Posts

Showing posts from May, 2008

Bonvenon al Respubliko de Nepalo !

Image
Jen ni faris historion. Tiel plene, pace kaj sukcese ni forigis la monarĥion, preskaŭ 240-jaraĝa. La konstitucia asembleo, elektita per la baloto de la 10a de aprilo, hieraŭ nokte, je 11.20, decidis ke la monirĥio ne plu estos en Nepalo kaj la estinta regco ne plu havos ian tian lukson kaj forton. La reĝo devos lasi lian palacon en venontaj 15 tagoj. Ekde hieraŭ noktomezo kaj dum tuta tago hodiaŭ, amaso da homoj ĝuis kaj demonstraciis pro ĝojo en stratoj de Katmando kaj multaj aliaj urboj. Hoamaso hodiaŭ staris antaŭ la reĝa palaco, demandante la reĝon tuj forlasi la palacon. Inter la 568 membroj ĉeestantaj, nur 4 kontraŭis kaj aliaj ĉiuj aplaŭdis la proponon ke oni forigu monarĥismon kaj do mia lando estis deklraita kiel Federala Demokratia Respubliko de Nepalo! Gratulon al ĉiuj. Samtempe, ili ankaŭ decidis ke ili aranĝos provizon de presidento kiu ne havas multe da politikaj fortoj sed restos kiel dekoracio kun la plej supra honoro. La registaro ne donos ian ajn subvencion aŭ honoron...

Morgaux la regxo foriros!!!

Morgaux, la 28an de majo faros historion en Nepalo - la nova konstitucia asembleo lauxlegxe forigos monarhxismon el Nepalo. Forvisxinte la 2,000 jaran historion de tumulta monarhxio kaj la 238-jara historio de tiu cxi Sah dinatio, la asembleo, dum gxia nua kunsido, anoncos ke Nepalo farxas federala respubliko. Dum la baloto de la asembleo, en la 10a de aprilo, preskaux cxiuj partioj sekvis la vojon al respubliko  kaj nur kelke homoj en unu partio rekte subtenis la monarhxismon. Homoj timis ke eble tiu partio, per la monon kaj forto de malaperonta regxo, gajnos poenton, sed tio ne okazis. kaj estas certe ke la anonco okazos. Tamen homoj nun timas ke la regxo eble ne reagos kaj restos en la palaco kiel antauxe. La registaro altigis nivelon de sekureco por eviti protest-batalojn. La nuna regxo Gyanendra akiris tronon en 2001 kiam okazis regxa masakro kaj "iu" mortigis tutan regxan familion kaj nur eskapis tiu cxi regxo cxar li estis for de la palaco. Oficiala raporto venis ke...

Amase homoj grimpas sur Monto Everesto

Image
En tri tagoj, jam 180 da homoj sukcese grimpis sur Monto Everesto ĝis hoduax vespere. La 8848 metra monto estas la plaj alta montopinto de la mondo, kiu situas ĉe la norda bordo de Nepalo. Kial tiom multe da homoj grimpas sur ĝi? "Ĉar ĝi estas tie" - jen estas la fama respondo de Sir Edmund Hilalry. Vere, jam pasis pli ol 50 jaroj, homoj venkis ĝin kaj la allogo de la pontopinto ankoraŭ ne mortis -  la homoj daŭre grimpadas tien, eble en vicoj, amase. jam pli ol 3,000 homoj grimpis sur ĝi ĝis hodiaŭ. Nur hodiaŭ matene atingis 77-jara nepalano sur la pinto. Kaj jam 10 knabinoj de Nepalo, apartenantaj al diversaj etnaj grupoj, ankaŭ sukcesis sian mision Gratulon al ĉiuj. Mi poste donos la tutan liston de grimpistoj. La monto grimpado ja estas eksciita kaj amuza sed ĝi ankaŭ murdas homojn. Ĉi jare, jam du personoj forpasis en tri tagoj. Giammi Goldz de Svislando mortis apud Monto Everesto kaj Ignac...

Politika Buddhismo

Image
Paco regul la monondon. Mi deziras al ĉiuj homoj en la tuta mondo pacon, bonon kaj sukceson okaze de la 2552a Buddha Tago. Mi kredas ke la vojo kiun trovis Buddho antaŭ 2500 jaroj nur taŭgas por akiri pacon en la vivo, socioeto, lando kaj en la tuta mondo. Mi estas feliĉe ke mi naskiĝis en Nepalo, kie ankaŭ naskiĝis la Buddho. Mi esperas ke mia vivo havas eron de mantroj aŭ bonaj diroj de la Buddho. Tia maniere mi estas pli pura ol aliuloj kvankam mi faras nenion bonon por aliaj homoj. Ne, mi nur ŝercis. Budhismo estas religio de praktiko kaj ĝi ne akceptas ke iu povas esti pli pura nur ĉar vi naskiĝis en ia tia familio. De pli ol 10 jaroj mi vizitas la oficialan programon de Buddha Tago, orgnizata de iu monaĥejo apud la templo de Swayambhunath. Vizitas tie plej ofte la ĉefministro (sed ĉi foje li ne povis). Ili parkere laŭdas la vivon, filozofion kaj instruadon de la Buddho. Ili ne forgesas diri ke la ins...

