Posts

Prezentado pri Nepalo

Image
Barat prezentas la kulturon de nepalo. dum NASK, Norda Amerika Somera Kursaro en Vermonto, Usono, julio 2005. [Tiun foton mi hazarde trovis cxe:  http://www.flickr.com/photos/filipo/229409969/in/photostream]

NEspA raporto: Jara Kongreso de NEspA kaj NEJO

La jara kongreso de Nepala Esperanto-Asocio (NEspA) kaj Nepala Esperanto-Junulara Organizo (NEJO) okazis en la 28a de majo 2005 en Manosanti Resort en Vajsepati. Partoprenis 62 esperantistoj. Multaj ne povis partopreni pro la distanco kaj la festotago en Nepalo. Homoj komencis alveni je la 8-a matene, kiam budo por vendi ĉemizojn kaj aliajn aferojn estis malfermita. La kongreso komencigxis je la 10a30 kun inauxguro. La multjara esperantisto d-ro Keshav Ram Joshi lumigis la kandelon. Li diris tiuokaze ke Esperanto estas ponto al grava celo. Tiuj kiuj parolas gxin facile povas lerni aliajn lingvojn. Plue li diris ke ĉi-jare estos la 50-a datreveno de la alveno de Esperanto en Nepalo. Bondezir-mesxagxo de Hori Yashuo estis legita de la gxenerla sekretario. Gxi kuragxigis la membrojn de NEspA dauxre agadi por la sukceso de la venonta Azia Kongreso malgraux la prokrasto je ses monatoj. “La Espero” estis poste grupe kantita. La kunvenestro de NEspA kongreso estis la prezidanto s-ro...

Iomete pri Holi, la festivalo de koloroj

Sun Apr 3, 2005 1:32 pm Karaj, Unue, mi volas danki vin ke vi montris intereson al la Nepala festo "Holi". Mi atendis dum kelke da tagoj ke aliaj Nepalanoj klarigu pri g'i, kaj mi hodiau volas skribi ion c'ar ne venis respondo de aliaj Nepalanoj. La gaja festivalo havas mitan originon. Lau la Hindua mito, estis iu diablino kiu nomig'is "Holika". Kune kun s'ia diabla frato "Hiranyakasyapu", kiu kredis ke ne ekzistas iu dio krom si mem, s'i komplotis morti lian filon "Pralhad" c'ar li ne volis kredi lian patron. Pralad c'iam diris ke "Vishnu" esats la dio kaj tio c'ardrenis la gefratojn. Ili multfoje provis mortigi la knabon sed li estis c'iam savita de la diio. Finfine, Holika planis mortigi la knabon kurante al la fajro kun li. S'i pensis ke s'in la fajro ne atakos c'ar s'i estis benita de alia dio Brahma ke fajro ne detruu s'in. Sed, la beno de Brahma ne funkciis kiam s'i vol...

raporto de la antaux kongresa renkontigxo

La 23an de marto, 2005, la gxenerala sekretario jene raportis pri la Antauxkongresa Renkontigxo.            Antaux Kongresa Renkontigxo De la 4-a  gxis la 8-a de marto 2005 okazis  Antauxkongresa Rekontigxo en Katmando. Partoprenis esperantistoj el 9 landoj:  Islando (5),  Pollando (7), Germanio (4), Auxstralio (2), Usono (2), Japanio (2), Svislando (1), Cxinio (1) kaj Nepalo (80). Entute estis 105 kongresanoj.             En la unua tago estis akcepto, libroservo kaj interkona vespero kun sekva bankedo. En la dua tago estis la inauxguro, en kiu cxiuj landaj reprezentantoj salutis kaj esprimis sian deziron por sukcesa programo. La partoprenantoj opiniis ke tiu cxi programo estos vera azia kongreso. Oni bedauxris la prokraston de la Azia Kongreso. La cxefa gasto estis S-ro Tek Bahadur Dangi, direktoro de la Nepala Turizma Ofiicejo. Bondezirmesxagxo de S-ro Hori Yasuo estis legita de...

Anonco de prokrasto de la 4a azia kongreso

S-ro Hori Jasuo (prezidanto de KAEM) hodiaux anoncis pri prokrasto de la 4a azia kongreso al la retgrupo "azia kunlaboro". Jen estas lia anonco kaj klarigo: Prokrasto de la 4a Azia Kongreso g^is la 25a-29a de au^gusto c^ijare   Kun grandega bedau^ro mi devas anonci al c^iuj, ke la 4a Azia Kongreso de Esperanto okazonta en marto 2005 en Nepalo estas prokrastita pro politika kaoso okazanta tie de la komenco de februaro. Rememorante grandan klopodon de nepalaj esperantistoj por sukcesigi la kongreson kaj kurag^on de multaj alig^intoj, estas mia granda malg^ojo anonci la prokraston, sed nenio helpas. En multaj landoj la registaroj admonas al siaj civitanoj, ke ili ne vojag^u al Nepalo. Nun la situacio s^ajne iom plibonig^as, sed j^urnaloj raportas, ke trovig^as soldatoj tie kaj c^i tie kaj ke kontrau^reg^aj fortoj preparas la kontrau^staron.  Nia kongreso ne estas privata evento kaj la partoprenontoj ne private part...

Pri Nepalo kaj AK

Estimataj listanoj, Saluton. Dankon pro via intereso pri situacio de Nepalo. Mi, log'anto de Katmando, hodiau volas informi vin ke Katmando ja esats tute sekura post la reg'a proklamacio de 1an de februaro. Tio ja estis grava je politika angulo kaj iom malfacila por la j'urnalistoj. Sed por publiko, kaj precipe por turistoj, la situacio estas tute normala kaj oni tiom bone povas g'ui la Azian Kongreson kiom oni imagas. Tamen, neniu scias pri la estonteco - povas okazi alia h'aoso, akcidento au katastrofo je momento (tio povas okazi en iu angulo de la mondo). Mi ne parolas pri tio. Mi petas vin esti trankvila pri Nepala situacio kaj ankau esti preta por partopreni la AKon je la same dato (se la KAEM pensas ke g'i povas okag'i). Sincere, Razeno [mia letero al nepalesperanto@yahoogroups.com]

ESPERANTO ESTAS TIA

Estimataj, Saluton. Mi finverkis Esperanto-kanton hodiau. Tio estas speciala donaco de Nepalo por partoprenantoj de la 4a Azia Kongreso de Esperanto. Mi verkis ĝis lau fama melodio de iu loka kanto el kino antau semajne kaj mi petis sugestojn de kelke da geesperantistoj por pli bonigi g'in. Kaj kun eta ŝanĝo, mi praktikis g'in kun gejunuloj ĉe la LKK Oficiejo. Nun, mi estas kontenta. Jen la kanto: ESPERANTO ESTAS GAJA Diris mia amiko de troviĝas tia lingvo Kunigas g'i la homojn de maro ĝis montaro Esperanto estas gaja. Facile lernebla, kreita logike Lerninte ĝin vi iĝas mondano senbara Esperanto estas gaja. De Eŭropo ĝis Azio, ĝi flugas tra la mondo Diskriminaci' lingva baldaŭ malaperos Eseprato estas gaja. ***************************************************** Mi jam tradukis du kantojn dum la unua Internacia Himalaja renkontiĝo kaj ilin kantis samideano Kabindra Shakya eble je 1995. Sed mi ne povis kantigi lokajn esperantistojn tiam ...