Ĝis, kara Jacob
Okazis adiaŭa festo ĉe Thamel por Jacob hieraŭ vespere. Ni estis invitita je la 4.30 posttagmeze kaj mi atingis je la 4.50. Mahendra, Sri kaj DP kuiris manĝaĵojn. Mi iris tien malfrue, pensante ke eble la programo komenciĝos je la 5.00a. Sed Bharat jam invitis al Philip je la 5.30 kaj ni devis atendi lin. Li diris ke Philip sekvas usonan tempon pro tio li estis invitita je la "ĝusta" tempo. Do ni devis uzi 'nepalan' tempon. Mi vidis 14 personojn tie. La progrmo komeiciĝis je al 5.35. Ĉiuj parolis/dankis al Jacob pro lia ĉeesto en Nepalo. Mi ankaŭ dankis lin. Mi diris ke ni multe kverelis, disputi sed ĉio okas por Esperanto, kaj dank' al Esperanto. Philip venis poste. Je la fino, Indu donis ŝalon al Jacob, nome de la asocio. Mi donacis libron pri Muktinath al li. Kaj, mi devis tuj lasi la programon je la 6.00a ĉar mi divis atingi al iu alia festo je la 5.30. Mi petis pardonon al la invitinto kaj diris ke mi malfruiĝis ĉar antaŭa programo malfruiĝis dum unu horo. N...