Posts

Prelego pri Esperanto cxe Rotaract kunveno

12:11 AM 4/29/2007 Pasinta sabate mi ne blogis pri Esperanto-movado ĉar mi ne havis ion blogindan. Jes mi havis la sama kutima informo - "Ne povis okazi kunveno ĉar ne venis sufiĉe da membroj kaj oni ne povis ion decidi". Pri tio ne ne volas skribi ĉiam. Ankaŭ okazis tion hodiaŭ. Bone okazis io nova hieraŭ. Mi ne iris al NEspA sed anstataŭe iris al "Rotaarct Club of Lalitpur" kie mi prelegis pri Esperanto kaj ĝia movado en Nepalo. Ili kutime havas prelegan programon ĉiu monate kaj estis tiel organizita ke ili rigartu ian kinon pri etoso. Sed pro manko de aparato ili hazarde petis mia helpo hodiaŭ matene se mi povas veni por prelegi (mi iam informis al unu el konsilandoj ke NEspA nuntempe adagas kun prelegoj). Do estis ne bone ke mi prelegu tie ĉar tio ne estis por mi. Tamen mi pensis ke ĉio estas bona por Esperanto. Kaj mi decidis iri tien. Mi tuj poste telefonis al Narendra kaj demandis ĉu li ankaŭ povis veni - li havis pli grandan problemon kaj diris ne(kaj mi sci...

Gratulon ! Jen unu jaro de demokratiiĝo

Jam pasis unu jaro kiam la reĝo de Nepalo Gjanendra finfine surgenuiĝis, post 19-taga senpaŭza demonstracio de milionoj da homoj, kaj diris ke la politika potenco nepre apartenas al popoloj. La jaro de 24a aprilo 2006 ĝis 24a aprilo 2007 en Nepalo estis plena je ĝojoj, esperoj kaj celebradoj sed samtempe sekvis malĝojo, malespero kaj bedaŭro - oni ne povis ĝui la venkon kvankam estis la unua fojo ke le reĝo de Shah dinatio dum pasinataj 238 jaroj konsentis ke li fakte estas malpli forta ol la popolo. Ĉar timo, suspekto kaj necerteco regis kiam ajn oni volis celebri la veran demokration. Unuflanke, la politikaj partioj ne povis libere diri ke la gvidistoj fakte volis senradikigi la monarkion kaj ĉiam nur feliĉigis kaj la popolon kaj la reĝon. Due, ili samtempe montris saman econ - ili mem pruvis ke ili estis en politiko ne por servi la popolon kaj evolui la landon sed por sidi sur gravajn seĝojn kaj ĝui la "aventeĝon". Trie, pli grave, oni vidis ke la reĝo ne dormis pace en li...

Festivalo de lango-traborado

Image
Multaj aferos pasis in pasinta semajno. La Dimancxo estas la festivalo de lango-traborado, kio okazis en Bode vilagxo apud Katmando (estis iu Esperantisto tie). Estas intersa festivalo kie iu persono staras ke lia lango estu traborita per 15-centimetro-longa borilo kaj portante pezan bambuan strukturajxon, li promenas cxirkaux la vilagxo kiam homoj akompanas lin kun tradiciaj drumoj. Laux legendo, iam venis al tiu vilagxo iu diablo kaj kreis problemojn. Do, la lokanoj iu nokte kaptis lin kaj boris lian langon kiel puno. Do, la vilagxanoj nun cxiu jare imitas la diablon kaj memoras kiel brave ili batalis kontraux la diablo kaj venkis lin pro la sekureco de la vilagxo. Marde estis tago de patrino, kiam homoj donacas ajxojn al siaj patrinoj kaj dankas la patrinojn pro naskado kaj kreskado. Tiuj kiuj ne plu havas siajn patrinojn donacas gxin al loka pastro. Mi faris la saman cxar mia partino jam forlasis min antaux kvar jaroj. Nu, pli alia afero. Nun estas preskaux certa ke ne okazos elekt...

