Posts

Mi sukcese petis vizon

Hodiaŭ ni iris al la dana ambasadorejo kiel ni planis antaŭe.  Ni estis bone pretaritaj. Ni havis personan leteron de s-ino ke ŝi pagas por mi flugbileton, tranokton manĝadon ktp. Ŝi ankaŭ sendis al mi kopion de ŝia pasporto por garantio. Tio estas pli grava por la ambasadoreja administrado ol la oficiala invitletero de LKK, UK. Ni bone povis eniri la pordon kaj devis atendi ĉirkaŭ unu horo antaŭ la domo. Venis al ni oficisto por kolekti monsumon kion ni devis pagi por la intervjuo.  Ni scias ke ili ne redonso al ni Rs 5800 ĉu ni ricevos vizon aŭ ne. Poste vokis nin la sama oficistino por intervjuo.  Ŝi sufiĉe ĝentile parolis kun mi. Ŝi demandis kiu pagos por mi. Ŝi demandis pri mia laboro. Ŝi ankaŭ demanids pri mia rilato kun NespA. Miaj respondoj eble kontentigis ŝin. Ŝi donis ŝtampon sur nia pasporto kaj diris ke ŝi poste informos nin pri la stato pri vizo-ricevo. Mi devis reveni al al oficejo frue ĉar mi havis gravan kunvenon ĉe mia oficejo. Mi ne povas diri...

Mi petos vizon

Dankon por viaj daŭraj sugestoj, apgoj kaj subtenoj dum mia malfaicleco. Mi decidas morgaŭ iri al la ambasadorejo kun bezonataj dokumentoj por peti vizon. Mi kredas ke post tiom da bruo inter gravaj esperantistoj mi ricevos vizon. Mi ne vere kulpigas iun ajn. Sed ja mi ne estis malkontenta pri la agoj de LKK ĉi foje. Mi nur deziras ke LKKoj estu pli fortaj, bonvenigemaj. Nun mi komprenas ke ja estas hontinda sed protesto (ne peto) de mia sola flanko ne nion sanĝos. Kaj do mi decidis peti la vizon. Ne okazis kunveno ĉe Thamel do mi ne scias ĉu Indu jam ricevis tiujn dokumentojn aŭ ne. Sed mi kredas ke ili jam alvenis. Se mi vere ne sukcesos ricevi la danan vizon post ĉio, mi certe planos por Vjetnamia UK.

Mia deziro

Hieraŭ vespere estis kunveno ĉe Thamelo. Venis nur Bharat. Indu kaj Navaraj. Mi esperis ke ni diskutos pri bonaj kaj malbonaj flankon de vizo-peto. Neniu diskuto okazis. Ni nur trinkis kaj manĝis. Mi ne povas diri ion ajn al almozpetantojn. Mi ne povas kredi/kompreni kial ili tiel volas sinmortigi por la dana vizo. Eble pro tio la danoj ne volas helpi nin. Persone, mi  ne volas viziti Danion. Ne temas pri manko de papero. Sed temas pri rigida respondo de la dana ambasadorejo kaj "politika" helpemo de LKK. Nun estas pruvita ke la oficiala invitletero de LKK de Danio ne estas sufiĉa por ricevi vizon de Danio. UK estas la programo de UEA kaj LKK. Do ili devas zorgi pri la invititoj. Se iu invitito ne povas ricevi vizon, ili devas aŭ klopodi havigi lin/ŝin vizon aŭ peti pardonon. Nenio okazas. La konataj danoj diras ke ili "volas renkonti min en Kopenhago" sed ne estas preta sendi al mi tiujn dokumentojn kiujn ilia ambasadorejo ĉi tie postulas. Iu eĉ ne volas "...

La ambasadoreja oficistino ja traktis miajn vizo-petojn.

