Vizito de francaj samideanoj
Vizito de Chritiane, Maurice, Luc, Marie kaj Brewal en Nepalo nepre estas granda okazo por ni. Post festival paŭzo mi povis akompani ilin al la vilaĝo de Pauanuti kaj Dhulikhel. Eili estis manĝanta kiam mi atingis al la hejmo de Narendra, kie ili loĝas. Poste venis s-ro Hari kun la veturilo. Luc deziris renkonti iun s-ron Mrigendra kiu laboris iam kun la franca teamo de kosnervado, kiu etis nevo de Luc. Mi ne multe esperis renkonti lin en tiu fremda urbeto sed mi provis. Mi telefonis al unu el miaj amikoj en Panauti, s-ro Jayaram Karmacharya kaj venis surprizo – ke li konas tiun s-ron. Kun la franca delegito, ni estis ges-roj Bhattarai, s-ro Hari kaj "dua" filo de Bhattari, Krishna. Survoje estis terasaj rizkamparoj, kie oni rikoltas rizon. Mia amiko Jayaram estis atendanta nin ĉe la bushaltejo. Ni atingis al la sankta riverbordo de Bramhajani kie atingis Mrigrendra. Daŭris longa babilado kaj klarigado pri la franca projekto de konservado en Panauti. Ni ĝuis l...