Posts

Showing posts from December, 2011

Kurso en Thamel kaj estrara kunveno de NEspA

Image
Bharat organizis Esperanto-kurson ĉe la oficejo de NEpsA hodiaux (2011-12-31). Estis tiel la oni lernos tri foje - dum sabatoj. Venis tiu informo de Bharat kaj mi metis ĝin en mia Facebook. Tri amikoj montris intereson. Hieraŭ matene mi iris al Thamel por gratuli lin. Estis 9 lernantoj. Ili ŝajne estis konatuloj de Bharat. Unu el miaj amikoj ankaŭ partoprenis. Plej parte Bharat prelegis pri Esperanto kaj Narendra, Indu kaj mi aldonis. Ne gravas kiel ĝi okazis. Kurso ja estas bona afero. Eble, li volis kontribui al la projekto 125. Posttagemeze mi iris denove por partopreni en la estrara kunveno. Estis Indu, Narendra, Bharat kaj Hareram. Certe ne sufiĉis por fari oficialan decidon, sed ni iel komencis diskuti. Estis la temoj: 1. Partopreno de Nepalo en la venonta UK (Hanujo) 2. SAS 3. NEspA kongreso. 4. Invito de Japanio por nepalano 1. Bharat okazigis la kunsidon la lastan tagon de la unua periodo de aliĝado (31a de decembro). Post la letero de Bharat du personoj -...

Feliĉan novan jaron 2012

Image

Bonvenon Francisco Zilli; kaj IJK en Japanio

Image
Mi estas feliĉa ke mi povis gastigi s-ron Francisco Zilli kaj lian familion. Li estas argentinano sed li laboris en Bruneo kaj venis tien ĉi por ĝui la festivalon kun lia familio. Li havas tre ĉarman familion. Mi multe esperas ke NEspA okazigos kunvenon kaj invitos aliajn samideanojn. Mi jam skribis pri tio al nia prezidantino kaj ĝenerala sekretario heraixu matene. Morgaŭ li komencos lian vojaĝon al Pokhara, Chiaun kaj Ihathari. Li estas amiko de Alinka kaj lia familio estis invitita ĉe ŝia hejmo. Li revenos al Katmando la 3an de decembro. Mi jam skribis al prezidanto, ĝenerala sekretario ke ili organizu kunvenon en Thamelo. Ĝis nun mi ricevis nur la leteron por kunveno en NEspA domo pri la kongreso, partopreno en japana konmgreso ktp. = Mi tre bedaŭras ke IJK-2012 ne okazos en Japanio.... Kial? Mi kredas ke Japanio povas okazigi ĝin.Mi bone memoras kiel japanoj propogandis pri la IJK en Japanio dum la UK en KOpenhago. La lando kiu ĵus antaŭ kelkaj jaroj okazigis la UK...

Felicxan kristnaskon!

Image
Vicpresidento de Nepalo Paramanda Jha hiearux diris ke multaj homoj sxangxas sian religion pro malricxeco. Tio estis granda sxoko por multaj modernaj nepalanoj. Li estis parolanta al la kristnaska programo en Pokhara. Imagu, ecx en 21a jarcento, tiel grava persono de nepala registaro kiel vicpresidento opinias ke kresko de kristanoj estas pro mondonaco el eksterlandanoj. Cxiujare kristanoj Kreskas en Nepalo. Mi ne scias cxu ili ricevas mondonacos post kristanigxo aux ne, sed jes. Mi estas certa ke ili liberigxas el la malbeno de kasto de Hinduismo.  Milionoj da homoj en Nepalo ankourax ne povas vivi kiel aliaj civitanoj cxar ili estas nomitaj malalta laux la kasta sistemo de Hinduismo. Ili ne rajtas vivi apud aliaj homoj, ne rajtas elcxerpi akvon de la sama akfo vonto, ne rajta tusxi akcon de aliaj homoj, ne rajtas iri al la sama lernejo, aux ne rajtas sidi apud aliaj geknaboj en lernejo, ne rajtas iri en temploj…. Jxus antaux kelkaj tagoj, iu el malalta kasto, Manbi...

