Posts

tertremo tezultas jene

Jam pasis kvin tagoj post la komemco de la katastrafo. Mortintoj nombras pli ol 5000. oni ecx ne scias pri malproksimaj momtaj vilagx oj. Cxie mi legas audas kaj vidas novajxojn pri kadavroj. Pli kaj pli. Oni ecx ne trovas helpon elpreni kadavroj de gepatroj en disfalitaj domacxoj. Ecx mortoj de miaj parencoj farigxas nombroj. Nur nombroj. Mi ne estas felicxa ke mi travivas. Morto estus pli trankvila por mi. Registaro nur lauxte parolas en jxurnaloj radioj kaj televidoj sed la jam anoncitaj subtenoj ankoraux ne povas atingi la viktimaro. Danke abundas subtemoj el diversaj landoj sed mi timas ke gxi farigxos mangxo por koruptaj oficistoj. Ankorau ne estas elektro en mia hejmo. Mi devas rajdi al alia parto de la urbo por resxargxi mian posxtelefonon. Nun mi dormas en la unua etagxo de mia domo ete rompita. Nepalaj esperantistoj estas sekuraj kaj ili ne bezonas monan aux alian helpon. Neniu devas aux atendas figxi. Ne auxskultu mensogojn.

tertremo en nepalo

Tre bedauxrinde tertremo trafis Nepanon sabate je11.45 atm. Dank' al viaj bondeziroj mi kaj miaj familianoj estas savitaj. sed mi vidis morton tiom proksime kaj cxie en mia urbo ke mi ne plu volas vivi. jam mortis pli ol 4500 da homoj kaj pli ol cent mil estis vunditaj. mi kredas ke cxiuj samideanoj bone fartas.

Festivalo de Bungadjo komencas

Image
Komencas festivalo de Bungadjo (Karunamaya aux Avalokiteshwar) en Lalitpuro, proksime de Katmando. Oni kredas le tiu dio kunportas pluvadon. Ja ekpluvas !!!! smile emoticon

Tiel la regxprinco pafmortigis sian familion.....en Nepalo !!

Image
Jen la filmo (bedauxrindte en la angla) pri la regxa masakro, similas al la reporto de tiama registaro kiu diras ke la princo pafmortigis liajn gepatrojn, frainon kaj geoklojn en la jaro 2001. Multaj homoj kredas le sekreto estas alia.... sed gxuu la filmon unue.......... wink emoticon

Rinocero atakis homojne en bazaro apud gxangalo de Hetauda

Image
Okazis granda hxaoso en urbeto de Hedauda de Nepalo, kiam subite aperis sovagxa rinocero hodiaux. Gxi subite kuris de la gxangalo al la hospitalo apude kaj blinde atakis al homoj kiuj aperis sur gxia vojo, laux la lokaloj, la retjxurnaloj hoduax raportis. Unu maljunulo mortis kiam gxi atakis lin. Unu junulo vundigxis kiu staris apud li por foti sin "selfie" kun gxi. Homoj timis sed gxuis la raran aperon de la besto sur la strato, kiuj disvastigxis en Facebook kaj retjxurnaloj. Jen kelkaj fotoj kaj video: Kaj la video kiun mi trovis en Youtube: http://blogs.wsj.com/indiarealtime/2015/03/30/watch-rampaging-rhino-terrorizes-small-town-in-nepal/

Cxaro festivalo de Janabahadyo

Image
Budhanoj de Katmando, Nepalo okazigis cxaro festivalo de Aryavalokiteshor Macchendranath (Janabahadyo). Oni metis la idolon de la Mahayana Budhismo en longeta cxaro kiu aspektas kiel turo en la urbo kaj tiras gxin laux la mallargxaj stratoj. La cxaro estos en stratoj dum unu semajno.

Protesto de tibetanoj en Katmando malpermesita

Image
Pro granda polica malpermeso tibetaj rifugxintoj ne sukcesis okazigi ian programon proteste al la datreveno de revolucio de tebetanoj kontraux la cxina registaro de 1959 en Katmando. Cxiu jare tebetaj refugxintoj protestas la 10an de marto kaj nepala registaro tre timas ke cxina registaro reprocxas nepalan registaro pro tio. La regisataro metis granda nombron de policanoj en Bauddha, Swayambhu, Ekantakuna, Cina Ambasadorejo ktp por ke tibetaj refugxintoj ne faru demonstracion sur la starato kontraux la Cxinio. Nepala registaro tre timas Cxinion kaj ne permesas homojn fari ion ajn je nomo de sendependeco de Tibeto.