Posts

Showing posts from December, 2010

Feliĉan novan jaron 2011

Image

Mi vojaĝos al Pokhara kaj Lumbino

Mi vojaĝos al Pokhara kaj Lumbino dum kvar tagoj kun familianoj. Morgaŭ matene ekos kaj revenos la lundon (3an de januaro, 2011). Certe sekvos interesa rakonto kaj belaj fotoj. Nur atendu min. कन्है निसें प्यन्हु (सोमबार) तक पोखरा व लुम्बिनी चाहिउ वनेत्यना.

9-a Internacia Himalaja Renkontiĝo (2011)

Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 11-tagan Internacian Himalajan Renkontiĝon 2011 por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate al natura, etna kaj kultura diverseco. Partoprenante la Renkontiĝon, vi havos ŝancon formi vian propran bildon de  la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilokaj esperantistoj kiuj partoprenos la samajn programerojn. Ni bonvenigas ankaŭ homojn kiuj volas komenci lerni Eserpanton dum la Renkontiĝo. La programo estas planita por ke ĝi taŭgu al ĉiuj aĝgrupoj. Dum via restado, vi loĝos en bonkvalita hotelo en Katmando kaj en komfortaj gastejoj dum la piedvojaĝo. Ĉiuj manĝokostoj kaj aliaj similaj kostoj estas inkluzivitaj en la aliĝokosto, sed ne asekuro. La kotizo estas kalkulita nur por kovri kostojn, ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas pli multe. Multaj niaj estas servoj faritaj de nepalaj esperantistoj. Vi pasigos la unuajn kaj lasta...

Biciklado de gefrancoj al Nepalo

Roz' kaj Cirilo [ Rose et Cyrille ]estas du biciklistoj el Francio.  La 22an de oktoboro 2009, Rose  s kribis al mi ke li estas en Katmando. Mi povis komuniki kun ilia gastiganto sed tre bedaŭrinde, mi ne povis renkonti ilin.  Mi ĵus trovis ilian interesan rakonton pri ilia sperto, ne tre agraba, pri Nepalo. Mi pensas ke ilia rakonto estas bona leciono por nepalaj turismaj agentejoj. Tiun rakonton vi povas trovi ĉe www.horizonto.net Ili vojaĝis al Nepalo de 02/10/2009 ĝis 30/10/2009 kaj biciklis laŭ 413 km. Jen ilia interesea rakonto: Nepalo estas lando de jino kaj jango, de ĝusta ekvilibro inter bono kaj malbono, belo kaj malbelo. Koncerne nin, de la komenco ĝis la fino, ĉiu bonaĵo prezentos sian malon. Belega lando por turistoj, malfacila por vojaĝadantoj. Ja tie ni spertos nian plej grandan misaventuron ekde la komenco de la vojaĝo, antaŭ ol foriri de la lando. Post dudek kilometroj tra ebenaĵo fine ekaperas antaŭ ni la unua montara ĉeno, grandega, verda, moŝta. E...

Saluton el Nepalo

Image
Venis s-ro Ulrich Beker el Usono. Ni havis gajan rendevuon. Mi skribos pri li poste.

Tagmanĝo kun gefrancoj

Image
Ni invitis al Jean Pierre Fedak kaj Mate por tagmanĝi hodiaŭ (2010.12.17) ĉe mia hejmo.Estis du gefrancoj kun ili kaj mi ĝoje invitis al ili ankaŭ. Okazis ia miskompreno pri tempo kaj mi devis ilin longe atendi. Tute ne gravas, ili telefonis al mi kiam mi alvenis al mia hejmo kaj iris al ilia hotelo "Kathmandu Garden House" ĉe Chhetrapati por inviti ilin. Mi ĝojas ke ili bone manĝis simplan ordinaran nepalan manĝaĵon. Kaj ni multe babilis pri politika, ekonomia kaj socia aferoj. la alia paro gefrancoj estis tre interesa pri nepalaj aferoj. Kaj Fedak devis ĉion traduki al ili. Ankaŭ ni babilis pri Esperanto-movado en la mondo kaj en Nepalo. Mi multe esperas ke mi ilin iam denove renkontos.

Zamenhoftago en la oficejo de NEspA

Image
Ni celebris Zamenhoftagon ĉe NEspA Oficejo hieraŭ (2010-12-15) kun 10 NEspAnoj kaj du gastoj el Francio. Estis koincidente ke venis Jean Pierre Fedek kaj lia edzino Mate revenis al Katmando hieraŭ post longa promenado lau la montaro ĉirkaŭ Makalu-Barun Nacia Parko. Ni parolis pri kontribuo de D-ro Lazaro Ludoviko Zamenhof kaj utileco de Esperanto en nuna vivo. Estis Indu, Narendra, Poshraj, Bharat, Navinlal, Mukunda, Binita, Philip kaj mi. Antaŭe mi vizitis la francojn kaj gaje babilis kun ili ĉe la hotelo, kie ili loĝis.

Kuneveno de nespa kaj reago de mia letero

Okaizis interesa diskuto ĉe la oficejo de NEspA hieraŭ (2010.12.11). Venis Bharat, Mukunda Pathik, Nabin Subedi, Parasar, Narendra, Philip kaj mi. Oni diskutis pri kandidato por la okazonta UK kaj.... Jen. Ĉio iris bone dum duonhoro. Ni diskutis pri kandidatoj por UK, problemoj dum vojaĝo, vizo ktp. Poste, mi ekstaris por reiri al hejmo, ĉar mi sciis ke  aliaj gravuloj ne venos. Subite, Mukunda haltigis min kaj demandis, "Ĉu vi havas ion demandon?" Kaj sekvis lia longa krio, kun ruĝaj, grandaj okuloj, li kritikis min ke mi skribis al li retleteron. Laŭ li mi ne rajtas skribi al li rete. Li demandis al mi kiu mi estas por esplori kiu laboras kaj kiu dormas, kaj ankaŭ longe klarigis al mi ke estas multaj memroj en KAEM ktp ktp. Li uzis eĉ fi-fortojn ekz "via patro ne pagas min por labori....". Interese, li ne prenis la kopion de mia letero, sed li plurfoje diris al ĉeestantoj ke mi skribis malbone kontraŭ li. Mi humble petis al li ke ni parolos pri tio nur kiam li...

Demando por aŭtonoma ŝtato de la Nevaroj

Image
Okazis grandskala kongreso de Nevaroj, la indiĝenoj de la Katmando-Valo vendrede (2010.12.03). Ili unuanime demandis ke la valo kaj ĉirkaŭaj regionoj estu nomata kiel Neva-regiono baldaŭ. La indiĝenoj, kvankam ili nutris la varlon dum pasintaj 3000 jaroj kaj deokraciis ĝin per ĝia propra lingvo, skriptoj, festivaloj, dancoj, kantoj, pentraĵoj, skulptaĵoj ktp, ili devas vivi kiel minaritato nun. Ili ne sukceis malmultigi la elversaĵon de la enmigrantoj, el diversaj distriktoj de la lando. La enmigrantoj ne amas la valon, ĝian kulturon kaj lingvon, sed ili nur volas sekuri ilian estontecon tie ĉi. Ili, dank' al ilia gepatralingvo, kaptis tutan registaron kaj ili komplotas ke la valo ne estu en manoj de la nevaroj. La registaro, farita plej parte de la altkastaj Hinduoj, finfine decidis "doni" ŝtaton al la Nevaroj sed ĝi estas tiom malgranda ke la indiĝenoj eĉ malfacile respiros, kaj ili devas porti la ŝarĝon de la enmigrantoj. Do, la revolucio komencas. Jen mi p...