Posts

Showing posts from January, 2010

NEspA kaj NEL estas kontentaj pri EKKo

Mi estis feliĉa ke mi estis ĉe NEspA kunveno heieraŭ (2010-01-23). Mi eble iris tien post unu monato. Mi tiom multe okupiĝis prk EKKaj aferoj. Laŭ mia opinio, hieraŭ devis esti estrara kunveno de NEspA ĉar verŝajne ne okazis tio dum lasta sabato ĉar la prezidanto kaj ĝenerala sekretario ne estis en Katmando tiam. Kiam mi antingis al NEspA Oficejo, mi vidis kvar amikojn: Philim, Hareram kaj liaj du lernontojn. Poste venis Navin Subedi, Poshraj kaj Narendra. Ni iomete babilis pri politico kpt kaj venis Bharat eble je la 1.00. Mi do ĝois. Fakte mi ĉeestis en la kunveno car mi aŭdis ke Bharat forte kritikis fondiĝon de EKKo kaj eĉ malpermesis NEspAnojn pri partopreno en la EKKo-Kunveno dum lasta sabato. Mi poste renkontis al Navin Lal. Tion mi ne povis kompreni. Bharat mem estas sekretario de "Nepala Esperanto-Lernejo" (NEL) kaj li opinias ke oni ne rajtas malfermi alian E-klubon (krom li mem). Simile, Subas, kiu venis al EKKo-Kunveno kaj forte kritikis kontraŭ la klubo fakte est...

EKKo-Kunveno 2010

Estis nia granda revo okazigi kunvenon por la tuta aro de geesperantistoj de Nepalo. Ekde fondiĝo de Esperanto-Klubo de Katmando (EKKo), ni revis pri tio. Ni volis vidi kiom granda estas nia verda societo en Katmando. Ni volis sidigi tiujn kiuj lernis Esperanton de Tibor Sikelj (antaŭ 50 jaroj) kaj tiuj kiuj lernis ĝin nur antaŭ kvar monatoj ĉe la sama tablo. PREPARADO Unue ni kolektis monon, el niaj propraj poŝoj; ni ne volis peti donacojn al eksterklubanoj por tio. Unue ni kalkulis pri la estontaj gastoj. Ni havis nomojn kaj retadresojn aŭ telefonnumerojn de ĉirkaŭ 60 homoj kaj ni esperis ke ni povos kolekti almenaŭ 50 homojn. Bonege. Estis sezono de geediziĝceremonio kaj do estis malfacila trovi lokon. Finfine ni trovis kunvenejon kiu nomiĝas "Green Party Palace", ĉe Jamal, je la centro de Katmando. Estis luksa kaj do multe kosta, laŭ nia nivelo. Teman plaĉis al ni ĉar ĝi portins la verdan nomon. Unue ni intencis regali niajn per tagmanĝo kaj poste ni decidis ke ni nur don...

Fotoj pri EKKo-Kunveno 2010

Image

Bonvenon al EKKo-Kunveno 2010

Image

Gratulon Miranda!!!!!!!!!!

Image
Okazis interese hodiaŭ. Mi havis planon viziti al NEspA oficejo kun EKKanoj. Fakte ni estis vizitonta al la NEspA oficejo por renkonti la estraranojn por disdoni invitleterojn pri la EKKo-Kunveno 2010, okazonta la 16an de januraro. Mi telefonis al Poshraj kaj demandis je kioma horo estos li tie. Kaj venis surprizo al mi. Li diris ke estis geedziĝceremonio de Miranda hodiaŭ kaĵ ĉiuj estas ĉe la templo de Bhadrakali!!! Li hazarde diris ke mi povas ankaŭ veni. Mi iom hezitis ĉar ne etas nia kutimo viziti al tiaj programoj seninvitite kaj mi ne estis unu el tiuj invititoj. Do? Estas manĝentile sed mi pretigis min viziti al la templo de Bhadrakali por rigardi tiun ĝojon. Mi ja deziris gratuli al Miranda. Do, mi petis al Anil kaj Navindra akompani min kaj ankaŭ igis Navindra peti al Sharmila ke ŝi ankaŭ venu. Ja estis granda okazo ĉeesti dum la nepalstila edziĝceremonio okazonta inter nepalano kaj eksteranda esperantistino. Mi vidas ke tio ests nova dimensio de esperanto-historio de Nepalo. ...

Forpasis patro de Sharmila kaj Niru

Image
Kun bedauxro mi hodiaux anoncas ke S-ro Prithi Narayan Manandhar, patro de du el miaj lernantoj Sharmaila Manandhar kaj Niru Manandhar, porpasis antaux 13 tagoj. Mi kondolencas kun sxiaj familianoj kaj pregxas ke li restu en paco. Mi multe esperas ke li, ie ajn li estas nun, donos dauxran kuragxon al liaj du bonkoraj filinoj energion por plu labori por la internacia lingvo.