Bonvenon Barabara!
Barbara Kruszewska el Pollando venis al Nepalo merkrede. Ŝi estis invitita de Himlal el Pokhara. Mi volis parte gastigi ŝin sed mankis al mi ŝian planon. Mi petis al Himlal sed li ne sendis ĝin al mi. Posttagmeze Poŝraj puŝetis min per telefono kaj mi telefonis lin. LI diris ke ŝi jam alvenis kaj loĝis ĉe Narendra. Mi sukcesis babileti kun ŝi telefone. Mi esperis ke li loĝos en Katmando, eble ĉe mia hejmo, dum la festivalo Daŝajn kaj mi gvidos ŝin en la urbo. Tiam okazas interesaj kulturaj eventoj en Katmando. Kaj hieraŭ Narendra diris ke ŝi jam vojaĝis al Pokhara. Mi bedaŭras ke vi ne povos ĝui la antikvan maskdancon en Katmando. Mi renkontos ŝin post la festivalo. Intertempe venis tre interesa "bondeziro" de nia ĝenerala sekretario Bharat. Tio estis publika mesaĝo al multaj lokaj geesperantistoj. Do mi citas tion ĉi tie : bharat ghimire Tue, Sep 27, 2011 at 12:42 PM To: Mukundaraj Pathik , luno1962@gmail.com, poshraj , Parasar rijal , razeno@gmail.com, Bishow...