Junuloj ŝtelas monon el automataj mon-maŝinoj

Image
Ne estas tiel ke nepalanoj estas stultuloj. La edukado ankaŭ ne estas senutilaj. Jen la okukprafaj ekzemploj: Du junuloj - Sabin Rimal (26) kaj Ritesh Rimal (22) - estis arestitaj merkrede je akuzo ke ili prenis pli ol 80,000 eurojn (Rs 8,000,000) el diversaj aŭtomataj mono-maŝinoj per falsaj Debitkarto. La policanoj ĝis nun trovis pli ol 48,000 eurojn (Rs 4,825,350). Oni antaŭe eĉ ne povis imagi ke forpreno de mono el bankoj kun modernaj facilecoj estas tiel facilaj. La du junuloj simple faris duplikatitajn de ATM kartojn, ŝetlis PIN numerojn de tiuj ties kartoj kaj forprenis monon, tutsimple. La monoj estis forprenitaj de 12 kontouzantoj de Nepal Nabil Bank, en Katmando. Sabin estis laboranta en tiu banko ĉe la departemento de ATM katroj kaj li, antaŭ ol forlaso de la laboro, ŝtelis PIN numerojn de kalkaj katroj kaj li komencis ŝteli monon. Ili fakte aĉetis tiujn maŝinojn ili uzis el Bankonko kaj, verŝajne, ili laboras kunekun internaciaj trompistoj. Nu. Katmando ne estas...

Forpaso de Kim Jong Il kaj inundo de Filipinoj

Image
Forpaso de la 69 jara diktatoro de Norda Koreio Kim Jong Il ne multe suprizis min. Tio estas regulo de naturo. Resu li en ĉielo pace. Sed, la amo de popolo al li, tiel kiel ĝi videblis en kelkaj videoj ja surprizis min. Mi kredas ke tio ja donis ŝokon al ĉiuj demokratamantojn de la mondo kiuj kredas ke li estas malŝataga reganto de la krizoplana lando. Oni povas tamen diri ke tiuj videaĵoj estas nur dramo de burokratoj kiuj estis devigitaj por ploregi antaŭ lia statuego. Mi legis ke post lia "subita" forpaso, la politiko (kiu estis kvazaŭ lia famila komerco) estas en granda problemo. Dum lia 17 jara regado, ĉirkaŭ 2 miliono da homoj mortis pro malsato. Kiam ĝiaj najbaroj - Ĉinio kaj Suda Koreio - kreskegis je ekonomia evoluo, ĝi devsi batali kontraŭ malsato kaj malriĉo. Ĝi povis bone singardi kontraŭ ĝiaj malamikoj per nukleaj armiloj sed ne povis singardi kontraŭ gixaj internaj malamikoj de malsato. Lia 20jara filo Kim Jong Un verŝajne sekvos lin. La...

Taja ekscxefministro pilgrimis en Lumbini

Image
Eks-ĉefministro Thanksin Sinavatra preskaŭ sekrete vizitis al Nepalo kaj pilgrimis al Lumbini, la naskiĝloko de la Budho. La taja ambasadoro al Nepalo iris al la flughaveno por akcepti lin. Sed nepalaj registaraj oficistoj eĉ ne sciis pri lia vizito. Ĵurnalistoj trovis lian programon tuj post lia alveno. Li rekte flugis al Lumbini, loĝis en iu loka hotelo. Kaj matene ni preĝis al la imago de la Patrino de Budho, sidante surgenue. En Nepalo, multaj politikistoj ofte parolas pri Lumbini. Sed ili ne havas honoron al Lumbini aŭ la Budho. Ili prezidas multajn tiajn organizaĵoj nur ĉar tiel ili povas kolekti donacojn el budhismaj landoj kaj do korupti ĝin. Mi multe esperas ke sincera vizito de la taja ekzĉefministro instruos nepalajn politikistojn. Amen.

Zamenhoftago en Katmando

Image
Gesamideanoj celebris Zamenhoftagon en Katmanado hhieraux (2011-12-15). Posttagmeze estis sango-donacado ĉe Janabahal, centra bazaro de Katmando. Ĝin okazigis Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo). Venis 22 homoj por donaci sangon. Tiel maniere la esperantistoj laboris por la sociaj kialoj. Oni kredas ke tiel ili povas sendi mesaĝon de Esperantisto al multaj homoj kiuj atendas helpon. Kaj samtempe ili ankaŭ povis scii ke Esperanto estas lingvo de bonkoraj homoj. Vespere okazis prelego-programo ĉe Nepala Esperanto Asocio. Venis 12 homoj, inkluzive de "gastoj". Prezentaintino bruligis kandelon antaŭ la portreto de d-ro Zamenhof. Bharat libere prelegadis pri lia opinio pri D-ro Zamenhof kaj Tibor Sikelj. Poste paroletis ankaŭ Narendra Bhattarai kaj aliaj.La informo pri la decido de UEA pri celebrigado de naskiĝjarcento de Tibor Sikelj, de Bharat kaj Navinlal, malsimilis. Vic Prezidanto Poshraj honoris s-ron Hareram Bista, kiu de komenco de la Nepala Esperanto-Asocio laboris p...

