Posts

Indra Ĝatra

(Jam komencis la plej kolorplena festivalo de Katmando komencigxis. Mi tre volis verki longan artikolon por mia blogo sed pro laboro, mi ne povis. kaj hazarde mi trovis kopion de mia artikolo kiun mi verkis en 1992 por nia revuo "Montejo". jen mi prezentas gxin al vi.) La festivalo de Indra Ĝatra, (celebrita ĉi-jare de la 10a ĝis la 17a de septembro) kutime estas unu el la plej ĉarmaj en Katmando. La ok tagoj de ĝia daŭro vere sanĝas la modernan vizaĝon de la loko, reprenante nin al la historia Nepalo de antaŭ 300 jaroj kaj al ĝiaj kulturaj vidindaĵoj, kiuj ĉirkaŭas la historian reĝpalacon. La starigado de ligna stango (josin) signifas la komencon de la festivalo. Tiu stango reprezentas la venko-standardon de Indra, la dio de la ĉielo. Li, laŭlegende, venis al Katmando por ŝteli florojn tipajn, sed ilia posedanto kaptis lin kaj metis lin sur la straton por ke la popolo rigardu lin kaj ekridu. Poste, lia patrino venis kaj lerte liberigis lin. La cefa okazaĵo estas procesio...

Inter-religia malpaco mortigas 22 aux 26

Jam pli ol 22 aux 26 da homoj mortigxis en la malpaco inter Hinduanoj kaj Muslimanoj. 50 pli da homoj malaperis ke supozeble mortigitaj. Oni rabis en 500 domoj kaj 150 domoj estsis bruligitaj. Plej parte Muslimanoj estis atakitaj kaj ankaux Hinduanoj estis viktimoj. Ne kredeble. Subite tiaj malpaco okazas en Nepalo. la Hinduanoj kiel registaro pensas ke cxiuj estu sub ili kaj aliaj malgrandaj religianoj ne volas toleri gxin. Super cxio, estas kelke da Hinduaj organizajxoj kiuj tute ne toleras aliajn religiojn kaj ili atakas al Musliman laux plane kiam ajn ili trovas sxancon. Aliflanke, benzino ankoraux ne estas trovebla en Katmando. Eestas mizera urbo, mi devas diri.

Mi reiros morgaux

Mi hodiaux finas mian vojagxon en Pokhara. Estis tre okupita sed mi vere gxuis la puran belan urbon. Matene ni iris al proksima urbeto Lekhnath por vidi kiel oni arangxas akvo-disdonadon. Estis inreresa sperto por ni. Vespere ni havis bongustan mangxon cxe Resturacio Almond's. Morgaux matene mi flugos al Katmando. Kaj denove... laborado. Hodiaux mi provis kontakti kun Himlal tri foje al lia posxtelefonilo sed li ne respondis al miaj telefonvokoj. Je la tria fojo, li malpermesis mian vokon kaj mi nature komprenis ke li ne volis renkonti min... tia estas nia Espernato-movado. Mi ecx ne povis renkonti iun ajn. Kiel mi povos kredi ke espernato vivas en Pokhara se mi ne povas vidi vivo-signon kiam mi estas cxi tie? Mi jam skribis ke mi neniam ricevas respondojn el Pokhara kiam mi hazarde skribas al ili. Renkonti samideanojn en Singapuro estis pli facile ol en Pokhara. De morgaux mi devas denove labori. Kaj nun mi devas esti preta por skribi tiom multe da raportoj.

