Posts

Showing posts from January, 2011

Negxis en Katmando!

Neĝis en ĉirkaŭaj montetoj de Katmando hieraŭ (2011.1.16). Estis frosta sed multaj homoj vizitis al la montetoj por tuŝi la neĝon. Estas tiom rara por Katmandanoj la neĝo. Aliflanke, ni devas vivi sen lumo dum 12 horou ĉiutage. Se vi volas vidi kiel homoj vivas antaŭ 300 jaroj, vi devas turismi en Nepalo. Vi vidos kiom grava kandeloj estas por ni eĉ hodiaŭ. Vi iras sur stratoj de nia ĉefurbo kaj vi pensos ke vi vagas en ĝangalo. Jen estas Nepalo. Nur antaŭ du tagoj, nia ĉefministro grandioze ananocis ke 2011 jaro estos nia Turisma Jaro. Amen.

Mi memoras mian patrinon

NEspA kunveno

Ni komencis diskuti pri la venonta 9a Internacia Himalaja Renkontiĝo en NEspA hoficejo hodiaŭ (2011.01.08). Estis Narendra, Poshraj, Philip, Bharat, Mukunda kaj Parasar etis tie. Poste venis Philip. Post mallonga ŝerĉado pri junuloj kaj Esperanto, ni diskutis pri la IHR. Oni diris ke venos ses japanoj kaj aliaj kelkaj geesperantistoj por partopreni en la IHR. Je la fino, kiam mi estis ironta, venis Indu.

Mi renkontos vin iel, Iela!

Image
Mi estis vojaĝanta al kelkaj urbetoj de Nepalo dum la nova jaro. Kiam mi alvenis hejmen, atendis min multaj leteroj. Inter ili, unu estis de Sabina, mia kara amikino el Koreio. Ŝi malkovris al mi la veron ke mia kara amikino Iela (Min Jung-jin) forpasis. Ho ve! Ŝi skribis al mi la 30an de decembro ke Iela forpasis je la 28 de decembro per hepata kancero. Ŝi frue forpasis kontraŭ ŝia aĝo,kio estas tre malĝoja. Mi ege bedaŭras pro perdo de unue el miaj bonaj amikoj el Koreio. Plej verŝajne,   mi hazrde vizitis al la retpaĝo kotopo.com antaux multaj jaroj kaj trovis sxin (anakoraux vivas rebruko "blogo de Iela" en tiu pagxo).    Mi korespondis kun ŝi dum longa tempo kaj poste la rilato maldensiĝis. Mi ne memoras de kiam mi ekkorespondis kun ŝi sed de almenaŭ 13an de novembro 2006, ŝia retadreso iela@unitel.co.kr ne funkciis. Miaj ĉiuj leteroj senditaj al ŝi aŭtomate revenis. La 9an de aŭgusto 2007, dum la UK en Jokohamo, mi hazarde trovis ŝin. Mi konis ŝin post longa silen...

Mia vojagxo en Pokhara, Dhampus, Lumbino kaj Sauraha

Image
Mi bone vojaĝis en Pokhara kaj Dhampus kun mia familio kaj parencoj. En Pokhara estis strato-festivalo por celebri la novan jaron. La manĝaĵoj surstrate estis tiom multekosta ke ni sentis sin rabitaj. Onidire, ĉiuj hoteloj tie estis plenaj de turistoj kaj kompreneble, la komercistoj gajnis por la tuta jaro. La vojo al Dhampus ne estis taŭga por aŭtoj sed ni iel faris ĝin. Pluvetis dum veturo kaj la vespero estis malluma. Sed danke! En mateno sekvonttage la ĉielo estis klara kaj mi bone povis vidi la panoramon de montaro Annapurana kaj la majesta pinto de Maĉhapuĉre. Estis tiom proksime al miaj okuloj ke mi emis brakumi ĝin. Poste mi veturis tra Sjangĵa kaj Palpa. Jam estis la 11a noknte kiam mi antingis al Lumbino. Lumbino estis ĉiam simila: multe da komerco sed malmulte da religio. Ĉar vivas multege da Hinduanoj en Nepalo, la plej granda sanktejo de budhanoj en la tuta mondo, lamentas. Mi promenis en monaĥejoj, konstruitaj de diversaj landoj: Mjanmaro, Vjetnamio, Ĉinio, Barato,...