Feliĉan Zamenhoftagon 2011

Image
[Tiun cxi bildon mi desegins en 1991]

Lernado en necesejo!

Image
Riĉaj infanoj studas en luksaj lernejoj en urboj en Nepalo. Sed en iu vilaĝo en okcidenta montaro, geinfanoj studas en ncecesejo dum pasintaj du jaroj, raportas ĵurnalo hodiaŭ. La registaro ricevas bilionojn da rupioj el diversaj internaciaj organizaĵoj por plibonigo de stato de la infanoj, precipe pri iliaj studado. Plej parto de la mono kuŝas en poŝoj de altrangaj oficistoj. Sed tiu lernejo, fondita antaŭ 50 jaroj, neniam ricevis registaran subtenon. La lernejestro petis helpon por konstrui klasĉambron por la infanoj sed la registaro havis monon por konstrui luksan necesejon (dank' al ia tia kaprica projekto) kaj ili konstruis la necesejon. La bezono de la lernejo estis klasĉambro kaj do, ili devis instrui la infanojn en la necesejo. [Bv legi novajxon en la angla:  http://www.ekantipur.com/the-kathmandu-post/2011/12/12/top-story/dang-school-uses-toilet-as-classroom/229242.html ]

Lokaj estas malbonaj, la registaro diras

Image
Nepalo estas eble la sola lando en la mondo kie la registaro malamas indiĝenajn tekĥnikojn. La registaro, farita plej parte de la altkastaj Hinduo, opinias ke ĉiuj specoj de alkoholaĵoj, faritaj en vilaĝoj laŭ la indiĝenaj teĥnikoj estas malbonaj. Do, ili tute ne toleras kiam ili aŭdas pri tiaj aferoj kaj sendas policanojn por foĵeti tiel produktita alkoholaĵo. Homoj produktas tion por servi en vilaĝaj trinkejoj aŭ por festi geedziĝceremonion ktp. Sed ili devas kaŝi la trinkaĵon ĉar kiam ajn trovas ĝin loka administracio, la oficistoj sendas policanojn por detrui ĝin. Unu el la kialoj estas ke nuntempe stariĝas multaj fabrikejoj kie oni produktas tielnomataj "altklasaj" alkoholaĵo kaj ili volas vendi ĝin multkoste. La policanoj tiel forĵetas laboron de indiĝenaj homoj en vilaĝoj.

Jomari punhi: la festivalo de rikolto

Image
Hodiaŭ nepalanoj celebras festivalon de rikonto en Nepalo. Ni, Nevaroj aŭ katmandanoj, nomas ĝin "Jomarhi punhi". Hodiaŭ bakas belan riz-kuon en niaj hejmon. Ĝi nomiĝas "joharmi" kaj ĝi singnifas "kara pano". Ni ĉij tre ŝatas ĝin. Samtempe ni faras pupojn el riz faruno kaj preĝas ilin kiel dioj.Fakte ni ofertas rizon al dio post la rikolto tiel. Infanoj havas specialan kanton por peti jomarion al najbarojn. Nun, pro moderniĝo kaj enmiksiĝo de enmigrantoj tiu parto de kulturo pli malpi jam elviŝiĝas sed la kanto ja estas bela. Vidu kiel Lumanta kantas tiun ĉi kanton : Kaj etnoj de Rai, Limbu kaj kelkaj aliaj celebras la saman festivalon je nomo de "Sakela". Ili kunvenas al iu granda placo kaj dancas. Tiuj homoj el tiuj etnoj, kiuj enmigriĝis en Katmando ankaŭ memoris sian kultutron. Mi havas ankaŭ malbonan novaĵon el Bharato.  Almenaŭ 62 homoj mortis kiam kaptis hostipalon AMRI en Kolkoto hieraŭ. Estis 160 malsanuloj en tiu...

