Budhismo per Esperanto
Landaj agadoj Post longa atendo mi sukcesis paroli kun Atilio hodiaŭ. Mi unue donis la donacon senditan de Narendra kaj poste temis pri nepala Esperanto-movado. Mi ne devis diri al li ion ajn ĉar li mem bone scias kio helpas/malhelpas nepalan movadon. Fakte li bone ricevis leterojn de Bharat kaj Mukunda kiujn ili skribis al Atilio. Mi montris la manuskripton de la vortaro kaj li promesis tralegi la Esperantan parton post kiam li estos en lia hejmo. Kaj, mi ankaŭ diris al li ke mi verkis vojaĝrakonton kaj folkrakontojn. Espereble li serĉos eldonistojn por miaj aliaj du libroj kaj mi ne devas multe pensi pri la vortaro ĉar ĉi finfine estos eldonata de Nepala Esperanto-Asocio. Poste mi povis paroli pri la sama afero kun Franciska. Ŝi nur multe timas. Mi poste iom restis ĉe tiel nomata "UEA respondas" sed ne povis longe resti ĉar baldaŭ finiĝis. Mi tuj ion volis manĝi ĉar mi nepre volis esti dum tuta periodo en la kunsido pri landaj agadoj. Mi tuj kuris al manĝejo sed trovis min ...