Cxu la regxo regos nur dum du semajnoj?

Hodiaux la cxefo de la Maoistoj, Prachanda, petis al la regxo ke li lasu la palacon en venotaj du semajnoj. Cxu tiel facile finos la kruela dinastio de la Sxahoj, kiuj regis dum pasintaj 238 jaroj per la forto de glavoj kaj komplotoj? Devas estis miraklo se li tion faros. Laux la plano, la cxefministro vokos la unuan kunsidon de la Konstitucia Asembloeo en la 30a de majo kaj gxi unuvocxe deklaros ke Nepalo estas respublika. Nur hieraux la regxo denove iris al lia Hindua templo kaj ofertis sangon de buvalo, kapro, kokido kaj aliaj animaloj por reteni lian povon. Mi ne scias cxu la diino povas helpi lin hodiaux aux ne, sed la popolo certe ne helpos lin. Malgraux la suspekto de la homoj ke la regxo faros grandan sxangxon en la elekto, la pro-regxa partio preskaux nenion gajnis. La mono kaj energio de la regxo, kiun li elspezis por teni lian postenon per la elekto iris vane. Sed, nekredeble, la Maoistoj, kiuj tiom lauxte kriis dum la milito-periodo kaj ankaux poste kontraux la regxo nu...

Eta Bruna Urso en Nepalo?

Hodiaŭ io okazis en NEspA oficejo, vere interesa. Estis ni  - Philip, Poshraj, Narendra, Ajit, Kanchan, Mukunda (juna), Jakob kaj mi. Ni ne tute babilis sed rekte saltis al laboro. De tagmezo, laŭ nia plano, ni laboris por la franca desegno-filmo por infanoj "Eta Brua Urso". Estis tre intesesa infaniĝi en tiu ĉi aĝo. Je al komenco, mi diris ke la projekto mem estas bonega sed ni havis problemojn - mankas al ni esperantistoj (tiuj kiuj parolas), nia prononco ne estas tiom bona, ni ne povas aktori kaj doni senton kiam ni parolas kaj fine, mankas infanojn en nia grupo kiuj povas ludi rolon de infano. Ja estis minaco sed tiun ni akceptis kiel aldono de valoro de la laboro - ni kunsentis ke ni ne perdos ion se ni malsukcsos sed ni vere gajnos sperton se ni povos fari kun malmulte da havaĵoj. Jacob jam tradukis la dialogon kaj ni simple devis elparoli ĝin laŭ la filmo. Estis ege ege ege malfacila, mi devas diri. Unue ni provlegis la tekston li...

Dum tago de jxurnalista libereco

Tuj post la elekto de la konstitucia asembleo, ni okupigxis pro nia jxurnalista federacio. Hodiaux estas la Tago de Jxurnalista Libereco kaj ankaux la kongreso de nia Federacio de Nepalaj Jxuranlistoj. Ankaux mi estis iomete okupita pro tio, raportante pri ili. Eble 100 da kandidatoj staris por 27 da segxoj kaj ili havas tre grandajn tehxnikojn por peti vocxon. Estis tro politike. Tamen mi mem ne kandidatigxis. Vi scias ke tio ne estas en mia sango. Kiel en sama jaro jen venas tiel nomata Tago de Jxurnalista Libereco hodiaux. Ni kiel kutime, gxuis demonstracion gajan. La cxefministro Girija Prasad Koirala inauxguris la programon. Mi ne komprenas. Kial tiuj tiel-nomataj jxurnalisto-gvidistoj pozas sin kiel solvanto de cxiuj problemoj de jxurnalistoj. Ni bone scias ke ili nur estas pupoj de la politikistoj aux la mastroj, kaj ili estas pli interesa organizi sian postenon politikan ol doni profesian liberecon al jxurnalistoj. En Nepalo, jxurnalistoj estas aux sklavoj de grandaj eldonejoj ...

Felicxan Majo Tagon.

En 365 tagoj la jaro, ni laboristoj havas nur unu tagon - la Majo Tago. Ni scias ke de morgaux ni devas denve vendi sin preskaux senpage al niaj mastroj - ni donas al ili nian tagon, menson, opinion, manon, komforton, felicxon de niaj familioj. Kaj kion ni ricevas ? preskaux ninion, kompare al kion ni donas ali ili. Tamen ni ne povas lasi nian laboron. Tion eble la dio volis. Kaj eble ni celebras tiun cxi tagon nur por memorigi sin ke ni ja estas modernstilaj sklaboj. Ni ne forgesu tiun cxi veron... Forgesu ke en la mondo multaj homoj vivas sen laboro pli lukse ol ni. Nepalo estas unu el tiu lando kie kelkaj homoj vivas lukse sen laboro ol kun laboro. Ni montru al ili ke laboro estas grava cxar tio donas al ni dignon, ne gravas kiom ajn ni gajnas. Ni celebru gxin...