Posts

Showing posts from February, 2012

Progarmo kaj pagintaj aligxintoj de SAS

Unua Sud-Azia Seminario,1-6 marto, 2012. 1-a marto (jxaudo): 13-17 Registrado/Libro servo 17-18 Komitata Kunsido 18-19 Interkona Vespero Ni servos teon kaj kukojn #libroservo ekde 1a ĝis 6a horo 2-a marto (vendredo) 8-9 Matenmanĝo 9-10:30 malfermo de la Seminario 10:30-11:30 Esperantaj kursoj(Gividos S-ro Hori kaj SS pal) 11:30-12:30 prelego de Shiva Naga 12:30-14 Tagmanĝo 14-15:15 Prelego de Hori Jasuo 15:15- 16:15 Prelego de Mukunda Raj Pathik 16:30-17:30 Dikutado de Esperanto movado en suda azio( programo estos gvidota de Bharat) Teo 3-a marto (sabato) 8-9 Matenmanĝo 9-10 Esperantaj Kursoj(Gividos S-ro Hori kaj SS pol) 10:-11:30 Prelego de Philip Pierce pri Tradukado 11:30-12:30 Prelego de Tibor Sekelj kaj lia verko "Nepalo malfermas la pordon"(Bharat Ghimire) 12:30-14 Tagmanĝo 14-15:15 Prelego de Hori Jasuo 15:15- 16:15 Prelgo de SS Poul/Arun Bhattacharja 16:30-17:30 prelgo de Bisva Gautam en 9 famaj montoj en la mondo 4- marto (dimancxo) Ekskursoj: Ni iros al iu mont...

Tri homoj mortis pro bombeksplodo en Katmando

Image
Tri homoj mortis kaj sep aliaj vundiĝis kiam epksplodis bombo en Katmando, proksime al la oficejo de la ĉefministro kaj aliaj ministroj. Du mortis surloke kaj alian survoje al hospitalo. La bombo eksplodigxis je la 1:25ptm (0740 GMT) apud la distrikta tribunalo, ĉe Babarmahal, estker la komplekso de registaraj oficejoj, nome, Simha Durbar. Ankaux estis apude la oficejo de la sola sxtata importorganizanto de benzino, kiurgaso ktp. La oficejo estas dauxre kritikata pro gxia korupta strukturo, malprofito, prezkreskigxo kaj malhavebleco de benzino de multaj monatoj. La tuta urbo estis kaptita de paniko pro la bomb-eksplodo, tamen la polico diris ke la situacio normaliĝos pots kelkaj tagoj. La polico tuj fortigis la sekurecon de la urbo. Laŭ la raportoj, etsis la ago de tiel nomata "Unuiĝintaj Etnaj Frontoj", kiuj probable volis minaci al regisaton kiam la registaro preskaŭ decidis ne dividi la landon laŭ la etnaj grupoj, kaim la lando estos rekonstruita en federacia sis...

Mia vojaĝo al distrikto Nuakot

Image

La plej malalta homo de la mondo en Nepalo

Image
Troviĝas en Nepalo mjltaj ekseterordinaraĵoj. Ĵus aperis novaĵo ke la Monda Premio de Guineess "Guinness World Records" dimanĉon rekonis Chandra Bahadur Dangi, kiu mezuras 54.6 cm (21.5 coloj), kiel la plej malalta plenkreskulo iam mezurita de la mondo. Dangi havas 72 jarojn kaj loĝas en okcidenta distrokto Dang de Nepalo. Post efektivigi mezuradojn tie en Katmando, teamo de esploristo de la Premio gvidata de ĝia redaktoro en Estro Craig Glenday vizitis lina vilaĝon. Laŭ la mezuroj, li estas 5,3 centimetroj pli mallongaj ol Junrey Balawing de la Filipinoj, kiu mezuras 59.9 centimetroj (23.5 coloj). Antaŭe la sama organizaĵo deklaris ke Khagendra Thapa Magar, kiu mezuras 67 centimetroj (26.4 coloj) estis la plej malalta persono de la mondo. Sed post prenis tiun titolon la filipinano Balawaing.

