Posts

Showing posts from May, 2011

Mi sukcese petis vizon

Hodiaŭ ni iris al la dana ambasadorejo kiel ni planis antaŭe.  Ni estis bone pretaritaj. Ni havis personan leteron de s-ino ke ŝi pagas por mi flugbileton, tranokton manĝadon ktp. Ŝi ankaŭ sendis al mi kopion de ŝia pasporto por garantio. Tio estas pli grava por la ambasadoreja administrado ol la oficiala invitletero de LKK, UK. Ni bone povis eniri la pordon kaj devis atendi ĉirkaŭ unu horo antaŭ la domo. Venis al ni oficisto por kolekti monsumon kion ni devis pagi por la intervjuo.  Ni scias ke ili ne redonso al ni Rs 5800 ĉu ni ricevos vizon aŭ ne. Poste vokis nin la sama oficistino por intervjuo.  Ŝi sufiĉe ĝentile parolis kun mi. Ŝi demandis kiu pagos por mi. Ŝi demandis pri mia laboro. Ŝi ankaŭ demanids pri mia rilato kun NespA. Miaj respondoj eble kontentigis ŝin. Ŝi donis ŝtampon sur nia pasporto kaj diris ke ŝi poste informos nin pri la stato pri vizo-ricevo. Mi devis reveni al al oficejo frue ĉar mi havis gravan kunvenon ĉe mia oficejo. Mi ne povas diri...

Mi petos vizon

Dankon por viaj daŭraj sugestoj, apgoj kaj subtenoj dum mia malfaicleco. Mi decidas morgaŭ iri al la ambasadorejo kun bezonataj dokumentoj por peti vizon. Mi kredas ke post tiom da bruo inter gravaj esperantistoj mi ricevos vizon. Mi ne vere kulpigas iun ajn. Sed ja mi ne estis malkontenta pri la agoj de LKK ĉi foje. Mi nur deziras ke LKKoj estu pli fortaj, bonvenigemaj. Nun mi komprenas ke ja estas hontinda sed protesto (ne peto) de mia sola flanko ne nion sanĝos. Kaj do mi decidis peti la vizon. Ne okazis kunveno ĉe Thamel do mi ne scias ĉu Indu jam ricevis tiujn dokumentojn aŭ ne. Sed mi kredas ke ili jam alvenis. Se mi vere ne sukcesos ricevi la danan vizon post ĉio, mi certe planos por Vjetnamia UK.

Mia deziro

Hieraŭ vespere estis kunveno ĉe Thamelo. Venis nur Bharat. Indu kaj Navaraj. Mi esperis ke ni diskutos pri bonaj kaj malbonaj flankon de vizo-peto. Neniu diskuto okazis. Ni nur trinkis kaj manĝis. Mi ne povas diri ion ajn al almozpetantojn. Mi ne povas kredi/kompreni kial ili tiel volas sinmortigi por la dana vizo. Eble pro tio la danoj ne volas helpi nin. Persone, mi  ne volas viziti Danion. Ne temas pri manko de papero. Sed temas pri rigida respondo de la dana ambasadorejo kaj "politika" helpemo de LKK. Nun estas pruvita ke la oficiala invitletero de LKK de Danio ne estas sufiĉa por ricevi vizon de Danio. UK estas la programo de UEA kaj LKK. Do ili devas zorgi pri la invititoj. Se iu invitito ne povas ricevi vizon, ili devas aŭ klopodi havigi lin/ŝin vizon aŭ peti pardonon. Nenio okazas. La konataj danoj diras ke ili "volas renkonti min en Kopenhago" sed ne estas preta sendi al mi tiujn dokumentojn kiujn ilia ambasadorejo ĉi tie postulas. Iu eĉ ne volas "...

La ambasadoreja oficistino ja traktis miajn vizo-petojn.

Mi revenis el la dana ambasadorejo. Hodiaŭ ne estas tago por akcepti vizo-petojn sed ili akceptis ĉar ili ne laboros dum merkredo kaj ĵaudo. Ni atingis je la ĝusta tempo kaj la gardistino vokis nin en grupo. Mia grumblo estis nur pri tio ke oni ne permesis min eĉ prezenti miajn dokumentojn. Oni ja " traktis la petojn." Pri tio ili satigis min. Dankon al la ambasadorejo. Unue mi petas padonon al tiuj kiuj ricevis kopion de mia blogo kaj leterojn pri mia situacio en Nepalo. Mi hontas pri la ĥaoso kreiĝis pro mia aĉa blogero. Mi vere ne volis ke oni kriu pri tiu ĉi skandalo. Fakte tio ne estas skandalo en Nepalo, ni havas pli severajn spertojn apud pordoj de ambasadorejoj. Mi kutime blogas kiam venas penso en mia kapo. Mi neniel volis ke vi reagu, kritiku kaj devigu la ambasadoro doni vizon al mi. Sed mi ja dankas vin por via respondo. Nu. Ni eniris al la oficistino ĉe la giĉeto. Indu donis al ŝi sian dokumentojn. La oficistino klarigis ke la dokumentoj ne estis sufiĉaj. Ŝi ...

