Posts

Showing posts from July, 2008

Ni celebras la festivalon de Gathamugal

Image
Hodiaux ni celebris la strangan festivalon de Gathamungal en Katmando. Tio estas la tago por purigi la domon kaj forigi malbonan elementon de domoj kaj kvartaloj. Ni faras figuron per pajlo ktp de diablo Gathamnugal, simbole de la malpuro kaj malbonauxguro. Kaj knaboj nokte bruligas gxin tirinte gxis la riverbordo. Kaj poste, homoj en siaj hejmoj metas malbonajn grenojn kaj viando-pecojn en tera poto kaj jxetas gxin en vojokrucxo, tiel oni 'forjxetas' malbonon kaj malpuron de la hejmo. Tiun cxi festivalon la Nevaroj celebras en kvartaloj de Katmando Valo.

Rezolucio de la 93-A Universala Kongreso de Esperanto

jen la teksto de la rezolucio de la 93a UK, kiun mi danke ricevis el abonu.com. La 93-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Roterdamo de la 19-a ĝis la 26-a de julio 2008 kun 1845 partoprenantoj el 73 landoj por diskuti la kongresan temon "Lingvoj: trezoro de la homaro", Festante ĉi-jare la centjariĝon de Universala Esperanto-Asocio, Notante la gravan rolon de lingvoj en la konservado de scioj kaj kulturoj, kaj en la ebligado de malsamaj aliroj al la mondo, Rimarkante la daŭran diskriminacion kontraŭ lingvoj je ĉiuj niveloj kaj aparte kontraŭ la lingvoj de indiĝenaj popoloj kaj malplimultoj, kaj Atentigante pri la valoro de la facile lernebla kaj neŭtrala lingvo Esperanto, kiu estas mem lingva trezoro de la homaro, kaj pri la pli ol centjara sperto de ĝia praktika utilo kiel ligilo inter kulturoj, Varme bonvenigas la decidon de Unuiĝintaj Nacioj, ke la jaro 2008 estu Internacia Jaro de Lingvoj, kaj alte taksas la iniciatojn de Unesko en tiu kampo menciitajn en la ...

Felicxan specialan tagon

Hodiaux estar la 26an de julio. Se mi ne eraras, hodiaux estas la tago kiam Zamenhofo eldonis la Unuan Libron. Kial? Simple cxar li volis ke ni ankaux lernu gxin. Ni nur memoru ke nia ekzisto estas sensignifa se ni ne parolu gxin. -- Sent from Gmail for mobile | mobile.google.com ************************************************************************************ www.razeno.net - - - www.razeno.blogspot.com ~ PO BOX 3447, KATHMANDU, NEPAL

Nepalaj prezidento kaj vic-prezidento

Image
Estas plezuro ke Nepalo vidas la prezidenton Dr Ram Baran Yadav por la unua fojo hieraŭ. Homoj neniam eĉ imagis ke iu ajn de civitano povas trovi la plej altan seĝon de la ŝtato. Nepre ests la frukto dolĉa de foriro de monarĥio. Tamen, ne etis tiel feliĉa novaĵo por homoj kiuj neŭtrale observas la politikan evoluon de ĉikunsntancoj. La elekto de prezidanto kaj vicprezidanto nek estis tute demokrata, kiel estis la elekto de anoj de Konstitucia Asemleo, nek estis aranĝita post interknsento de la partioj. La ĉefoj de la ĉefaj partioj proponis siajn kandidatojn kaj ili vidis ke la gajnanto de la plej multe da voĉoj ne gajnis sufiĉe multe por iĝi deklarita kiel la prezidanto. Do komencis fi-ludo de politikistoj. Post du tagoj okazis refoje baloto kaj dekoj da politikstoj donis voĉon al alia patio ol iliaj, kaj do unu sukcesis gajni sufiĉe da poenton por iĝi prezidento - kiel miraklo. Tre tre doma...

Kial ni kunveni?