Mi revenis el la dana ambasadorejo. Hodiaŭ ne estas tago por akcepti vizo-petojn sed ili akceptis ĉar ili ne laboros dum merkredo kaj ĵaudo. Ni atingis je la ĝusta tempo kaj la gardistino vokis nin en grupo. Mia grumblo estis nur pri tio ke oni ne permesis min eĉ prezenti miajn dokumentojn. Oni ja " traktis la petojn." Pri tio ili satigis min. Dankon al la ambasadorejo. Unue mi petas padonon al tiuj kiuj ricevis kopion de mia blogo kaj leterojn pri mia situacio en Nepalo. Mi hontas pri la ĥaoso kreiĝis pro mia aĉa blogero. Mi vere ne volis ke oni kriu pri tiu ĉi skandalo. Fakte tio ne estas skandalo en Nepalo, ni havas pli severajn spertojn apud pordoj de ambasadorejoj. Mi kutime blogas kiam venas penso en mia kapo. Mi neniel volis ke vi reagu, kritiku kaj devigu la ambasadoro doni vizon al mi. Sed mi ja dankas vin por via respondo. Nu. Ni eniris al la oficistino ĉe la giĉeto. Indu donis al ŝi sian dokumentojn. La oficistino klarigis ke la dokumentoj ne estis sufiĉaj. Ŝi ...

Mi dormis apud strato por peti vizon al Danio

Image
Mi revenis el la dana ambasadorejo hodiaxu je la 2.00a posttagemeze, ĉar mi malsukcesis doni  mian peton por vizo al la gardisto de la ambasadorejo eĉ post 26 horoj de atandado apud la  strato!!! Ni iris tien je la 10a antaŭtagmeze por peti la vizo. Kaj post kiam ni ne sukcesis stari en la preskuax  senfina vico. Ni decidis ke ni estu unu granda grupo, la knabinoj staros dum tago kaj la  knaboj staros du nokto. Tiel ni povos bone prezenti niajn petojn vendrede metene. Estis ĉirkaŭ 40 gejunuloj.  Do post longa diskuto ni tiel decidis kaj mi iris al la laborejo. Manĝinte, je la 7a vespere hieraŭ, mi iris al la ambasadorejo stari en la vico por peti vizon. Etis pluveganta kaj eĉ mia nova pluvmanteno ne helpis min. la stroto estis plenplana de akvo kiam mi rajdis mian motorbiciklon al la ambasadorejo. Do, mi finfine atingis kaj  ĝoje vidis ke la knabinoj bone gardis nin. Venis aliaj junuloj kaj ili volis sidi en la unua loko de la vico. Do, post long...

Mi ankoraux estas cxe la ambasadorejo

Mi venis je la 7a hieraux vespere al la ambasadorejo kaj sidis apud la pordo dum tuta nokto kontraux mallumo. Plovo. Moskvitoj. Suspektindaj homoj. Nun estas 6.37 matene kaj komencas kvelelo....ecx policanoj ne povis helpi.

Insulto estas la komenco de preparado de partopreno en la UK

Mi hodiaŭ sentis sin tiom insultita de la dana ambasasorejo en Katmando ke mi eĉ ne volas peti vizon kaj partopreni en la UK en Danio! Nepalanoj ne havas eĉ tiom digno kiom havas strathudoj - tiel mi sentis kiam mi iris hodiaŭ por peti vizon al la ambasadorejo. Mi jam lasis mian peton per la interreto kaj nun mi devas nur doni miajn dokumentojn al la giĉeto. Por tio mi devas stari dum tagoj kaj noktoj apud la strato. Tage estas suno kaj nokte estas timo de rabistoj (pluvo aparte)! La ambasadorejo situas ĉe mallarĝa strato kie ofte trapasas aŭtoj kaj kiam aŭtoj venas, estas malfacila por homoj starantaj. Kaj oni ne rajtas uzi ombrelon tie, ne gravas ĉu kontraŭ suno aŭ pluvo. Miaj dokumentoj estis preparitaj, kaj hieraŭ mi sukcesis meti miajn informojn al la peto per la interreto. Ĝi estas ankaŭ akceptita. Hodiaŭ mi iris al la ambasadorejo je la 10a antaŭtagmeze por lasi tiun dokumentojn. Mi vidis ke estis nur dekoj da homoj ĉe la fenestro kaj revenis por atendi al miaj samideanoj ki...