Posts

Showing posts from May, 2009

Sithinakha: Festivalo de virgulo kaj lento-kuko

Image
Hodiaŭ Nevaroj de Katmando-Valo celebris la festivalon de "Sithinakha". Ĝin oni celebras la sesn tagon laŭ la luna kalendaro. Estas la fina tago de seka sezono kaj komenco de musono. Do, homoj purigas putojn, akvo-kranojn, lagetojn kaj kortojn. Nun etas la bona tempo ĉar ili estas nun malplenaj kaj baldaŭ venos pluvegoj dum musono. Oni kredas ke piaj serpentoj vivas en tiuj akvo-fontoj kaj oni preĝas al ili per kotona serpentoj ktp por ke ili gardu la akvo-fontojn kontraŭ malbonaj insektoj kaj aliaj vivaĵoj. Dum purigado, homoj tiom multe kunlaboras ke ili finfine ekbatalas grupe kaj finiĝas post kelkaj homoj vundiĝas. Poste tio fariĝis kvazaŭ kutimo kaj oni kredis ke vundiĝo estas oferto de sango al diinoj. Tiu fi-kutimo ne plu okazas de antaŭ ĉirkaŭ cent jaroj. Kaj, estas la tago, precipe por farmistoj, preĝi al dioj por konservi energion por ke ili forte laboros dum la rizplantado, kiu sekvos tuj post komenco de pluvado. Oni kuiras ses kareojn hodiaŭ kaj manĝas kune kun fa...

Eksterordinara ĉefministro de Nepalo

Image
Hieraŭ estas historia tago ne nur por nepalanoj, sed ankaŭ por ĉiuj homoj en la mondo kiuj kredas al demokratio. En Nepalo, inter misteraj cirkonstancoj igixs ĉefminitro tiu homo kiu malvenkiĝis el do konstitucioj dum pasinta baloto de Konstitucia Asembleo. Tiu ĝentlemana komunisto nomiĝas S-ro Madhav Kumar Nepal, la eksĝenerala sekretatrio de CPN-UML. Dum pasintaj 8 monatoj estis la registaro de la Maoistoj, la plej granda partio, laŭ la rezulto de la baloto, kiuj sukcesis fari registaron kun helpo de aliaj partioj. Sed konstantaj protestoj de aliaj partioj, tiu reganta partio de Maoistoj ne povis bone labori. Kaj, ili ankaŭ ne povis materialigi iliajn planojn. Dume, la ambasadoroj de aliaj landoj, ekz de Barato, iĝi tro aktiva, por sanĝi la registaron. Oni dire, ambasadoroj de fortaj landoj prenas ŝlosilon por daŭrigi nepalan registaron. Kaj, ili neniam volas ke paco regu en tiu ĉi malgranda lando. Du homoj mortiĝis kaj 12 homoj vundiĝis hieraŭ kiam ekplodis bombo en kristana preĝejo...

Politika krizo en Nepalo

Demokratio tre multe kostas. Almenaŭ por Nepalo, kie homoj volas ricevi ĉion senpage, demokratio ne astas akirebla. Do, ni trapasas pli severan ekzamenon, por pruvi ke ni vere amas ĝin. Antaŭ unu semajno, la ĉefministro Pushpa Kamal Dahal "Prachanda" kiu venis al demokratia vojo post mortiĝo de 13,000 da homoj per tiel nomata Popola Milito lasis la registaron, per rezigno kvazaŭ ĝi estis ne atendita donaco pro ili. Neniu povas kredi ke la ĉefo de Maoistoj kiu bataladis kaj mortigis homojn senkulpajn, nur por diri al la homoj ke ili volas sanĝi la tutan sistemon, tiel facile lasas la ŝancon konstrui "novan" Nepalon. Ni vidu kio estis lia vera intenco. Tiutempe, denove venis al la dancejo multaj politikistoj por montri al ni kiom senhontaj ili povas esti. Tiuj du grandaj politikaj partioj, kiuj ne povis venkiĝi en mulaj lokoj dum la baloto de Konstitucia Asemleo nun venas antaŭen por diri ke ili volas estis en registaro. Fi! Ĉu ili jam forgesis la bazon de la demokrat...

