Posts

Showing posts from April, 2010

Serio de santendaro en Katmando finiĝis

Image
La serio de santendaro kiu okazis en kvin diversaj vilaĝoj ĉirkaŭ Katmando finiĝis hodiaŭ, la 29an de aprilo, 2010. La programo finiĝis post fonidiĝo de Buddha's Light International Associaton - Young Adult Division (BLIA-YAD) ĉe Pranidhipurna Mahavihar, Balambu. Parolande dum la finprogramo, honorinda Bonzo Hui Xian, la ĉefo de Fo Guang Shan Delhi Buddhist Centre, diris ke la organizintoj estas tre feliĉa havi la ŝancon veni en Nepalo por servi la popolon je nomo de la Budho. "Estis nepre tre interesa sperto," li diris. Li ankaŭ gratulis al la membroj de la nova BLIA-YAD Katmando-branĉo. Honorinda Sukha Bhante de Pranidhipurna Mahavihar diris ke la kuracisto-teamo faris laŭdindan laboron en Nepalo, servante al popolon kiuj suferadis je diversaj malsanoj de jaroj. Anil Ratna Tuladhar, la prezidanto de Esperanto-Klubo de Katmando, diris ke la klubo-membroj estas feliĉaj havi la ŝancon esti parto de tiu santendaro kun nobla kialo. Honorinda Rupshila Guruma danki...

Fina santendaro ĉe Tokha

Image
Hodiaŭ okazis la lastan parton de la santendaro de Esperanto-Klubo de Katmando. Tio okazis ĉe la Buddhabhumi Vihar de Tokha, en la norda vilaĝo de Katmando. Eble vi memoras, ni iam okazigis ekskurson al Tokha. Kaj interese, la loko situas apud la terpeco kiun aĉetis Nepala Esperanto-Asocio. Venis preskaŭ 400 malsanoj, pri dentoj, ostoj, kaj malsanoj pri virinoj kaj ĝeneralaj mansanoj. Mi atingis ĉe la loko je la 10a. Mi ne povis trovi la lokon ĉar unue mi iris al la centro de la mezepoka urbeto kaj demandis al lokanoj. Multaj homoj ne sciis ke tie okazis la santendaro. Bone. Pli ol tio, ili sciis ke hodiaŭ okazas protesta mitingo en la centro de Katmando. Do estis malrapida vico de malsanuloj kaj la kuracistoj ne devis labori haste, kiel en Thecho. Malgraŭ mia deziro mi ne povis esti tuttage ĉe la santendaro de komenco. Do, hodiaŭ mi restis ĝis la fino. La kuracistoj estis feliĉaj ke ni sukcesigis ĝin. Mi kaj Navindra parolis kun tiu helpanto de Ladakh (Bharato) kaj ni diris ke estis t...

Santendaro ĉe Khokna

Image
Okazis santendaro hodiaŭ la 25an de aprilo 2010, ĉe Jitapur Gandhakuti Vihar de Khokna, Lalitpur. Ni iris matene por aranĝi lokon kaj aliajn aĵojn. Mi estis kun Anil kaj Rina. Tie venis Navindra. Ni aranĝis lokon kaj seĝojn kaj tablojn ktp, kune kun lokanoj. Poste venis la teamo de gebonzoj de Balambu kaj la kuracistoj. Do, ili reanragixs ĉion laŭ iliaj facileco. La kuracado komencis je la 9a kaj daŭri pli malpli ĝis la 1a posttagmeze. Venis pli ol 200 malsanuloj pri dentoj, dentoj, ĝenralaj malsanoj, virinaj malsanoj, ostoj kaj infanaj malsanoj. Plej multe estis maljunuloj. Kelkaj inter ili havis pli ol 90 jarojn. La teamo de de Tajvanaj kuracistoj ankaŭ disdonis senpagajn medikamentojn al la malsanuloj. Simila stantendaro jam okazis vilaĝoj de Balambu kaj Sitapaila. Poste tio okazos en Thecho, kaj Tokha. La santendaroj estas okazataj de Pranidhipurna Mahavihar; Taiwan Health Corps, FGS Educational and Cultural Centre, Delhi, Barato; BLIA-YAD, Delhi, Barato kun subtenoj de Manamohan M...