Gaja rendevuo kun usona samideano David Gaines

Image
Okazis gaja rendevuo kun usona samideano David Gaines hieraŭ vespere (2011-12-04) ĉe la kafejo de Hotel Raddission. Li venis al Nepalo laŭ la gvidita turisma pakaĝo kun lia edzino kaj gebofratoj. Estis Poshraj kiu antaŭ informis pri lia vizito kaj ankaŭ mi kontaktis lin persone. Ni bone amikiĝis dum mallonga tempo. Fakte li estas bona leganto de mia blogo. Mi havis ŝancon viziti al liaj retpaĝoj. Poshraj informis pri lia vizito al mi kaj Narendra. Kiel planite mi iris al la akceptejo de la hotelo je la 6a vespere kaj mi ĝojis vidi lin en la kafejo. Ankaŭ estis Narendra kaj Poshraj. Mi ĝojis ke ankaŭ ĉe estis gravaj esperantistoj Indu kaj Bharatm ne atendite. Narendra estis malkontenta ke la prezidanto ne dissendis informon pri vizito al samidiano al ĝiaj membroj. Ni babilis longe – de pri hundoj ĝis muziko. Kaj poste ni iris al apuda ĉina restoracio kaj manĝegis, manĝadis. Li rigalis nin per luksa manĝaĵo. Mi tute ne volias paroli pri la asocio. Sed Narendra diris ke ni devas ...

Fina ministrino portis akvon en Nepalo

Image
Ministrino de Finlando pri interncia evoluo Heidi Hautala provis porti poton da akvo sur ŝia dorso en iu vilaĝo de Nepalo sabate. Ŝi venis al Nepalo kun ĉirkaŭ 24 oficistoj el le fina registaro por inspekti la "Makaimro Lift Drinking Water and Sanitation Project " pri akvo kaj sanigo en la vilaĝo  de Tharpek, en Tanahu distrikto. La fina registaro subtensis Nepalon per 11.9 miliono da rupioj por la projekto. Ŝi promenis ĉirkaŭ 15 minutoj por atingi al la loko. Ministrino Hautala metis la poton de akvo en bambua korbo kaj provis ĝin porti sur ŝia dorso, per helpo de ŝnura bando, kiel kutime virinoj en tiu vilaĝo faras. Ŝi ne sukcesis porti ĝin kaj lasis ĝin tuj sur la tero. Kaj ŝi diris,"Tiu ĉi malgranda sperto insturis min kiel malfacilaĵon virinoj de nepalaj vilaĝoj devas travifi por kolekti akvon." La vilaĝoanoj estis feliĉaj pro la ago de la fina ministro ĉar ili neniam vidis nepalajn politikistojn faratntajn tiel. La ministroj de Nepalo eĉ ne vizitas iliajn...

Danĝeraj ŝoseoj de Nepalo

Image
Kun kelkaj absurdaj eraroj ĝi estas. Tamen bone farita filmo. Vidu kiel ni Nepalanoj vivas. Tio ne estas aventuro, sed nia ĉiutaga vivo. Mi esperas ke vi ĝuos tiun ĉi filmeton. Mi tiel deziras esperantigi ĝin. Nur mankas al mi teĥnikan eblecon.

Facebook en Nepalo

En Nepalo troviĝas 1296600 Facebook-uzantoj. Tio estas 4.48 pro cento de la popularo. Inter 213 Fecebook-uzantaj landoj, Nepalo estas 69a lando. Kompreneble, Usono estas la unua (aŭ plejgranda) lando kaj plej malgrnada lando estas Vaticanio kie uzas Fcebook-on nur 20 homoj. En Nepalo, oni plej vaste uzas Facebookon por babili pri ĝeneralaj kaj personaj aferoj kun geamikoj, trovi malnovajn amikojn kaj trovi nekonatajn homojn kiel amikoj. Ili plej multe ŝercas kaj bondeziras. Malmulte da homoj uzas Facebook-on por montri politikajn ŝatoj kaj malŝatojn en Nepalo. Ili ankaŭ montras al publiko pri ilia furiozo kontraŭ politikistoj aŭ koruptaj administristoj. Kritiko kontraŭ la politikistoj estas tiom fama ke la registaro anoncis ke nun homoj ne rajtas fari karikaturon aŭ "Photoshop"igi politikistojn aŭ ili estos punitaj. Nepalo estas multlingva lando. Do, oni povas uzi siajn gepatrajn lingvojn por publiki iliajn opiniojn. Antaŭe, oni ne havis ĝustan lokon eĉ por esprimi ide...