Mi dormis apud strato por peti vizon al Danio

Image
Mi revenis el la dana ambasadorejo hodiaxu je la 2.00a posttagemeze, ĉar mi malsukcesis doni  mian peton por vizo al la gardisto de la ambasadorejo eĉ post 26 horoj de atandado apud la  strato!!! Ni iris tien je la 10a antaŭtagmeze por peti la vizo. Kaj post kiam ni ne sukcesis stari en la preskuax  senfina vico. Ni decidis ke ni estu unu granda grupo, la knabinoj staros dum tago kaj la  knaboj staros du nokto. Tiel ni povos bone prezenti niajn petojn vendrede metene. Estis ĉirkaŭ 40 gejunuloj.  Do post longa diskuto ni tiel decidis kaj mi iris al la laborejo. Manĝinte, je la 7a vespere hieraŭ, mi iris al la ambasadorejo stari en la vico por peti vizon. Etis pluveganta kaj eĉ mia nova pluvmanteno ne helpis min. la stroto estis plenplana de akvo kiam mi rajdis mian motorbiciklon al la ambasadorejo. Do, mi finfine atingis kaj  ĝoje vidis ke la knabinoj bone gardis nin. Venis aliaj junuloj kaj ili volis sidi en la unua loko de la vico. Do, post long...

Mi ankoraux estas cxe la ambasadorejo

Mi venis je la 7a hieraux vespere al la ambasadorejo kaj sidis apud la pordo dum tuta nokto kontraux mallumo. Plovo. Moskvitoj. Suspektindaj homoj. Nun estas 6.37 matene kaj komencas kvelelo....ecx policanoj ne povis helpi.

Insulto estas la komenco de preparado de partopreno en la UK

Mi hodiaŭ sentis sin tiom insultita de la dana ambasasorejo en Katmando ke mi eĉ ne volas peti vizon kaj partopreni en la UK en Danio! Nepalanoj ne havas eĉ tiom digno kiom havas strathudoj - tiel mi sentis kiam mi iris hodiaŭ por peti vizon al la ambasadorejo. Mi jam lasis mian peton per la interreto kaj nun mi devas nur doni miajn dokumentojn al la giĉeto. Por tio mi devas stari dum tagoj kaj noktoj apud la strato. Tage estas suno kaj nokte estas timo de rabistoj (pluvo aparte)! La ambasadorejo situas ĉe mallarĝa strato kie ofte trapasas aŭtoj kaj kiam aŭtoj venas, estas malfacila por homoj starantaj. Kaj oni ne rajtas uzi ombrelon tie, ne gravas ĉu kontraŭ suno aŭ pluvo. Miaj dokumentoj estis preparitaj, kaj hieraŭ mi sukcesis meti miajn informojn al la peto per la interreto. Ĝi estas ankaŭ akceptita. Hodiaŭ mi iris al la ambasadorejo je la 10a antaŭtagmeze por lasi tiun dokumentojn. Mi vidis ke estis nur dekoj da homoj ĉe la fenestro kaj revenis por atendi al miaj samideanoj ki...

Bondeziroj el la lando de la Budho

Image
Saluton kaj Bondeziron al ĉiuj pacamantoj-mondanoj je okazo de la 2555a naskiĝtago de la Budho, el la lando kie naskiĝis li. Presidento de Nepalo d-ro Ram Baran Jadav hodiaŭ donis la 'Gautam Buddha Internacian Paco-Premion' al la (eks)urbestro de Hiroshima s-ro Tadatoshi Akiba kaj urbestro de Nagasaki s-ro Tomihisa Taueje honoro de ilia kontribuo al la mondpaco. La premio portas monsumo de 50,000 usonaj dolaroj. La multe-parolata premio estis donita je okazo de la 2555a Buddho-tago ĉe la ĝardeno Lumbino, kie naskiĝis Princo Sidharto, kiu poste fariĝis la Budho. La nepala registaro decidis doni la premion al la japanoj post la rekomendo de eks sub-sekretario ĝenerala de la Unuiĝintaj Nacioj Kul Chandra Gautam. Vic-Presidento Parmananda Jha, Ministro por defenso Bishnu Paudel, Ministro for Kulturo  Khagendra Prasain kaj Ministro sen portfolio Ghana Shjam Bhusal, inter aliaj ĉeestis dum la solena programo. Sufiĉe interese, la Baidik Dharma Sewa Samiti, organizaĵo pri la ...