Santendaro ĉe Sitapaila okazis hieraŭ

Image
Okazis santendaro Karma Lekshy Ling Institute Institute de Sitapaila hiearŭ, la 23an de aprilo kun helpo de diversaj organizaĵoj. La programo komenciĝis per Budhismaj religiaj preĝoj. Ĉirkaŭ 500 malsanuloj pri dentoj, dentoj, ĝenralaj malsanoj, virinaj malsanoj, ostoj kaj infanaj malsanoj estis kurcitaj de Tajvanaj kaj Malajziaj kuracistoj dum tiu okazo. La kuracistoj ankaŭ disdonis senpagajn medikamentojn al la malsanuloj. Simila stantendaro jam okazis vilaĝoj de Balambu, kaj okazos denove ĉe Balambu (dua foje), Khokana, Thecho, kaj Tokha. Laŭ la programo, la santendaroj okazos en Balambu la 24an de aprilo, en Jitapur Gandhakuti Vihar of Khokana la 25an de aprilo, en Weluwanaram Vihar de Thecho la 26n de majo kaj ĉe Buddhabhoomi Mahavihar de Tokha la 27an de aprilo. La santendaroj estas okazataj de Pranidhipurna Mahavihar; Taiwan Health Corps, FGS Educational and Cultural Centre, Delhi, Barato; BLIA-YAD, Delhi, Barato kun subtenoj de Manamohan Memorial Institute of Health Sciences. T...

Santendaro cxe Sitapaila

Okazis santendaro Karma Lekshy Ling Institute Institute de Sitapaila hiearŭ, la 23an de aprilo kun helpo de diversaj organizaĵoj. La programo komenciĝis per Budhismaj religiaj preĝoj. Ĉirkaŭ 500 malsanuloj pri dentoj, dentoj, ĝenralaj malsanoj, virinaj malsanoj, ostoj kaj infanaj malsanoj estis kurcitaj de Tajvanaj kaj Malajziaj kuracistoj dum tiu okazo. La kuracistoj ankaŭ disdonis senpagajn medikamentojn al la malsanuloj. Simila stantendaro jam okazis vilaĝoj de Balambu, kaj okazos denove ĉe Balambu (dua foje), Khokana, Thecho, kaj Tokha. Laŭ la programo, la santendaroj okazos en Balambu la 24an de aprilo, en Jitapur Gandhakuti Vihar of Khokana la 25an de aprilo, en Weluwanaram Vihar de Thecho la 26n de majo kaj ĉe Buddhabhoomi Mahavihar de Tokha la 27an de aprilo. La santendaroj estas okazataj de Pranidhipurna Mahavihar; Taiwan Health Corps, FGS Educational and Cultural Centre, Delhi, Barato; BLIA-YAD, Delhi, Barato kun subtenoj de Manamohan Memorial Institute of Health S...

Santenodaroj en Katmando

Image
Okazis santendaro cxe Pranidhipurna Mahavihar, Balambu kun helpo de diversaj organizajxoj. La programo komencigxis per Budhismaj religiaj pregxoj. Oni kredas ke pli ol 10,000 malsanuloj estos kuracita dum la ses-taga santendaro en kvin vilagxoj. La santendaroj pri dentoj, gxenralaj malsanoj, virinaj malsanoj, ostoj kaj infanaj malsanoj okazos en vilagxoj de Balambu, Sitapaila, Khokana, Thecho, and Tokha. La programo ankaux disdonos senpagajn medikamentojn al la malsanuloj. Laux la programo, post Pranidhipurna Mahavihar de Balambu la 22an de aprilo, la santendaroj okazos en Karma Lekshy Ling Institute Institute de Sitapaila la 23n de aprilo, en Balambu la 24an de aprilo, en Jitapur Gandhakuti Vihar of Khokana la 25an de aprilo, en Weluwanaram Vihar de Thecho la 26n de majo kaj cxe Buddhabhoomi Mahavihar de Tokha la 27an de aprilo. La santendaroj estas okazataj de Pranidhipurna Mahavihar; Taiwan Health Corps, FGS Educational and Cultural Centre, Delhi, Barato; BLIA-YAD, Delhi, Barato k...