Prelegoj pri Esperanto - Bharat - Festivalo de Bisket

Image
Estis tre eksciitaj tagoj hieraŭ(11a Aprilo) kaj hodiaŭ (12a Aprilo). Hieraŭ vespere ni seminariis pri Esperanto al Rehdon Collage al pli ol 50 gelernantoj kaj instruistoj. Estis tiel subite aranĝita ĉio. Poshraj enkondukis pri Esperanto kaj Narenrdra prelegis pri filozofio de la internacia lingvo. Mi psote parolis pri ecoj de la lingvo, gramatiko kaj mia sperto kiel esperantisto de 16 jaroj. Kaj ankaŭ mi iomete klarigis pri la movado de Nepala Esperanto-Asocio. Mi ĝojis ke multaj el ili havis demandojn pri la lingvo kaj montris al ni intereson pli lerni ĝin. Kaj oni demandis pri la historio de Nepala movado. Narendra tre volonte diris ke ni povas instrui ilin senpage - kaj do oni suspektis ĉu ni iel gajnas monon? Mi volis diri - iu eble gajnas ion ajn sed ni ne. Dum du horoj, ni povis klarigi al ili preskaŭ ĉion pri la internacia lingvo, ĝia uzo, utileco, eco kaj disvastiĝo tutmonda. Ni lasis nian oficialan retadreson kaj telefonnumeron de Nepala Esperanto-Asocio. Se ili volus lerni ĝ...

Malamiko de mia blogo

Malamiko de mia blogo March 28, 2007 Mia blogo estas nur mia – ne gravas ĉu iu legas ĝin, aprobas ĝin, aplaŭdas ĝin, malŝategas ĝin aŭ kritikas ĝin. Sed mi vidas ke iu persono ege ege malŝatas ĝin. Do, ĉu mi devas fermi ĝin? Mi revas eldoni libron kolektante informojn el mia blogo. Mia blogo estas mia korbato, ĉu oni povas halti ĝin? Ĉi mi ĉesu respiri? Mi elmetas ĉion kion mi sentas. Mi volas diri kion mi pensas antaŭ ol iu demandas al mi kion mi vere pensas. Ĉu mi ankaŭ dorumu (kaj vekiĝu nur kiam venas ĉe ni eksterlandanoj?). Strange, iu persono legas mian blogon kaj reagas ĉe nia Esperanto-asocio ke estas senutila, ofendiga, falsa ktp dum niaj kunvenoj. Li bone scias kio blogo estas (li diris tiel) sed li tute ne povas toleri ĝin. Li opinias ke prezidanto devas ne havi blogon. Dum pasintaj kvar monatoj, li faris nenion sed nur legas mian blogon (kiukaze mi danas lin), kaj diras al ĉiuj estraranoj ke mia blogo estas tertremo (preskaŭ). Li neniam povas vidi ion bonan en mia b...

Mi nur reservas lokon

Mi nur reservas lokon tie cxi cxar mia blogo cxe razenopunktoblogpunktocom estas tre malrapida kaj mi eble volas sangxi al tiu cxi loko. Razeno Manandhar el Nepalo www.razeno.net

Informo pri Nepalo

Image
Razen Manandhar Nepal kovras nur 0.1 pro cento de la terglobo. Sed ĝi estas mirinda miksaĵo de diversangulaj malsimiloj-- oni povas ĝui ĉielarkan kunvivon de antikva historio kaj moderna vivmaiero, malsimilaj ligvoj, ethnaj popoloj, viglaj kulturoj, biodiverseco kaj pitoreska pejzaĝo. De belaj neĝpintoj de Himalajo en la nordo ĝis alta ebenaĵo en la sudo oni vidas grandskala diferenco en verdaĵoj, bestoj vivataj kaj homaj kulturoj. Situante inter Tibeto de Ĉinio kaj ebelaĵo de norda Bharato, Nepal akceptas influon de ambaŭ flanko je lingvo, kulrutok vestaĵo kaj civilizacioj sed tio ne signifas ke ĝi jam perdis sian identecon. La lando havas ĉirkaŭ 25 milionojn da homoj loĝantaj. Ili apartenas al ĉirkaŭ 60 ethnaj grupoj kaj entute parolas pli ol 100 lingvojn kaj dialektojn. La registaro ne antaŭ longe nomis Nepalon kiel sekularan langon kiel vivas anoj de Hinduismo, Budhismo, Kristanismo, Muslimo kaj ŝamanismo kunekun en harmonio. Pro ĝia natura beleco kaj kultura signifo, ok...