Nepala kulturo en Usono, NEspA, Facebook por politika demostracio

Image
Knabinoj de gento Nevaro en Usono hodiaŭ partoprenis en la rito de "Ihi" apud la Harikrishna Templo, ĉe Potomac de ŝtato de Maryland. Jam mi ne scias kiom da nevaroj vivas en Usono. Sed estas ĝoja ke ili ne forgesas ilian tradicion kaj partoprenas en tiaj kulturaj eventoj. Ihi temas pri pliaĝiĝo de knabinoj - de ĉ 4 ĝis 8 jaroj - kiam oni donas ligon al ili kun forta ŝovaĝa speco de frukto "Bel/;Bjaa" (wood-apple, agle) kaj oni tiel kredas ke la knabinoj poste neniam devos esti vidivina en iliaj vivoj. = Mi iris al la NESpA hodiaŭ. Estis Philip, Bharat, Navaraj, Poshraj kaj Narendra. Navin poste venis kaj sekvis Indu. La menciita letero ne estis preparita. Sed la ĝenerala sekretario diris ke ni ĉiuj kune petos vizon al la ambasasorejo merkrede. Bone. Imagu, kiom malfacila por nepalanoj plani vojaĝon al Eŭropo! = Facebook ne nur estas ilo por ŝerci kaj serĉi amikojn. Ĝi bone ligas junulojn por diskuti pri politikaj aferoj. Hodiaŭ ĉikaru 1000 gejunuloj, d...

Striko de indigxenoj kontraux indigxenoj

Federacio de Indiĝenaj Popoloj hodiaŭ okazigis strikon en la tuta Nepalo. Busoj, aŭotomobiloj. resturacio, fabrikejoj, vendejoj, lernejoj ktp estis malpermesitaj/fermitaj. Homoj devis marŝhi sur stratoj. La postuloj de indiĝenoj estas ja validaj. Ili postulis ke oni havu federalan sistemon kun ŝtatoj por ĉefaj etnoj. Por ke ili havu rajton sur ilia tero. Por ke la enmigrantoj aŭ altkastanoj ne plu regu ilin politike, socie, kulture kaj lingve. Ja estas komenco de postulo por iliaj identioj. Sed tio ne estas la tuto. La indiĝenoj mem esta nuntempe enmigrantoj ĉar ili ne plu volas vivi en iliaj montoj. Ili volas vivi en Katmando kiel modernaj homoj kaj denove volas akiri rajton sur la tero de iliaj prapatroj. Ili nek volas vivi konsurse nek indiĝene. Do, tiel iel ili venas en Katmando kaj nun ili trudas rajtojn de indiĝenoj de Katmando. Kiel ili povas tiel vivi en Katmando? Almenaŭ tiuj kiuj zorgas pri ilia kultura rajto devas honori kulturan rajton de Katmando. Kial homoj ne konsideras ...

NEspA donis al mi la leteron

Mi ne iris al NEspA pasintan sabaton (30an de apriolo) cxar Bharat diris ke la letero de NespA ne estis preta. La 2an de majo vespere, li skribis ke la letero estas preta. La 3an de majo, mi dankis lin kaj esperis ke ni cxiuj petos vizon kune. Li poste sendis al mi la informojn por peti la vizon. La 5an de majo, li sendis mesagxon ke la letero estis preta. Do, mi estis felicxa! Hieraux 7an de majo mi iris al al asocio por preni la leteron. Mi renkontis Nabinon survoje. Philip kaj Bharat estis ene, ekstere instruis Narendra  al tri geknaboj. Poste venis Indu. Sxi donis subskribon kaj mi ricevis kopion de la letero. Mi ricevis la Nespa leteron por peti lavizon! Bharat trelegis la regulojn por peti vizon. Mi ecx devas traduki la civitaneckarton en la angla por peti (kvankam la pasporto mem estas grava dokumento de la registaro). Ni cxiuj diris ke ni petu la vizon kunkune. Sed mi ne povis auxdi kion aliaj homoj planas. Do, mi kaj Nabin almenaux kune petos. Strange, estas...