Posts

Showing posts from July, 2009

Kio pri UK? Mi soifas...

Mi tre bedaŭras ke mi ne povis partopreni en la Universala Kongreso de Esperanto ĉi jare. Mi sopiras...Mi soifas... Mi tre deziras legi mallongajn raportojn aŭ blogojn. Ĉu vi scas iu blogas ĉiutage el Bjalistoko? Mi same volas rigardi fotojn. Mi vidis kelkajn en Ipernitio. Kvankam mi ne ĉeestas, vi povas renkonti tri samlandanojn el Nepalo: Indu, Poshraj kaj Himlal. Bonvolu parolu kun ili, kuraĝigi ilin. Neniu el ili jam skribis al mi rekte, sed mi havas ŝancon legi pri la kongreson, nur iomete. Vi vidos min en la kongresejo en du budoj: en la Budo de UEA kaj tio de KAEM. Ili vendas mian unuan Esperanto-libron: "Vojaĝo al Muktinath". Ĉu vi vidis ilin en UEA-budo aŭ KAEM budo? Ĉu vi vidis ke homoj aĉetis ilin? Kaj vi? Se vi ne volas aĉeti ilin, ne gravas, nur tuŝu ilin. Mi sentos vian kareson! Mi multe esperas ke kelkaj el vi (tiuj kiuj partoprenis en ĝi) aĉetis mian libron. Estas mia unua provo kiel libro-verkado kaj eldonado. Nun atendas mia libro pri mia vojaĝo al Japanio. ...

Ni praktikis Esperanton en la lernejo

Hieraŭ mi ne iris al la asocio. Mi scias homoj ne venos kaj ne diskutos pri io ajn. Anstataŭ, mi iris al la lernejo kie mi insturas Esperanton. Tie mi promesis ke mi helpos ilin praktiki la lingvon. Venis 4 el ili. Do, ni ĝoje praktisis pri -ant, -int, -ont, kaj -at, -it, -ot. La gelernatnotj konfuziĝis ĉar ili tro multe lernis en mallonga periodo (14 lecionoj) kaj estas malfacile memori ĉion. Unu el ili hazarde skribis letereton en la angla ke li estas komencanto kaj li bezonas helpilojn. Li ricevis du gvidlibrojn el Svislando. Feliĉe! Poste venis Shree Prasad Pokhrel. Ankaŭ venis lia filino Alinka kaj du parencoj. Ili rakontis pri ilia Esperanto-vivo. Estis tre interesa sesio. Miaj lernantoj povis aŭdi Esperanton de aliaj buŝoj. Tio estas grava dum lernado, tiel mi kredas.

Kion ni acxetu: medikamentojn aux armilojn

Kiam centoj da homoj mortas en malproksimaj vilagxoj, la politikistoj en la cxefurbo planas acxeti armilojn en Nepalo!!! Tio estas la kialo ke homoj mortas pro malsanoj en aktuala Nepalo. La politikistoj ne havas tempon por pensi pri malsanuloj, malricxuloj aux senlaboruloj. Sed ili ja estas suficxe lertaj por pensi pri ia ajn planoj kiuj donos al ili suficxe grandan sumon. Karaj, diru al nia registaro, kiu estas pli valora por Nepalo hodiaux, cxu medikamento aux armiloj?

Kiu fakte estis la malsano?

jam mortis 200 homoj en sep distriktoj de mezokzidento de Nepalo en du monatoj. 143 estis mortita en la sama distrikto, Jajarkot. Ministroj gxojis luksegan flugon en helikopteroj sed, la registaro ankoraux ne povis dir kiu fakte estis la mansano! Tio estas Nepalo. Multaj homoj ne povis celebri festivalo 'Gathanmuga' hieraux pro mondvarmigxo. Eble vi miris. Fakte okazis tiel. Fakte, la festivalo devis okazi post rizplantado, sed cxifoje gxi la tago de la festivalo multaj homoj jam ne plantis rizon, cxar ankoraux ne pluvis. Do, ili lasis la festivalon. Tre bedauxrinde.

Ne okazo de kunveno ne estas novajxo en NEspA

Ne okazis estrara kunveno ankaux hieraux. Ne-okazo jam fairiĝis kutimo. Mi iris al la asocio, pensante ke almenaŭ io okazos ĉar estis la lasta sabato antaux la forflugo de bravaj geesperantistoj al Bjalistiko, kaj tio donos al ili sanĉon celebri ĝin aŭ al ni, adiaŭi ilin. Sed kiam mi iris en la ĉambro, mi unue vidis ke musoj manĝis tapiŝon kaj ankaŭ parton de la pordo, kaj ene estis du-vicprezidantoj kaj ĝenerala sekretario. La kongreso okazis en novembro 2008 kaj nun estas la 8a monato de nuna estraro. Laŭ mian scio ili nur povis kunveni du foje. Laŭ la statuo, ili devas kunveni unufoje en monato. Do? Kie estas la estraranoj? Ili eĉ ne povas sidi kune unu foje en monato kaj ili povas tiel plani por la movado? Mi, kiel tiel nomata konsilanto por la asocio, iris al la asocio por esti ĉe la estrara kunveno sed tiuj estraranoj ne memoras ke li estas membroj de la gividanta komitato. Restas tiom multe da aferoj farendaj:La banko-konto jam ne estas transdonita al la nova prezidanto de la as...

Epidemio de diareo mortigis 91 homojn en okcidentaj montoj

Image
Kiam politikistoj en Katmando luktas por la plej profito-dona posteno en alkutimiĝitaj ĉambroj, malriĉaj homoj en okcidentaj montoj mortas pro simpla malsano "diareo" kiu disvastiĝis en la distrikto kiel epidemio. Jam mortis pli ol 91 homoj en la okcidenta distrikto de Nepalo Jajarkot pro diareo kaj aliaj per-akro malsanoj en pasintaj du monatoj. Dek homoj en la sama vilaĝo mortiĝis en unu semajno. Dum multaj tagoj, la registaro tute ne legis raportojn de ĵurnaloj kaj poste diris ke estis pro "stranga malano". Nun venas la respondo ke etis estis diareo. Laŭ la raporto, jam pli ol 2,000 homoj estis malsanaj tie. Denove venis alia raporto ke la minisro de sano Umakanta Chaudhary flugis al la vilaĝo per helikoptero sed la medikamento estas trasnportara sur dorsoj de muloj. Vojoj al tiu vilagxo jam ne estas konstruataj. Kaj, videble, pli da homoj mortiĝos antaŭ la medikamento atingos la vilaĝon. Oni diris ke la vojaĝo per helikoptero konstas pli multe ol la ŝtato elspez...