Say No to Hindu Extremism

Image
Hi. Please forward this, if you agree and if you don't want to see the ex-king coming back from the Hinduism ladder. Razen -- --------------------------------------- http://razeno.blogspot.com

Ĉe NEspA Oficejo sabate

Estis mi en NEspA Oficejo hieraŭ. Estis unua sabato laŭ la regiastara kalendaro kaj devis esti estrara kunveno. Laŭ mi atendas multaj gravaj temoj diskutendaj : Partopreno en Azia Kongerso, ebleco okazigi ĝin en Nepalo, okazonta IHR, membroj de NEspA ktp. Post kvin monatoj okazos NEspA kongreso. Mi estis tie tagmeze kaj trovis Philipon kaj ĝenerala sekretarion, diskutantaj. Mi eniris kaj salutis. Estis mi sole en la sama ĉambro kaj mi foliumis la bulteno de Aŭstralia Esperanto-Asocio kuŝanta sur la tablo. Estis tie artikolo pri edinizĝo de Miranda. La GS prenis ĝin el mia mano kaj montris ĝin al Philip. Poste Philip donis ĝin al mi kaj venis mia vico. Estis interesa rakonteto de Miranda mem. Kaj mi vidis du fotojn -- unu enhavis kelkajn de miaj konatuloj. Poste venis Narendra kaj ili diskutis pri io temis pri Mukunda. Li diris ke ne plu okazu ia tia sekretaĵo en la asocio denove. La GS diris ke la prezidantino vojaĝis al Japanio (temis pri nova religio ŝi sekvis). Kaj pri aliaj estrara...

Alia santendaro de EKKo

Buddha's Light International Association, Pradnithi Purna Mahabihar, Esperanto-Klubo de Katmando kun lokaj kluboj okazigos ses santendarojn en aprilo en ses vilagxoj cxirkaux Katmando. En cxiu vilagxo okazos kvin apartaj tendaroj pri dento, infano, virinaj malsanoj kaj gxeneralaj malsanoj. Tiuj tendaroj okazos cxe Budhismaj monahxeoj. Dank' al tiuj monahxejoj kiuj konsentis doni al ni spacon. 2010/04/22 Santendaro cxe Balambu (1) 2010/04/23 Santendaro cxe Karma Lekshy Ling Monahxejo, Sitapaila (2) 2010/04/24 Santendaro cxe Balambu (3) 2010/04/25 Santendaro cxe Khokna (4) 2010/04/26 Santendaro cxe Thecho (5) 2010/04/27 Santendaro cxe Tokha (6) Esperanto-Koubo estas felicxa havi sxancon kunlabori por tiuj afablaj organizajxoj kaj kontribui al la malricxa societo, kies atingo al sanaj servoj de la registaro estas malofta. Ni atendas viajn konstribuojn, sugestojn kaj helpojn.

Pafilportantoj en Devghat

Image
Kompreneble, oni ne rajtas promeni sur la strato kun pafiloj. Sed, en Nepalo. Vi povas vidi tiajn homojn de tempo al tempo. Mi vojagxis al Cxitauxn antaux kelkaj tagoj. Mi iris al iu sankta riverbordo matene kaj io tiris atenton de mia fotilo. Mi vidis ke du homoj estis tie kun grandaj pafiloj!!! Oni diras ke preskaux kvin homoj estas mortigitaj en Nepalo cxiu monate post "alveno de paco". Iuj ili povas esti, mi ne scias cxu ili estas rabistoj, revoluciistoj aux policanoj. Sed ili estis en civitaj vestajxoj kaj mi fotis ilin sekrete de malproksimeco. Mi ne vois riski mian vivon por doni malmulte da koloron al mia blogo. Kiel vi reagus se vi subite vidus homojn kun pafiloj sur strato?

Iom politike...

Image
La registaro de Nepalo, farita per membroj de la konstitucia asembleo, tre hontinde, ne plu pensas pri finverkado de la unua konstitucio de popoloj de la respubliko de Nepalo. Nur restas malpli ol du monatoj por la datlimo sed plej grandaj partoj de la konstuticio ankoraŭ estas vakaj. La popolo kritikas, sed ili agas kiel surduloj. Anstataŭe, la ministroj aŭ batalas inter ili, aŭ engaxas sin al korecaj aferoj. Eldono de pasportoj Sujata Koriala, la filino de la ĵus forpasinta politikosto, faris ĉion per ŝiaj senhontaj manoj por ke Nepalo donu rajton eldoni tiel nomataj maŝinlegeblaj pasportoj (MRP) al iu tiu kompanio de Barato. Ŝi eĉ nuligis la registara anonco por alvoko por internaciaj interesaj fiarmaoj por eldoni ĝin. La parlamento malpermesis ŝin agi laŭ sia volo sed ŝi malrespektis alijulojn kaj freneze laboris. Kial? Kaj finifine, post grandaj protestoj kontraŭ tio, la registaro devis konfesi ke la decido de Sinjorino Koirala estis malĝusta kaj do, ĝi estis nuligita. Komprenite,...