Bedauxinde ke ne okazis kunveno kun esperantistoj

Tre bedaŭrinde ke mi ne povis renkonti esperantistojn de Pokhara hieraŭ. Kiam mi vizitis al Pokhara dum la Internacia Himalaja Renkontiĝo en 2005, mi vidis ke estis dekoj da "esperantistoj" en Pokhara kaj almenaŭ kelkaj parolis |Esperanton. Do, mi tre volis renkonti ilin kaj helpi ilin je lingva kaj aliaj anguloj. Sed mi ne povis renkonti ilin. Veninte mi trovis poŝtelefonnumeron de Himlal, unu el aktivaj parolantoj tie ĉi, kaj tuj vespere telefonis al li kaj diris ke mi tre volis renkonti lokajn samideanojn. Mi donis al li mian poŝtelefonnumeron kaj la nomon de mia hotelo por ke li vizitu min. Mi diris al li ke mi havis liberan tempon vespere de 19an semtembron. Li diris ke li telefonos al mia telefono. Sed nek li venis nek lia telefono. Mi povas imagi ke ili estas okupitaj. Sed ankaŭ mi estis okupita kaj malgraŭ okupiteco mi volis renkonti ilin kaj aŭkulti kiel ili progresas je esperanto-movado. Aparte, Himlal estas estrarano de Nepala Esperanto-Asocio. Hodiaŭ mi estis okup...

Mi estas en Pokhara - por renkonti lokajn esperantistojn

Mi tre gxojas blogi el mia kara urbo Pokhara. Mi memoras kiel mi gxuis gxin dum mia vojagxo al Pokhara por partopreni en la Internacia Himalaja Renkontigxo en 2005. Mi venas tien cxi por observi kelkajn projektojn helpitaj de Azia Evolua Bankon (ADB). Kompreneble mi estas tre okupita temen mi tre volus renkonti lokajn geesperanstistojn kaj paroli kun ili en Esperanto. Dank’ al Poshraj, mi ricevis telefonnumeron de Himlal (la estrarano de NEspA). Mi telefonis al li hieraux vespere. Mi petis al li ke li arangxu tempon por kunveno por 19a vespere. Li nur diris al mi ke li poste telefonos al mi cxe mia posxtelefono. Tre strange, mi trovis. Mi tre bedauxras ke mi ne povis blogi hieraux. Mi estis tiel okupita. Nu. Mi logxas en Hotel Trek O Tel (Tel 061-528996), en cxambro 103. Kaj vi ankaux povos trov min cxe mia telefonnumero 9841-611715. Mi vere volas auxskulti vian Esperanton. Unue mi iris al Duleganuda (cxirkaux 20 km oriente de Pokhara) hodiaux matene kaj renkontis virinojn kiuj...

Mi estas en Pokhara - por renkonti lokajn esperantistojn

Mi tre gxojas blogi el mia kara urbo Pokhara. Mi memoras kiel mi gxuis gxin dum mia vojagxo al Pokhara por partopreni en la Internacia Himalaja Renkontigxo en 2005. Mi venas tien cxi por observi kelkajn projektojn helpitaj de Azia Evolua Bankon (ADB). Kompreneble mi estas tre okupita temen mi tre volus renkonti lokajn geesperanstistojn kaj paroli kun ili en Esperanto. Dank’ al Poshraj, mi ricevis telefonnumeron de Himlal (la estrarano de NEspA). Mi telefonis al li hieraux vespere. Mi petis al li ke li arangxu tempon por kunveno por 19a vespere. Li nur diris al mi ke li poste telefonos al mi cxe mia posxtelefono. Tre strange, mi trovis. Mi tre bedauxras ke mi ne povis blogi hieraux. Mi estis tiel okupita. Nu. Mi logxas en Hotel Trek O Tel (Tel 061-528996), en cxambro 103. Kaj vi ankaux povos trov min cxe mia telefonnumero 9841-611715. Mi vere volas auxskulti vian Esperanton. Unue mi iris al Duleganuda (cxirkaux 20 km oriente de Pokhara) hodiaux matene kaj renkontis virinojn kiuj havis k...

Sabato, kiel ĉiam

Mi kiel ĉiam vizitis al la Esperanto-Oficejo. Mi vidis Philip, Bharat kaj Narendra. Mi rakontis pri mis sperto en Jokohamo. Poste venis Poshraj, Nabin Subedi kaj alia sinjoro kiun mi ne konas. Ili daŭre diskutas pri politikaj aferoj kaj mi poste lasis ilin. Toleri krokodilojn dum unu horo estis tro por mi. Mi ĝojas ke oni sukcesis renovigi la registaran atestilon post longa atendo.