite trafis akcidenton dum ilia flugvojagxo de Pokhara gxis Jomsom hoduax matene, la 24a de februaro. La aviadilo falis sur monteto Tikedhunga de Dana vilagxo. Estas la sama vojo kiun elektis flugi kiam ni vojagxis al Muktinath en 2006. Mi skribis en mia libro "Vojagxo al Mukinath" kiel dangxera tiu vojo estis kaj kiel unu el nia amiko timis dum la flugado....

Patrina lingvo

Image
Deziras al vi Felicxan Internacian Tagon de la Patrina Lingvo. Nepalo posedas 123 da lingvoj. Sed la registaro zorgas nur pri unu lingvo, deviga lingvo por cxiuj civitanoj. Por aliaj lingvoj, la registaro diras - vi rajtas uzi, lerni per viaj gepatraj lingvoj, sed la registaro nenion faras por konservi ilin. Estu Esperanto la komuna lingvo por cxiuj anoj de gepatraj lingvoj, kiuj ne rajtas uzi iliajn lingvojn por komuniki kun aliaj lingvanoj.

Felicxan Tagon de Sankta Valentino

Image
Karaj, Deziras al vi Felicxan Tagon de Sankta Valentino. Estu cixam amo-plena, amu cxiujn kaj ne malaceptu amon de iun ajn. La mondo estu plena je amo amo kaj amo.

3a Internacia Ekskurso de Katmando 2016

Image
3a Internacia Ekskurso de Katmando 2016 La 4a Internaica Ekskurso de Katmando (IEK) 2016 Katmando – Pokhara - Birethati- Ghorepani- Punhill - Chitwan - Katmando (2015.3.13 - 2016.3.24) Nepalaj Esperantistoj (NE) prezentas la trian internacian progarmon de Esperanto-ekskurso. Estos la okazo vojaĝi en Nepalo en esperanta etoso kaj kunevojaĝi al la bela montaro, tiel ke ni venigu Esperanton al la supro de la mondo ! Nepalaj Esperantistoj okazigas la 4an Internacian Ekskurson de Katmando (IEK)n en oktobro 2016. La celo de la program estas : 1. Diskonigi Esperanto-movadon de Nepalo al la mondo. 2. Krei ponton inter esperantistoj de Nepalo kaj aliaj landoj. 3. Diskonigi kulturon de Nepalo al la mondo. 4. Krei kulturon de kunvojaĝo kaj kunvivado. Nepalaj esperantistoj kaj freŝa, brila aŭtuno de Nepalo bonvenigos vin. La gradoj estas ĝenerale inter 24 kaj 6 en marto en Katmando. Dum la programo, ni promenos en kelkaj gravaj historiaj kaj religiaj ...

Feliĉan novan jaron 2016!

Image
Karaj samideanoj, logxantaj en diveraj proksimaj kaj malproksimaj landoj. Feliĉan novan jaron 2016! Vidu, inter centoj da antikavaj tempoloj tiu cxi grava tempolo de Nepalo staras. Ni, vunditaj kaj suferantaj homoj en Nepalo pro la tertremo esperas ke vivoj en estonteco ne estos malfacila..... Ni estu felicxaj, la vivoj devas dauxri !!!

Fondigxis IKEF-Nepalo

Estas nia granda plezuro anonci ke IKEF-Nepalo estis fondita la 15an de decembro 2015 en Katmando, Nepalo, je cxe esto de s-ro Kim Young Jin. Laux nia interkonsento, jen la unua komitato de IKEF-Nepalo: 1. Prezidanto : Poshraj Subedi 2. Sekretario : Narendra Bhattarai 3. Kasisto : Hari Ghimire 4: Membroj: Shree Prasad Shrestha, Razen Mannadhar, s-ino Rajani Bhattarai, Dhuva Dahal, Khrishna Chandra Paudel Cxiuj nepalaj esperanstistoj, kiuj havas deziron komerci per Esperanto povas peti al ni por aligxi. Cxiuj estas bonvenaj. Ni antedas kunlaboron de cxiuj IKEF-anoj de la tuta mondo.