Posts

Showing posts from February, 2008

Kiom sindependa Nepalo estas?

Estas tiel malfacila vivi sendepende por malgrandaj landoj kiuj kuŝas apud grandaj landoj. De centoj da jaroj, politiko de Nepalo estas direktita rekte aŭ malrekte de regantaj politikistoj de Barato. Nur infanoj kantas en lernejoj ke Nepalo neniam estis kolonio de Brita Imperiestro, sed ju pli oni kreskas, des pli li aŭ ŝi komprenas ke sia lando neniel estas sendependa. De kiam la reĝo perdis sian maldemokratian povon (kiun li akiris per puĉo) antaŭ 21 monatoj, la nombro de protestantoj kreskadis. Nun pli ol 10 partioj kaj grupoj kontraŭas la registaron kun aro da demandoj. Kelkaj el ili eĉ estas kunarmilaj kaj ili mortigas unu aŭ du personoj ĉiuj semane. Armiloj fariĝas oftaj kaj malkaraj en vilaĝoj. Inter aliaj, la grupo de Taraianoj (la anoj de suda evenaĵo) nun demandas ke ili havu sian propran ŝtaton kiu ligas la tuta Tarai regiono (la tuta landimaj zonoj apud Barato). Tio signifas ke la malgrandaj etnoj ...

Unu jaro de mia prezidado

Jam pasis unu jaro. Fakte pli ol tio. Kiam pasis unu jaro, mi pensis ke mi rakontu pri mia unu jara sperto kiel elektita prezidanto de nia landa asocio de Nepala Esperanto-Ascio (NEspA). Venis al mi informo pri la sekreta kongreso. Mi lasis ĝin pasi kaj informo pri Apsana ĝenis min. Jen mi havas tempon por skribi kiel ĝi pasiĝis. Estis hazarda okazo ke mi iĝis prezidanto la 11an de novembro 2006. Mi mem ne havis intencon prezidi gxin sed mi devis levi mian manon por kandidato kiam mi ne vidis alia persono kiu staru kontraŭ la eks prezidanto. Mi malsukcesis igi s-ron Sri Prasad Shrestha prezidi. Mi kredas le li meritis, kiu semis Esperanto-movado en Nepalo kune kun S-ro Simo Milojevic en 1957. Dank' al ĉiuj, oni elektis min kiel prezidanto - jen komencis batalo inter demokratio kaj korupto. Tuj post la elektado, la venkita kanditato de prezidanto tuj malfermis sian propran organizon, nome "Nepala Esperanto-Lernejo". Interese, mi eksciis pri ĝi tuj kaj demandis dum la kunv...

Reno-regxo arestita en Nepalo

Image
D-ro Amit Kumar Ravat, eble la plej granda kriminalo kontraux homa sano en la mondo, estis arestita en suda parto de Nepalo, cxe Chitaun (kie koincidente nun gxojas tri gesperantistoj). Li, kiu nuntempe logxas en Usono kun familio en luksega domo, komercis kntraux legxe transmetante renojn de unu persono al aliaj de pli ol 300 homoj sekrete. Oni dire, lia grupo ecx stelis renojn de malsanuloj sekrete  kaj vendis al aliaj homoj. Li vojas forflugi en Kanado. Li estis en Nepalo dum kelkaj tagoj por eskapi la Baratan policon, post kiam la tieaj jxurnaloj lauxte parolis pri gxi. Strange, la nepala registaro tuj sendos lin al Barato kvankam ne ekzistas tia traktato inter Nepalo kaj Barato ke ili trasdonu kriminalojn el alia lando. ________________________________________________ Message sent using UebiMiau 2.7.9

De Sabato ĝis hodiaŭ

Ĉi foja sabato (2n de februaro 2007) estis iom eksteroridnara - estis samideanoj el kvin landoj - Nepalo, Usono, Germanio, Hispanio kaj Britio. Estis Philip el Usono kavazaŭ nia patrono, estis lasta tago de Brito-Germano Craig Meulen kiu studis Buddhismon en Nepalo, Ursula venis por partopreni en Azia Kongreso kaj ĝui iomete de Ĉitaun kaj Lumbini, simile estis hispano Massanah Arau kiu ankaŭ vojaĝos al Bangaluro kune. Krome estis ankaŭ Kim Yong Ĝin "Diablo" kaj Yonglom "Brilo" el Koreio, kiuj bedaŭrinde ne povis ĉe esti. Aliflanke, mi povis vidi kelkajn rarajn vizaĝojn. Kiam mi eniris la ĉambron kun gastoj, estis jam Narendra kaj Philip. Poste venis Shakuntala, Nirmala, Indu, Mukunda kaj ankaŭ Bharat! Mi povis imagi ke ili havas ian proponon kiujn li hodiaŭ atestigos - estis membro de la teamo. Craig aĉetis iom na kujaĵon por ni, por ĝui la adiaŭon. Post enkonduko, homoj bone parolis/prelegis pri Apsana. Ĉiuj subite havis bonajn vortojn post ŝia forpaso. Kaj strage...