Posts

Showing posts from December, 2008

Felicxan novan jaron 2009!

Image
Estimataj/karaj, Jen venas fino de la jaro. Tiel rapide pasas tempo. Sxajnas ke mi hierux sendis al vi karton de nova jaro 2008, kaj nun ni adiauxas gxin. Venis kelke da malfacilajxoj cxi jare. Sed gxi benis al mi ankaux per fino de la Espernato-vortato. Tiukaze, gxi estas la plej frutodona jaro por mi en pasintaj 17 jaroj de mia esperanto-vivo. Mi dankas al Dio ke mi vivas hodiaux por vidi sukceson. Do, mi volis iomete laobri por Esperanto preter mia landlimo, kreante la reto-revuo Azionia. Bonvolu igu vin parto de www.azionia.blogspot.com kaj forgesu landlimojn, almenaux virtuale. Mi deziras ke la venonta jaro alportu al vi felicxon, sankon, sukceson kaj amon. Kore, Razen Manandhar (el Nepalo)

"Registara" atako al ĵurnalaro

Image
Aktivistoj de la reganta Komunista Partio de Nepalo (Maoistoj) hieraŭ atakis al unu el ĉefaj ĵurnalejoj. Ili vundis unu ĵrunaliston kaj rompis oficaĵojn de Himal Khabarpatrika. Ili estis "laboristo"-aktivistoj de la partio aŭ, iu sence, la registaro mem. En la plej nova numero de la ĵurnalo estis artikolo pri Maoisto-laboristoj kiuj nur kreas problemojn en ĉiuj fabrikejoj kaj ĝi fifamigas la mondskalan movadon de la laboristoj. Ĝuste pro iliaj agadoj, multaj fabrikejoj jam fermiĝis. La aktivistoj serĉis tiun raportiston kaj kiam ili ne povis trovi lin, ili rompis tablon kaj ankaŭ vundis alian ĵurnaliston. La ĵurnalisto tie diris ke estis simple spertaj militistoj kiuj atakis ilin. Ili estis bone disaranxitaj, malgranda grupo venis supre kaj serĉis la ceteran ĵurnalistoj kaj rompis ĉion kiam ili ne povis trovi lin. La atako dum 15 minutoj estis tre bone planita - ekzakte kiel ili atakis al policejo dun tiel nomata "popola milito". Ironie, la ĉefministro (kiu prezida...

NEspA skribos al KAEM pri la vortar

Mi estis kun geesperantistoj dum tuta tago hodiaux. Je la tagmezo mi atingis al Thamelo. Estis Poshraj, Philip kaj Sri. Poste venis Narendra, Bharat, Indu, Ajit kaj aliaj du lernontoj. Je la fino venis Parashar. Philip volis ke unue ni decidu pri la vortaro. Bharat regais kiel cxiam... Post longa kverelo, ni decidis ke Sree zorgu pri la presado. Li tuj kalkulos kaj diros al NEspA kiom gxi vere kostos kaj "NEspA" petos monon al KAEM. Ni diris ke ni eldonos gxin je la fino de februaro. Bonge. Cxio estas bona se finas bone. Pri partopreno al UK. Venis mono de Indu kaj Poshraj (por depeni al NEspA) kaj gxin NEspA akcpetis kiel lauxregula. Do, la partoprenanto-petantoj estas Himlal, Indu kaj Poshraj. Nepalo ricevos helpon je aligxo kaj logxado por unu persono kaj tiu helpo estos dividita inter la tri personoj kaj alian monon ili mem arangxos. Estas bone ke cxi foje ankaux partoprenos tri personoj el Nepalo. Pri renkontigxo. Venis la sinjoro kiu zorgas pri turismo de Ghalegaon, la ...

Jen la fino de la laboro!

