Du junuloj kaptis iun knabon kaj petis grandan sumon de rekompenco al la gepatroj de la knabo. Tio jam estas tre fama modo inter kriminaloj en Nepalo. Ili ecx mortigis la knabon. Do? Venis alia flanko de la rakonto - ke la polico kaptis du junulojn, prenis ilin al la gxangalo. Kaj poste venis novajxo ke ili intersangxis pafadon, kaj la du arestitaj homoj estis pafmortigitaj.... Laux la informoj trovigxis en jxurnaloj kaj la reto, du junuloj, Gopal Tamang (23 jaroj, de Sandupulchok Kartli) kaj Ajay Tamang (24 jaroj, de Nuwakot Samari), estis forkaptitaj en la domo de Shyam Lawat of Chhattisimi. La policanoj akuzis ilin ke ili estis la homoj kiuj forkaptis la knabon Nishan Khadka (11 jaroj). Ne estas la unua fojo ke policanoj pafmortigis kriminalon aux sakuziton. Sed cxi foje, okazis iom alie. La policanoj suspektis ke la du junuloj, kiuj ne neiam havis kriminala sperton, vivas preskaux mizere kiel pentristoj por novaj domoj. Ili rekte iris all la cxambron de la junloj, severa bata...