Posts

Post la reĝa foriro

Ĉu homoj povas kredi ke la dinastio, kiu per forto kaj komploto regis en la malriĉa lando dum 240 jaroj, povas forlasi la palacon tiel simple kiel batita kato? Tio okazis en Nepalo. Do, ni faris historion. Tiel facile, simple kaj pace. Oni de du jaroj, kiam sukceis popola movado kontraŭ la puĉo, sciis ke la reĝo foriros sed ili ne estis certa ĉu li tiel facile lasos al tronon. Speciale tiu reĝo kiu venis al la trono per/dank' al masakro kaj kies filo estas fi-fama pro misuzo de povo inter popolo. Oni anticipis pli larĝan, vastan kaj tertreman malpacon. De komenco la Shah reĝoj de Nepalo estis en disputoj. Kiam la mondo faris ĉion eblan evoluon scienan, Nepalo daŭre implikiĝis pri politikaj komplotoj. La reĝo nek povis daŭrigi la arton kaj kulturon de la antaŭa Malla dinatio, nek ili povis moderne evolui la landon. Antaŭe, la reĝo akceptis la lingvon de la popoloj, la nevara, sed la reĝo de Shah dinastio forte deklaris ke ilia lingvo estu la unu sola lingvo de la lando. Antaŭe vivis...

La eks-regxo lasis palacon

Image
La eks-regxo Gyanendra lasis la palacon hodiaux, post lia longa prelego antaux la jxurnalistoj. Antaux du horoj. Estas eble unua foje en la historioj de monarhxoj ke li lasis 240 jaran heredajxon tiel pace. Detalon morgaux.... -- ________________________________________________ Message sent using UebiMiau 2.7.9

La eks-reĝo de Nepalo petas almozon!!!

Image
Monarĥio baldaŭ estos historio de Nepalo. En pasitaj du semajnoj, ni multe parolis pri la reĝo - plej ofte ni memoris fi-agojn de la Shah dinstio - masakroj, komplotoj, ekspoito al virinoj, suspektoj, korpo-punoj ktp ktp. Ni emas forgesi eĉ se ili ion faris bonon al la popolo en 240 jaroj. Kaj, aŭskukltu, la reĝo petis almozon al la registaro! Vizitis nia ministro al la palaco kaj la eks-reĝo petis ke la registaro donacu al li malgrandan palacon apud la monteto en Katmando. Tio neniam okazis en la historio de mondaj monarĥoj, ĉu ne? La reĝo estas la plej riĉa persono en Nepalo sed li ne volis aĉeti unu domon per la mono li akiris el la ŝtata trezorujo. Kaj, mi ĵus aŭdis ke en la palaco nenio grava kaj valora aĵo restas. Iu registara komitato vizitis al la palaco por ekzameni ĝin kaj ili trovis ke ĝi estis preskaŭ malplena - nek estis valoraĵon nek historiaj dokumentoj - ili eĉ ne s...

Felicxan Mondan Etoso-Tagon!

= Hodiaŭ la tuta mondo celebras la etoso-tagon. Mi deziras bonon kaj sukceson al tiuj kiuj laboras por la pia celo. Mi petas vin sanĝi vian kutimon (uzi tro da energio - de elektro, gaso ktp) ĉar tiel vi povas helpi la mondon vivi pli longe. Eble vi ankaŭ parolas pri mondvarmiĝo, jam ĝi estas modo en mutlaj riĉaj langoj. Sed por ni, malriĉaj landoj kaj tiuj kiuj vivas apud montoj, apud montoj kaj ĉe la maro. Vi scias, mi loĝas en Nepalo, apud la plej alta monto de la mondo. La neĝo en montoj akviĝas -- pli kaj plu. Tio tiel rezulatas ke la aro de neĝo apud la montoj grandiĝas kaj ankaŭ altiĝasl la akvonivelo de la lagoj faritas per la neĝo-akvo. Tiaj lagoj iam ajn povas ekspolodi kaj miloj da vilaĝoj malsupre povas inundiĝi. Do, suferas la valoj, homoj kaj teaj kulturoj. Kion ni faris malbonon al la tero ke ni estas malbenitaj? Kaj kial vi (moke, la riĉaj, altaj, blankaj homoj) ne povas...