Hodiaŭ estas speciala tago. Ni sukcesis deklari ke ni finis la laoron sur la Nepali-Esperanto-Vortaro. Hieraŭ vespere mi, Narendra kaj Poshraj diksutis pri la restintaj vortoj, pri la ordo de nomoj kaj vortoj de redaktintoj. Mi verkis longan artikolon nome de la redaktintoj kaj petis sugeston de la du. Ili konsentis kaj donis kelke da sugestoj al mi pri ĝi. Kaj, ni ankaŭ diskutis kia maniere ni helpu al NEspA peti financan subetenon de KAEM. Poste ni telefonis al Jacob por hodiaŭa renkontiĝo. Matene mi kaj Poshraj iris kune al MS Nepalo oficejo kie Jacob atendis nin. Poste venis Narendra. Ni diskutis pri la rolo de NEspA je peto de mono al KAEM. Ni ankaŭ diskutis kiel ni povas meti malfermecon de alveno de la mono kaj ĝia travidebla uzo. Ni unue verkis leteron al NEspA, informante al ĝi ke la vortaro estas preta nun. Kaj petis ke ĝi skribu al KAEM por la financa helpo. Ni kvin membroj de la vortaro-komitato -- mi, Narendra, Poshraj, Jacob kaj Philip -- subskribis sub ĝi. Ĉar Philip ...

Ni memoris Zamenhofon

Ni celebris Zamenhoftagon ĉe la oficejo de NEspA hodiaŭ vespere. Venis en tute 12 samideanoj kaj 4 lernontoj. Estis Mukunda, Narendra, Poshraj, Nabin Lal, Bharat, Philip, Jacob, Navaraj, Shree, Binita kaj mi. Binita forlasis frue kaj Parashar venis malfrue. Kvar aliaj volis lerni Esperanton, de Shree. Komence, Philip lumigis kandelon antaŭ la portreto de Zamenhof. Li rakontis pri la hebrua lingvo, Zemanhof kaj la etnoj de Sataroj. Bharat rakontis pri Ramajana, Nararaj dankis al Zamenhof ke li kreis la internacian lingvon. Mukunda memoris ke patro de Zamenhof bruligis liajn verkaĵojn sed li finfine sukcesis krei la lingvon. Mi legis paragrafon de la parolado de Zamenhof, dum la unua Esperanto-Kongreso: "...En nia kunveno ne ekzistas nacioj fortaj kaj malfortaj, privilegiitaj kaj senprivilegiaj, neniu humiliĝas, neniu sin ĝenas; ni ĉiuj staras sur fundamento neŭtrala, ni ĉiuj estas plene egalrajtaj; ni ĉiuj sentas nin kiel membroj de unu nacio, kiel membroj de nun familio, kaj la u...

Felicxan Zamenhoftagon!

Image
Jen mi deziras al vi felicxan Zamenhoftagon. Ni memoru ne nur la personon sed ankaux lian agon kaj dedicxon al disvastigo de la internacia lingvo. Ni realigu lian revon. Por tio, kunlaboro kaj harmonia vivo estas gravaj. Permesu min citi kelkajn liniojn pri Zamenhof, el la libro de Privat. " Zamenhof tre klare vidis la materian flankon de la baroj. Tial li proponis rimedojn praktikajn por ebligi amon. Tial li disdonis al la homoj tiun lingvon interligan, la mirindan frukton de genio harmonia. Sur miloj da lipoj li metis ilon fratigan. Al miloj da vivoj li donis ĝojon, sencon, utilon. Ne prediki li volis, sed helpi.[1] En tio li montriĝis siatempa. Granda kuracisto de l' homaro. Li kliniĝis ame super ĝia korpo malsana, venenita. Li komprenis la kaŭzojn. Li vidis kaj respondis la bezonojn. Ne nur parolojn, sed faktojn. Ne nur konsilojn, ankaŭ serumon. Lia cerbo estis ekvilibra. Nur lia koro batis varme kaj rapide. Lia menso estis saĝa kaj trankvila. Tiun trankvilecon oni rimarki...

