Posts

Showing posts from October, 2010

Ganga Malla venis al NEspA Oficejo

Image
Ganga Malla venis al NEspA Oficejo hodiaŭ (2010.10.30 sabate), tute mirinde. Ŝi estis unu el gelernantinoj de Joachim kaj fondinto de Nepala Esperanto-Asocio en 1990. Mi tre ĝojis vin post multaj jaroj. Ŝi nun loĝas en Kanado kaj venis al Nepalo por celebri la festivalon kun ŝiaj familianoj. Mi ne povis kredi miajn orelojn kiam ŝi telefonvokis min. Mi tuj invitis ŝin al nia asocio. Ŝi ne povis promesi ĉar ŝi devis esti en multaj lokoj en mallonga periodo. Mi do ne pensis pri ŝi. Jes, mi ja invitis al Wolfgang por hodiaŭa kunveno. Mi esperis ke li estos tie ĉar mi ankaŭ malfruiĝis. Estis Poshraj sole. Ni iomete babilis pri la diferenco de la movado en Eŭropo kaj en Nepalo. Mi intertempe telefonis al Wolfgang kaj li diris ke li ne venos ĉar li telefonis al la sekretario kaj li diris ke neniu venos al la asocio.  Poste venis la sekretario mem. Li diris ke li rekte venis el lia vilaĝo. Kaj, jen. Ganga venis kun la sama rideto. Ŝi ne multe sanĝiĝis en pasintaj ses jaroj. Ŝi iam ...

Naskiĝdatreveno de Lumanta

Image
Okazis dua naskiĝdatreveno de mia filino Lumanta hieraŭ (2010-10-17). En nia kulturo, la naskiĝdatreveno de dua jaro por infanoj havas grandan signifon.  Eni tiu tago, la infano ricevas girlando de 12 rizo-kukoj, kiu nomiĝas "Jomari". Eble, tio estas la plej ŝatata manĝaĵo  kaj oni volas feliĉigi la infanon per la plej bongusta manĝaĵo li aŭ ŝi deziras. Kontraŭe, ni ne celebras unuan naskiĝdatrevenon, eble en tiuj jaroj, kreski infanon dum du jaroj estas malfacilaj kaj tiuj kiuj vivis dum du jaroj estis kiel venkintoj. Kutime, ni celebras naskiĝdatrevenon per preĝado al naŭ planedoj. Ni kredas ke tiuj planedoj foras havas ion al nia vivo kaj ni volas ke tiuj planedo estu feliĉaj dum tuta jaro. Ni ne povas flugi al la planedoj sed ni povas imagi ke tiuj naŭ planedoj estas tiel malsimilaj sed egale bezonataj kiel naŭ specoj de grajnoj. Do, ni aranĝas la grajnojn en naŭ malgrandaj pladoj kaj preĝas ĝin, kaj poste lasas ĝin apud iu templo. Poste ni donacas boligitan ovon, sekigit...

Venis gasto el Danlando

Venis Wolfgang Kirschstein el Danlando hodiaŭ (2010.10.23) al NEspA Oficejo. Sed tre bedaŭrinde, la oficejo estis fermita pro io nescia. Pri lia vojaĝo al Nepalo, mi ricevis informon 11an de oktobro. Li unue skribis al la oficiala retadreso kaj li ne povis ricevi respondon. Do li skribis al ĉiuj delegitoj. Mi respondis al li kaj invitis lin al mia hejmo gastiĝi. Sed li havis nepalan amikon kun kiu li venos al Nepalo kaj estis loĝonta ĉe lia hejmo. Ili intencis malfermi butikon pri nepalaj manfaritaĵoj per la ideolgoio de "Fair Trade". Mi telefonis al li hieraŭ matene por informi pri sabata kunveno ĉe la oficejo. Li diris ke li jam estis invitita ĉe la oficejo je la 12a. Mi opinis ke eble ĉiuj estis invitiaj. Hodiaŭ mi iris al la oficejo sed la pordo estis ŝlosita. Mi telefonis al la prezidnatino kaj ĝenerala sekretario por scii ĉu hodiaŭ okazos la kunveno aŭ ne sed ambau ne prenis mian telefonvokon. Neniŭ jam ne informis al mi ke hodiaŭa kunveno estis nuligita. Poste mi...