Hieraux estis la tago de nia estrara kunveno. Bedauxrinde, ne povis okazi la kunveno hodiaux pro manko de suficxe da nomoro de estraranoj. Mi mem ne povis partorepni en tiu kunveno cxar mi devis iri al la ejo de baloto por la unua presidento de Nepalo por raporti. Mi vespere telefonis al Poshraj kaj li diris ke ne okazis kunveno cxar nur kvar memborj venis. Tio estas la situacio de nia kompatinda asocio. Mi ne povas kompreni kial homoj kandidatas sin se ili ecx ne povas iri al la estraraj kunvenoj kaj se ili ne demandas kio okazas al tiaj kunvenoj. Aliflanke, mi ankaux komprenas ke estraraj kunvenoj ne estas grava en nepalstilaj organizajxoj kie gravaj decidoj okazas sekrete, ekster la estraro. Okazis hodiaux la historia baloto - por elekti la presidento, kiu anstatauxos la regxon. Dum  unu monato la plej alta segxo de nepala politiko vakas. Estis tiel facile liberigi la regxon sed tio ne estis tiom facila trovi taugxan kantidaton. La du grandaj partioj de estinteco, kiuj ne povi...

Vojagxo al tri distriktoj

Image
Jen mia rakonto pri mia vojagxo. 9an de julio, 2008 Same kiel ĉiam, mia vojaĝo al tri montaj distriktoj ne estis planitaj. Nur venis al mi telefono de Uniuĝintaj Naciaj Evolua Programo (UNDP) por rekonfirmi pri "mia" vojaĝo. Antaŭe tiu vojaĝo estis planita por mia kunlaborintino sed ĝi venis al mia kapo ĉar ŝi havis alian okupon. Mi simple diris jes, sen ian ajn informon pri la vojaĝplano. Mi iris al la resturacio matene ĉe Hariharbhawan, apud la UN-domo je 7.30. La oficistoj klarigis al ni ke ni iros al tri distriktoj - Makawanpur, Chitwan kaj Syanja por vidi kiel malgrandaj mon-helpoj de UNDP donis feliĉon kaj garantion kontrŭ risko pri katastrofoj al lokanoj. La veturo ekis je 9.15. Por sperto, ni elektis la montan vojon de Naubise-Daman-Hetauda, kiun homoj nuntempe ne multe uzas. La serpeta vojo donis al ni turniĝon kaj en nia kapoj kaj en nia ventroj. Ni nur ne povis diri. La pejzaĵo nepre estis belegaj, l...

Grava kunveno en NEspA

Hodiaŭ ne estis kunveno de komitato, sed hazarde fariĝis grava - mi povis vidi ke estis teil planita. Mi ĝois vidi S-ron Subhas kiam mi eniris la ĉambron. Jam estis Bharat, Narendra kaj Poshraj tie. Poste venis ankaŭ Mukunda, Nabin kaj ankaŭ estis juna Mukunda. Antaŭ ol la komenco de oficialiĝo de la kunveno, Bharat proponis ke ni revizu la 10-jaran historion de la Renkontiĝo - Bonege. Li mem diris ke ni eraris tro subtenante la junulojn je renkontiĝo ĉar tiuj junuloj kiuj ricevis subtenon dum la renkontiĝo poste ne aperis en la movado. Kaj krome, ni ĝenerale konkludis ke kvankam ni elspezid multege da mono por kuranĝigi gejunulojn, ilia kontribuo ne povis esti videbla. Ankaŭ estis tiel ke tiuj kiuj nun vivas eksterlande ne memoras nin kaj Esperanton. Mi aldonis ke nepala movado ja estas speciala tiu kaze ke niaj "geesperantistoj" aperas je esperanto-etoso nur dum renkontiĝo-kunveno kaj kongreso. Mi miris...

For pasis D-ro Lee Cong-Yeong

Image
Mi hazarde trovis mesangxon ke hodiaux forpasis D-ro LEE Chong-Yeong, iama prezidanto de Universala Esperanto-Asocio. Miajn de korajn nekrologon. Li for Forpasis en urbo Taegu, Koreio, je la 30 minutoj de la unua horo en la 4a de Julio(lau Korea Tempokalkulo) pro malsano. Laux la infromo de S-ro Lee Jung-Kee kaj S-ro Ombro Jang, la funebra cermoniejo okazos cxe Katolika Preghejo Su Seong, urbo Taegu en Koreio, en la 7a de de Julio, lunde. Mi memoras ke mi renkontis lin mallonge dum la Universala Kongreso en Seuolo, en 1994. Li estas cxiam silentema, ridetanta kaj komprenanta persono. Mi nun eksentas la varmecon de liaj manoj cxe mia mano kiun mi ricevis dum nia renkontigxo antaux 13 jaroj. Estu li en paca cxielo kaj trarigardu nin kaj nian Esperanto-movadon kaj sendu al ni liajn piajn gvidojn. Mi auxdis ke li ecx vizitis al Nepalo kaj laboris por la regsistara afero dum kelkaj jaroj. Eble tio estas la sekreto de lia amo al nia lando.