Posts

Showing posts from September, 2008

Neforgesinda ekskurso en Jhor

Image
= == Okazis neforgesinda evento en Nepala Esperanto-Asocio post longa tempo. Ni 10 esperanstistoj (kaj tri infanoj) ekskursis aŭ piknikis al monta akvofalo de Jhor, ĉirkaŭ 20 kilometroj norde de la urbo. Kvankam ne multaj NEspAnoj povis partopreni, ni multe ĝojis - kaj pejzaĵon kaj Espernato-etoso. La ideo de pikniko venis en niaj kapoj kiam ni trinkis teon en Tokha antaŭ unu semajno, post nia vizito al la grundo. Mi sendis inviton al NEspAnoj per "nepalesperanto" kaj per privata letero-listo. Tiuj venis kiuj havis intereson pri Esperanto kaj pri piknikado. Mi povas imagi ke kelkaj ankaŭ estis okupitaj. Estis nia plano renkontiĝi ĉe Ratna Park je 7.30 matene. Mi atingis iom malfrue kiam Shree kaj lia amiko Dip atendis min. Mi telefonis al Poshraj kaj Narendra kaj estis interkonsentite ke ni renkontiĝu ĉe Tokha. Veturado daŭris longe laŭ novaj kvartaloj de la urbo. Ni atengis al Tokha eble je la 9a horo matere. Daŭris laŭta prelegprogramo de Maoistoj tie. Tie la parolantoj ĉef...

Katmando postulas kulturan rajton de komunista registaro

Image
La festivalo de Indragxatra - eble la plej bunta festivalo de Nepalo, kun multe da maskdancoj sur la startoj - malsukcese finis inter hxaoso. La nova registaro de Maoistoj decidis ne doni monon pro le festivalo kaj la lokanoj estis furiozaj kaj lasis cxion antaux la fino. Hondinte, la registaro, kiu tre malavare disdonas monojn por politikistoj el vilagxoj, volis sxpari 214 usonaj dolaroj kaj donis malgxojon al tiuj lokanoj kiuj de centoj da jaroj dauxrigis la festivalon. La finaca ministro diris ke la registaro malpermesis animaloferon al dioj dum festivaloj. Interese, la Maoistoj kiuj murdis 13,000 homojn por akiri politikan povon diris ke ili ne permesos animal ofertadon. Nature, la lokanoj demonstraciis dum du tagoj - ili malpermesis veturilojn al malnova parto de la urbo kaj jxetis sxtonon al policanoj. Kelke da homoj estis vunditaj kiam la policanoj jxetis sxtonon kaj larmo-gason. Eble estas la unua fojo en nepala historio ke homoj devis demonstracii por konservi ilian kult...

Vizito al grundo kaj kunveno pri vortaro

Image
Hieraux matene ni vizitis al la grundo, kiun Nepala Esperanto-Asocio acxetis antaux unu monato. Mi delonge volis vidi la terpecon kiun la asocio akiris post longega atendo. Mi pronois pri vizitprogarmo al Poshraj kaj li estis preta montri gxin al ni. Mi dissendis invitleteron rete al cxiuj membroj kaj ankaux donis posxtelefonnumeron de mi kaj Poshraj. Same kiel cxiam, ne multaj esperanstistoj montris intereson. Nur venis Shree, Narendra kaj Jacob. Gxi estas iom malproksima, en la najbara vilagxo, cxe la norda limo de Katmando, cxirkaux 13 kilometroj de mia hejmo (mi logxas en suda limo). Kvankam gxi estas vilagxo, multaj homoj jam konstruas novajn domegojn kaj versxajne farigxos granda parto de la urbo post kelkaj jaroj. Gxi estas 3.5 kilometroj de la cxirkauxvojo de la urbo kaj la vojo al la grundo estas konstruata. La grundo nun estas je la mezo de rizkampo. Se mi ne eraras gxi estas 25 futoj X 57futoj granda kaj suficxas por konstrui malgrandan domon. Post la vizito ni iris al proks...

Mi havas tempon sed...

Nunteme, mi havas tempon sed iom maltrankvila por blogi.. Eble post unu semajno mi regule blogos. Mi timas ke ecx tro da libereco ankaux estas dangxera.