Tradukeblas en Esperanto nun per Google

Image
Estas bonega ke Google aldonis Esperanton kiel unu el lingvoj por kio ĝi donas servon de tradukado. Bonvolu legi la raporton de libera folio: http://www.liberafolio.org/2012/google-ektradukas-esperanton Jam aperis kritikoj ke ĝi ne estas sufiĉe bona kaj donas al ni erarojn. Tio estas nature. Sed pli grave estas tio ke ĝi ekzistas nun. Almenaŭ inter Facebook-uzantoj tiu novaĵo disiĝis rapide. Estas utila ili por homoj kiel mi, kiuj daŭre faras eraron dum skribado. Multaj geamikoj neesperantistoj montris feliĉon ke ili povos kompreni mian skribaĵon aŭ ili ankaŭ povos respondi en Esperanto. Certe estas eniro al la nova epoko de Esperanto-historio. Nun, multaj homoj skribos en Esperanto ĉie en la reto. Sed, ĉu vi ne timas ke ĝi produktos "maŝin-esperantistojn"? Jam ĉe ni (almenaŭ en Nepalo) ekzistas homoj kiuj ne parolas Esperanton sed ĉiam volas fotiĝi kun la verda standardo aŭ kun aliaj esperantistoj, por montri al fremduloj ke li/ŝi estas esperntisto? Ili iel volas est...

Bondezirojn al SAS

Mi tutkore deziras sukceon de la unua Sud-Azia Seminario de Esperanto, okazonta en Katmando, Nepalo. Estas nepre ĝoja ke partoprenos homoj el Nepalo kaj Barato. Laŭ la plej nova listo mi ricevis, pli ol 40 nepalanoj ĉeestos. Ĉiu pagis 1500 rupiojn, do ni jam kolektis 60,000 rupiojn (=600 eŭrojn). Super tio, la orgatnizantoj petis monan subtenon el Germanio, Japanio kaj aliaj landoj. Inter ili iu Germano affable donacis 5,000 rupiojn. Samtempe KAEM mem decidis sendi monan subtenon por la seminario. Kaj, KAEM eble ankaxu decidis subteni iun pakistananon por vojaĝi al Nepalo, por partopreni en la seminario. Mi opinias ke tio estas granda sukceso, almenaŭ finance. Venos el Barato sepanoj.  Tri el Kalkato, unu el Haidarabado, unu el Tirupati, 2 el Baglolo. Unu pakistanano venos per subteno de KAEM. S-ro Hori certe venos. Estas granda sukceso! La 23an de januaro, la organizanto skribis ke “tiuj kiuj ne aliĝas la la decedita sumo kaj kondiĉo, ne rajtas partopreni.  Partoprenantoj ...

Saluton

Saluton

Ni memoras vin, Tibor SEKELJ !

Image
Hodiaux estas la naskigxtago de Tibor Sekelj. Ni memoras la legendan esperantiston kiu semis Esperanto-movadon en Nepalo antaux cx 55 jaroj. Tibor SEKELJ (foje nomita Székely Tibor laŭ la hungara skribmaniero, naskiĝis la 14-an de februaro 1912 en Spišská Sobota en Aŭstrio-Hungario ; mortis la 20-an de septembro 1988 en Subotica , Vojvodino , Jugoslavio ) estis hungardevena jugoslava mondcivitano [1] ĵurnalisto , esploristo , verkisto kaj juristo . Li entreprenis ekspediciojn tra Sudameriko , Azio kaj Afriko . Diference de aliaj mondvojaĝantoj kaj esploristoj lia esplorcelo esence ne estis la materiaj aspektoj de la mondo, sed li volis kompreni kaj malkovri la esencon de la homa animo. Kampoj sur kiuj li agis ege sukcese estas multegaj. Apud la lingvoj hungara kaj serbo-kroata li interalie parolis ankaŭ la germanan , hispanan , anglan , francan kaj Esperanton . Sekelj estas lerninta ĉirkaŭ 25 lingvojn kaj foje diris ke li konservis kapablon por 9 inter ili. En 1986 ...

Rendevuo kun s-ro Hans

Image
Ni havis gajan rendevuon cxe mia hejmo heieraux. Venis Narendra, Poshraj kaj Navinlal. Hans el Gernanii estis la cxefa gasto, kompreneble. La 80-jarulo cxiujare vizitas Nepalo por montri lian amon al ni nepalanoj kaj nia Esperanto-movado. Ni babilis pri multaj aferoj - pri politiko, ekonomio, socio kaj Esperanto-movado en Nepalo. Dankon al vi cxiuj por via afabla vizito.

Nova loĝejo de Prachanda

Image
Homoj nuntempe parolas pri unu domo en Katmando. Kial? La prezidanto de la komunista partio (la Maoistoj) Pushpa Kamal Dahal loĝas probable en al plej luksa domo de Katmando! Li pagas 1,030 eurojn monate por lia loĝejo. Kaj liaj sekvantoj (plejparte la plej malriĉaj homoj) ne havas ŝuojn por iradi al manifestacioj. Nepalanoj ĝenerale gajtans ĉ 200 eŭrojn jare. La prezidanto de la partio, kiu lasttempe nomis sin kiel Prachanda venis el vilaĝo kaj ne apartenis al riĉa familio. Li ĉiam prelegis pri malriĉaj homoj kaj gvidis Nepalon al unu el la plej brutala batalo en la mondo, kiu kaŭzis morton de pli ol 13,000 da homoj kaj malapero de pli ol 500 da homoj en 12 jaroj. Dum la milito, li promesis ke li liberigos la popolon el malriĉeco. Kaj nun, li almenaŭ povis malliberigis sin el la malliĉeco kaj ĵetis sin al al ĝangalo de kapitalistoj. Kiam la popolo restis en la sama maro de mizero kiel antaŭ 200 jaroj. Oni neniam aŭdis pri lia laboro. Li nek oficis nek labori en pasintaj 20 jaro...