Aligxu al Azio nia

Image
Join me on Azio nia Ni parolu pri Azio, pli azie azionia has: 1 friend Saluton. Bonvou aligxi al jena grupo. Estas bonege se ni povas montri kune amon al Azio. Antauxdankon. Razeno Click to Join Members on Azio nia: Song Ho-young Bernardo azionia Razen Manandhar Rogener Pavinski About Azio nia Estas komuna diskutejo, babilejo kaj retejo por azianoj por diskuti pri Espernto-movado kaj aliaj aferoj. Mi invitas vin bunte partopreni. 10 photos To control which emails you receive on Azio nia, click here

Bonvenon al Azio

Azio estas kontinento de diverseco kaj bunteco. Laŭ grandeco, varmeco, alteco, koloro, etno, religio, ekonomio, socio ktp. De multaj jaroj Esperanto servas kiel ligilo inter la diversaĵoj. Jen, mi klpodas ion fari malgrandan por utiligi Espearnton kaj diskonigi la buntecon de Azio inter esperantistoj aziaj kaj aliaj. Estis mia revo eldoni espento-revuon pri kulturaj aferoj. Ja estas bona ideo sed postulas tempo por realigi ĝin pro financaj malsufiĉoj. Intertempe, mi prezentas pli facilan vojon - por atingi al la celo de esperanto-revuo. "www.azionia.blogspot.com" estas tiu paŝo. La vorto Aziano estas kunigo de "AziO" kaj "nia". Ĝi estos la paĝo kiu akceptas ideojn, opiniojn, vidpunktojn kaj rakontojn de aziaj landoj de aziaj landoj. Ĝi enhavos artikolojn pri: arto, kulruto, religio, socio, modo, juna vivo, amo, politiko, lingvo,literaturo, forlkrakonto, manĝaĵo, edukado, konstruaĵo/arkitekturo kaj aliaj. Per simpla Esperanto, vi povas verki artikoloj...

Laboro kaj kunveno pri vortaro

De mateno mi estis ĉe NEspA oficejo hieraŭ por labori sur la restnataj paĝoj de Nepali-Esperanto Vortaro. Post unu jaro de diskutado, restis tri pagoxj da malfacilaj vortoj: Estis tiaj vortoj kiuj estas tipe nepalaj kaj estis malfacile trovi Esperanto-egalaĵojn. Por tio jam ni laboris unu kaj duonhoro vendrede ĉe mia hejmo. Estis Narendra kaj Poshraj en la oficejo kiam mi atingis. Daŭris longa laboro - kapturniĝoj kaj diskutoj kaj sensencaj ekzemploj post ĉiu vorto. Oni ne povas imagi kiom multe mi laboris sur ĉirkaŭ 7,000 vortoj dum pasintaj 16 jaroj. Jes, ĉio estas bona kiam fino estas bona. Je tagmazo venis Bishwa, Shri, Jacob kaj Bharat. Mi montris la Esperanto-dokumentarion pri Tamang en poŝtelefono. Estis interesa produkto de Esperanto. Jacob informins ke eble MS Nepalo havas lokon por kelkaj Nespanoj en la kurso por lerni faradon de hejmpaĝon. Li proponis ke estus bone se iu venus lerni ĝin kaj fine preparu oficialan hejmpaĝon de NEspA. Nepre estis bona ideo. (Nur hieraŭ vespere...

Kaj jen malluma Katmando

Post multaj mal-, nun mi parolas pri malluma Katmando. La registaro decidis ne doni elektran fluon al Katmando dum 10 horoj cxiu tage. Imagu kiel vivas nepalanoj tie cxi. De mateno gxis vespero ni atendas lumon kaj ni ne povas rigardi televidon, labori sur komputilo, kuiri kaj preskaux nenion. Vespere estas terure. Ni ne povas vivi en 17a jarcento, kun kandeloj, rekontante feinan rakonton al niaj infanoj kaj dormi je la 7a horo. Kion fari? Ecx post demokratiigxo aux respublikigxo, la homoj en politiko ne agas serioze. Mi vidas ke kelkaj homoj vivas nur por akiri grandajn segxojn. Kaj, ili ne laboras cxar ili timas ke se ili bone laboras ne restos ion por promesi al la popolo. Aux ili simple ne estas kapablaj. Onidire, Nepalo havas grandan eblecon generi akvo-elektron. Sed la vero nuda estas tia ke ni vivas per kandeloj. Do, karaj, se vi vizitas al Nepalo, nepre kunporti kandelojn...:)