La plej malalta homo de la mondo troviĝas en Nepalo

Image
18 jara Khagendra Thapa Magar estas nun akceptita de "Guinness World Records" kiel la plej malalta viro de la mondo hieraŭ (20101015). Tio estas la 18a naskiĝtago de Thapa. Li naskiĝis la 14an de oktobro, 1992 en Baglung distrikto de okcidenta Nepalo. Ironie, antaŭe Nepalo estis konata kiel la lando de plej alta monto (Monto Everesto) kaj nun ĝi ankaŭ estos konata kiel la lando de la plej malalta homo. Speciala teamo de la "Guinness World Records estis sendita" al Nepalo por finekzamenci la veron trovis ke viro estas 67.8 centimetroj (26.4 coloj) alta. Li naskiĝis kun 600 gramoj kaj nun li havas 5.5 da kilogramoj. Li ne povis ricevi la tilolon antauxe  ĉar li estis ankoraŭ infano kaj li ricevis ĝin tiu post li celebris lian 18-jaran naskiĝtagon. Antaŭ li, la saman tiloton meritis Edward Nino Hernandez, 24, el Colombia, kiu estis 70.21 centi-metra alta. La ĉefa reprezentanto de Guinness Marco Frigatti gratulis al Khagendra por la eksterordinara titolo. Gepa...

Festivalo de Shikali

Image
Okazis tre interesa festivalo de "Shikali" ĉe la vilaĝo de Khokna hieraŭ (2010.10.13). La maljuna kamparanoj vestis sin kiel diinoj kaj dancis kontraŭ tradicia muziko en la vilaĝo. De pli ol 500 jaroj ĝi daŭras. Nepalo ja estas plena je tiaj riĉaj kulturaj eventoj. Estas unu el la plej bonaj tagoj esti en Nepalo por esterlandanoj. Sed multaj nepalanoj, eĉ tiuj enmigrantoj al Katmando, ne scias pri tio. Bedaŭrinde, en Nepalo jam ne venis tiu kulturo kiam ano de unu etno, kasto ne volas ĝui festivalon de alia etno aŭ kasto. Denove venis en mia kapo la ideo ke mi verku grandan libron pri kulturo de Katmando. Ne, nun mi volas eldoni la libron pri mia vojaĝo al Japanio. La titolo estu "Jen Japanio". Ĉu tio plaĉas al vi?

Mi lernas fotoĵurnalism

Image
Mi sukcese partoprenis en la trejnado pri fotoĵurnalismo, kiu finiĝis hodiaŭ. Venis D-ro Rudiger Claus, la direktoro de Internacia Instituto pri Ĵurnalismo Berlino (IIJB) por instrui nin. Estis 22 gelernantoj, plej multe estis junaj studentoj. Ankaŭ estis kelkaj ĵurnalistoj. Estis bonega por ni. Tamen ni devis lerni tro multe da aferoj en mallonga tempo (5 tago). Nun ekas mia revo aĉeti profesian "DSLR" fotilon......ho, mia saltanta koro. Silentu! Antaŭ kelkaj tagoj, mi estis elektita kiel membro de estrarao de Nepala Forumo de Etoso-Ĵrunalistoj (NEFEJ). Estas granda organizo, grandaj respondecoj. Ĝin regas regulo, danke.  Mi esperas ke mi lernos pri demokratia organizo en unu jaro. Estis interesa sperto eti en la unua kunveno de la estraro hodiaŭ. Kaj, ĝi ne estas en poŝo de kelkaj kapriculoj, kiel nia esperanto-organizo.