Feliĉan Budho-tagon

Image
Deziras al ĉiuj pacon, sanon kaj feliĉon okazde de 2553a naskiĝtago de Budho. Mi sendas al vi sinceran bondeziron el Nepalo, la lando kie naskiĝis la Budho. Restu paco en la mondo. Same kiel ĉiujaro, divesaj programoj okazis en Nepalo: kaj en Lumbini kaj en Katmando. Sed tio estis nur sociaj. La registaro havis neninon - nek monon, tempon nek energion por celebri la pian tagon. Iu reglia asocio invitis al la presidenton kiel ĉefa gasto, sed la presidento, Hinduano, ne iris tien. Povas esti ankaŭ politika kialo (ĉio estas politika en Nepalo). Ironie, la ĉefministro Pushpa Kamal Dahal, kiu akiris la regon post mortigo de 13,000 homoj diris, en lia mesaĝo ke intruado de la Budho je filozofio de vivo ĉiam inspiris ilin por krei pacon (?), bonfaron kaj leĝan societon. Li menciis tri faktorojn kiuj neniam videblis en Nepalo dum lia 12 jara milito kaj 8-monata rego. Kvankam la Budho naskiĝis en Nepalo, la lando mem neniam povis iĝi buda. Tiu kaze la Budho estis malsukcesa - li donis bonan lec...

Maoisto-cxefministro maldungis la ĉefon de armeo

Image
Malgraŭ protesto kaj malkonsento de aliaj partioj, la Maoistoj hieraŭ maldungis la Ĉefon de Armeo Rukmangad Katwal. La protesto etis tiom alta kaj la alia sekcio de Komunistoj (CPN-UML) lasis la registaron kaj nun la Maoistoj aŭ devos sekvi aliajn helpantajn partiojn por teni al registaron aŭ devos lasi ĝin. Kaj, la presidento jam intervenis kaj diris al al ĉefo de la armeo ne sekvi odernon de la ĉefministro sed resti en la posteno - nur prezsidento rajtas maldungi lin. Tio estas la alteco de la krizo. Strange, la ĉefo Katwal estis en armeo de kiam la antaŭa reĝo puĉis antaŭ tri jaroj. Li fakte estis unu el la altaj helpantoj de la reĝo kaj ankaŭ subtenis la reĝon per "politikaj" prelegoj kaj agoj ie kaj tie. Poste li ludis rolon ankaŭ subpremi la popolan movadon kontraŭ la reĝo kaj lia puĉo. Tamen, la demokratiaj registaroj neniam pensis puni aŭ eĉ maldungi lin, kvankam tio vere estis la deziro de la popolo (fakte, ĝis nun neniu kiuj subpremis la demokrtian movado jam estas ...

vizito al domo de d-ro Joshi

Vendrede vespere ni vizitis al la domo de D-ro Keshav Ram Joshi. Philip kaj Narendra estis atendanta kiam mi atingis al Bishalnagar Bus-haltejo. Post eble 20 minutoj atingis Bharat, Indu, Mukunda Chhetri kaj Navaraj. Ni sidis tien en la hejmo dum ĉirkaŭ 20 minutoj. La frato kaj filo de d-ro Joshi estis en blanka vestaĵo, sidanta sur planko. Ili sekvas la riton de"krija". Ĉar ambaŭ filoj de D-ro Joshi etis en Usono, laboranta, la frato sekvis la riton, kaj de funebro kaj de krija. Poste venis la pli aĝa filo. La juna filo eĉ ne povis veni. La filo diris ke d-ro Joshi estis 72 jara kaj sciis 12 lingvojn kaj ĉiam de lia koro laboras por lia fako. Narendra aldonis ke li iam intervjuis la d-ron kaj li diris ke li plej ŝatas Esperanton inter aliaj lingvojn. Ni petis al la filo ke li daŭrigu la tradicion de lernado de Esperanto. Li respndis ke vivo en Usono estas tre tre okupita. Mi povis informi al S-ro Shree Prasad Shrestha kaj S-ro Baikuntha Man Maske, la du aliaj gesamikdeanoj ...