Ĝanko de Satya Mohan Joshi okazis
Okazis speciala "naskiĝtago" de veterana verkisto kaj sciiulo pri kulturo Satya Mohan Joshi. Tiu naskiĝtago okazis kiam li fariĝas 88jara, 8monata, 8taga kaj 8hora. Tiun riton oni nomas kiel "Ĝanko". Ne ĉiuj maljunuloj havas tian sanĉon, nur religiemaj kaj piaj homoj, onidire. Ĝanko estas tipa kulturo de nevaroj, honorigi maljunulojn kaj ekadori ilin. Oni diras ke post tiu rito, homoj adoras lin/ilin kiel gedioj. En tiu rito, la edzino devas akompani. Kiam la naskiĝtago de edzo okazas, la edzino ankaŭ celebras la naskiĝtagon, ne gravas kiom da jarojn ŝi havas. Ili fariĝas unu persono, laŭ la kulturo de la nevaroj. Kaj, kiam tio okazas al virino, la edzo samstile akompanas ŝin. La viro kaj virino sidas apude kaj la pastro rite re-geedzigas ilin. Kaj li sidigas ilin en apartaj du ĉaretoj. La genepoj tiras la ĉareton al proksima templo kiam gefiloj kaj aliaj parencoj akcompanas la proceson . Sed ĉi-foje, ili ne volis faris ĝin tiom pompe. Ili simple finis la aferon en ...