Festivalo de Jenjaa (Indrajatra) en Katmando
En Nepalo trovigxas multaj festivaloj. Plej multe da festivaloj estas celebrataj en Katmando. La urbo do nomigxas la urbo de festivaloj. Homoj el al tuta lando venas al Katmando por gxui ilin. Nevaroj, la indigxenoj de la Katmando-Valo, celebras multajn festivalojn dum jaro. Hieraŭ estis la plej bela tago en Katmando. Estis la festivalo de jenjaa (Indrajatra). Oni sidigis nian Sanktan Vivantan Diinon, Kumari, sur bele dekoraciita ĉaro kaj tiris gxin ĉirkaŭ la malnova parto de la urbo. Dum la komenco aknaŭ ĉeesis la presidento de Nepalo, Bidhya Bhandari kaj aliaj altrangaj registaraj oficistoj. Dum unu monato okazas dekoj da dancoj, plej parte estis masko-dancoj, kiuj prezentas la diino Kumari, kiel la plej forta persono por protekti la landon cxe diversaj kvartaloj de Katmando. Oni montras ke ŝi murdis la diablon. La festivalo dauxras dum ok tagoj. La Nevaroj, la indigxenoj de Katmando, kredas ke tiama sxtato (antaux ol aliuloj venkis gxin) estas protektataj de diinoj kaj ...