Bonvenon kara Hans

Image
Hieraŭ vespere mi telefonis al Poshraj kaj li informis al mi ke venis Hans (Johannes Jankowski). Li estas unu el afablaj amikoj de Nepalo kaj Esperanto-movado de Nepalo. Mi kredas ke li jam vizitis Nepalon pli ol dek foje. Mi certe devas viziti lin, mi diris. Ni atingis la hotelon Tibet je la 6.00a vespere.Jam estis Narendra kaj Poshraj tie kiam mi atingis la hotelon. Poste venis Nabinlal. La pli ol 80 jaraĝa sinjoro estas same energia kiel antaŭe. Mi surprizis ke jam venis Indu, Bharat kaj liaj lernontoj al la hotelo. Kiel respondeculoj de nia asocio povas viziti al gastoj sekrete, anstataŭ informi al la membroj? Eĉ vicprezidantoj kaj unu el la estraroj ne sciis pri tiu granda vizito de ili. Hans diris ke Bharat eĉ parolis pri SAS kaj petis monhelpon. Hu! Kial NEspA bezonas almonzon ĉiam kaj ĉiam? Li ankaŭ diris ke Bharat ankaŭ diris ke li volas eldoni alian magazinon kaj petis artikolon de li. Kiam oni decidis eldoni? Ĉu per la mono de Apsana denove? Mi ne volas blogi p...

Nenio estas normala en Katmando

Image
 Nepalanoj vivas en 21a jarcento. Ili uzas la plej novan modelon de auxtomobilo, komputilo aux posxtelefono (mi parolas pri urbanoj). Ili vestas sin per la plej bonkvalitaj vestajxoj. Ili ankaux iras al luksaj restoracioj. Sed ili vivas mizere cxar ili povas acxeti cxion sen ne la registaron. La komunista registaro, kiu pavis gixan vojon al al povo post tiel nomata "popola milito",nun gxuas politikan povon sed malsukcesis doni ecx centonon de kion ili antauxe promesis dum la milito. La vivo ecx en la plej garanda urbo, Katmando, esttas simpla hxaoso. Nenio estas normala en Katmando! ELEKTO: Nuntempe, homoj povas gxui elektron nur du cxirkaux 14 horoj cxiutage. Kaj ili devas vivi per kandeloj cxiunokte. Imagu vivo sen elektro. Ili nek povas rigardi televidon, nek uzi komputilon aux interreton ktp. La gestudentoj ne povas studi librojn aux fari hejtaskon. La dommastrinoj devas kuiri mangxajxon sub la lumo de kandelo. Kaj oni ecx ne povas enpusxi aeron en iliaj auxtomob...

Nenio esats normala en Katmando

www.razenmanandhar.com.np

Birda Gripo en Itahario

Image
Malgraux amaso da mono elspezata je kontrolo de birda gripo, la malsanego trovigxas denove kaj denove en Nepalo. Nur hieraux trovigxis denove la malsano de birda gripo en la farmejo de kokidoj en la regiono de Itahario. Laux la raportoj, cxirkaux 7,000 da kokidoj mortigxis pro la malsano en Khanar kaj Itahari regionoj de Sunsari distrikto, en la orienta parto de Nepalo. Cxefo de Diretejo de Natia Besto-Sano d-ro RAm Krishna Khatiwoda diris al la jxurnalistoj ke la birdoj fakte mortigxis pro la birda gripo. La oficistoj suspektis pri alveno de birda gripo post mortigxo de pli ol 5,000 kokidoj en tiuj regionoj. Kaj, la raporto el brita ekzamenejo konfirmis pri alveno de tiu malsanego. Oni avertis ke tiu gripo ankaux povas ataki al homoj kiuj vivas cxirkauxe. Unu virino kiu logxas proksime, Jastimta Rai, diris ke sxi malsanigxis pro la malsano de kokidoj. Ihatari estas la urbo kie vivas kelkaj esperantistoj.

Vizito al sudorientaj distriktoj de Nepalo

Image
Add caption Dankon por via vizito!