Posts

Showing posts from April, 2008

Venis Tom el Israelo al nia oficejo

Matene mi ricevis telefonvokon de nekonata voĉo hodiaŭ. Li estis Tom, el Israelo. Li diris ke li estas nun en Katmando kaj lasos Nepalon morgaŭ. Mi volis renkonti lin ĉiel, kvankam mi estis okupita pro laboro kaj ankaŭ pro edziĝo ĉe mia bopatro. Fakte li skribis al mi antaŭ eble du semajnoj. Li ricevis mian adreson pere de Amri, kiu vizitis Nepalon antaŭ unu monato. Li diris ke li estos en Katmando pasinta semajne kaj mi invitis lin al nia sabata kunveno, sed denove li mem skribis al mi ke li jam estis en Pokhara. Mi rekomendis lin renkonti esperantistojn tie. Bone, li vizitis nin antaŭ ol lia foriro. Mi petis lin atendi min apud Hotel Vaishali je 11.30 kaj mi li jam estis tie kiam mi atingis lin. Mi ne povis koni lin, lia T-ĉemizo kun vortoj "Linga Revolucio" kaj bildo de Zamenhof vestita kiel rebelulo ne estis videbla. Sed per ridetoj mi konis lin. Ni kune reiris apud nia Esperanto-oficejo kaj iomete babilis ĉar ne venis ...

Festivalo de diina bano

Image
Jen metas foton pri speciala festivalo en Katmando. Homoj portas grandan templon de diino sur iliaj sxultroj kaj prenas gxin al lageto por "bani" sxin. kaj homoj amuzas jxetante akvon al spektantoj cxirkauxe.

Thimi festivalo

Jen mi metas foton de la festivalo en Thimi, okazis la 14an de aprilo, kie oni elektas iun kaj traboas lian langon per grnda

Festivalo de Thimi

Image
Jen mi metas foton de la festivalo en Thimi, okazis la 14an de aprilo, kie oni elektas iun kaj traboas lian langon per grnda borilo. Tamen, pro la hxaoso de baloto, ne multaj homoj cxi jare gxuis la festivalan etoson

Demokratiiĝo de Maositoj

Mi nun vidas tion kion eĉ mia avo ne povis vidi kaj tion eĉ la Usona regstaro ne povis diveni. La Maoistioj okupos la plej multe da seĝoj de la Konstitucia Asembleo de Nepalo. La elekto kiu okazis la 10an de aprilo rezultis tiel ke inter 240 seĝoj por la asembleo, la Maoistoj jam akiris 72 seĝojn kaj aliaj plej bona partio havas nur 20 seĝojn (je 10.00 nokte de la dimanĉo). Vidu, la tuta asembleo kaj nia konstitucio aperos "ruĝa". Nekredeble okazis por nepalaj kaj internaiciaj politikaj observantoj. Eĉ la Usona regisaro, inter aliaj, volis okazigi la elekton por ke ili pruvu ke la Maoistoj estas nur teroristoj kaj ili ne sukcesos akiri seĝojn. Ili jam donis al ni tiom multe da mono. Sed la rezulto estis simple mala. Nun, la historio diros ke la internaciaj orgnizaĵoj multe helpis al Nepalo okazigi la elekton kaj pruvi ke la Maoistoj vere estas demokratia forto de Nepalo. Estinta prezidento de Usono Jimmy Carter tuj diris ke la elek...

La vocxdono vere okazis

Mi tre gxojas anonci hodiaux ke vere okazis la baloto de konstitucia asembleo. Por raporti pri gxi, mi estas en Gorkha, cxirkaux 180 kilometroj for de Katmando. Tre bedaurxinde, mi mem ne povis vocxdoni en mia urbo. Ne gravas, mi vidis la plej gravan parton de la elekto ke mi estis cxe la budo kiam Dr Baburam Bhattarai, unu el la plej gravaj gvidistoj de Maoistoj, donis vocxon. Estas ja dangxera vilagxo, kiel mi antauxe menciis. Oni diris ke en kelkaj vilagxoj la Maoistoj ne permesis politikistojn de aliaj partioj vocxdoni ktp. Sed iel, la elekto okazis. Cxio bone... Mi volas verki libron pri la Maoistoj kaj liaj fino je la vocxdono. Mi revas tiel. Mi nepre reblogos en Katmando - mi ja longe verkis mian blogon en mia komputilo kaj remetos gxin en la blogo poste. Mi esperas ke Jacob jam finredaktis mian Vojagxon al Muktinath kaj mi baldaux eldonos gxin.

Mi estas en Damauli

Mi nun estas en Damauli, survoje al Gorkha. Dimancxe mi atingis al Besisharar nokte. Mi neniun povis fari cxar esits iom malfacile trovi logxejon. Matene hieraux mi renkontis registarajn oficistojn kaj aliajn por raporti pri la preparado de la elekto. Nia loka korespndanto helpis min. Estis malgranda bela urbeto proksime de Monto Manaslu. Mi sxatus viziti tien cxi denove sen laboro. Nur sabate okazis konflikto tie kaj 11 personoj de UML kaj Maoistoj vundigxis. Vespere denove okazis granda konflikto, pri kio oni ne volas multe paroli. Cxar la elekto de la konstitucio jam estas tre proksime, ni cxiuj decidis ne multe paroli pri tiaj malpacoj. Bona ideo. Mi nur esperas ke okazos la elekto de la konstitucia asembleo sen granda problemo. Post tagmeze mi atingis al Damauli kaj partoprenis en politika programo. Jam estis malfrue kiam mi sendis novajxon de tie. Hodiaux mi baldaux sendos mian raporton kaj veturos al Gorkha, de kiel komencis “unuigxo” de Nepalo anatux 240 jaroj. Estas multaj int...

Morgaux mi vojagxos en "dangxeraj" vilagxoj.

Etis subite deicidite ke mi vojagxos morgaux matene en tiuj distriktoj, kie la Maoistoj malpermesis kandidatojn kaj jxurnalistojn kaj ecx internaciajn observantojn veni. Laxu la plano: 5an aprilo, mi veturos el Kathamndu al Dumre kaj Lamjung 6an aprilo, mi estos en Lamjung kaj sendos novajxon 1 7an aprilo, mi veturos el Lamjung al Tanahu, novajxo 2 8an aprilo, mi estos en Tanahu kaj sendos novajxon 3 9an aprilo, mi veturos el Tanahu al Gorkha, novajxo 4 10an aprilo, mi estos en Gorkha por vidi Dro Baburam vocxdonante, novajxo 5 11an aprilo, mi estos en Gorkha por verki alian novajxon 6 12an aprilo mi reveturos al Katmando Mi vidu kiel mi sukcesos travivi, sendi novajxon estas fora afero. Sed laboro estas laboro. MI ne plendas. Mi sxatas tiajn laborojn kaj estis parto de la historia evento.   Tre bedauxrinde, mia komputilo nun malfunkcias kaj mi sendis por repari gxin, sed ankoraux ne finigxis. ________________________________________________ Message sent using UebiMiau 2.7.9 ...