Bonvenon al Respubliko de Nepalo !

Image
Jen ni faris historion. Tiel plene, pace kaj sukcese ni forigis la monarĥion, preskaŭ 240-jaraĝa. La konstitucia asembleo, elektita per la baloto de la 10a de aprilo, hieraŭ nokte, je 11.20, decidis ke la monirĥio ne plu estos en Nepalo kaj la estinta regco ne plu havos ian tian lukson kaj forton. La reĝo devos lasi lian palacon en venontaj 15 tagoj. Ekde hieraŭ noktomezo kaj dum tuta tago hodiaŭ, amaso da homoj ĝuis kaj demonstraciis pro ĝojo en stratoj de Katmando kaj multaj aliaj urboj. Hoamaso hodiaŭ staris antaŭ la reĝa palaco, demandante la reĝon tuj forlasi la palacon. Inter la 568 membroj ĉeestantaj, nur 4 kontraŭis kaj aliaj ĉiuj aplaŭdis la proponon ke oni forigu monarĥismon kaj do mia lando estis deklraita kiel Federala Demokratia Respubliko de Nepalo! Gratulon al ĉiuj. Samtempe, ili ankaŭ decidis ke ili aranĝos provizon de presidento kiu ne havas multe da politikaj fortoj sed restos kiel dekoracio kun la plej supra honoro. La registaro ne donos ian ajn subvencion aŭ honoron...

Morgaux la regxo foriros!!!

Morgaux, la 28an de majo faros historion en Nepalo - la nova konstitucia asembleo lauxlegxe forigos monarhxismon el Nepalo. Forvisxinte la 2,000 jaran historion de tumulta monarhxio kaj la 238-jara historio de tiu cxi Sah dinatio, la asembleo, dum gxia nua kunsido, anoncos ke Nepalo farxas federala respubliko. Dum la baloto de la asembleo, en la 10a de aprilo, preskaux cxiuj partioj sekvis la vojon al respubliko  kaj nur kelke homoj en unu partio rekte subtenis la monarhxismon. Homoj timis ke eble tiu partio, per la monon kaj forto de malaperonta regxo, gajnos poenton, sed tio ne okazis. kaj estas certe ke la anonco okazos. Tamen homoj nun timas ke la regxo eble ne reagos kaj restos en la palaco kiel antauxe. La registaro altigis nivelon de sekureco por eviti protest-batalojn. La nuna regxo Gyanendra akiris tronon en 2001 kiam okazis regxa masakro kaj "iu" mortigis tutan regxan familion kaj nur eskapis tiu cxi regxo cxar li estis for de la palaco. Oficiala raporto venis ke...

Amase homoj grimpas sur Monto Everesto

Image
En tri tagoj, jam 180 da homoj sukcese grimpis sur Monto Everesto ĝis hoduax vespere. La 8848 metra monto estas la plaj alta montopinto de la mondo, kiu situas ĉe la norda bordo de Nepalo. Kial tiom multe da homoj grimpas sur ĝi? "Ĉar ĝi estas tie" - jen estas la fama respondo de Sir Edmund Hilalry. Vere, jam pasis pli ol 50 jaroj, homoj venkis ĝin kaj la allogo de la pontopinto ankoraŭ ne mortis -  la homoj daŭre grimpadas tien, eble en vicoj, amase. jam pli ol 3,000 homoj grimpis sur ĝi ĝis hodiaŭ. Nur hodiaŭ matene atingis 77-jara nepalano sur la pinto. Kaj jam 10 knabinoj de Nepalo, apartenantaj al diversaj etnaj grupoj, ankaŭ sukcesis sian mision Gratulon al ĉiuj. Mi poste donos la tutan liston de grimpistoj. La monto grimpado ja estas eksciita kaj amuza sed ĝi ankaŭ murdas homojn. Ĉi jare, jam du personoj forpasis en tri tagoj. Giammi Goldz de Svislando mortis apud Monto Everesto kaj Ignac...