Post ses jaroj de murdiĝo de nepala reĝo Birendra, reĝino Aishwarya, princo Dipendra kaj aliaj, oni trovis kie iliaj posedaĵoj traslokiĝis sekrete eksterlande. La ministro pri hejma afero de Nepalo antaŭ tri tagoj anoncis ke 17,600,000 rupioj aŭ 137,000 da Britaj pundoj estis translokigitaj de nuna reĝo eksterlande. La mono estis en Standard Charter Accounts Banko. Inter la monsumo, 100,000 pundoj estis sendita al brita kompanio kiu nomiĝas PL Well and Company kaj alia 37,000 pundoj rekte iris al nepala palaco. La mono apartenis al princo Dipendra, reĝino Aishwarya kaj alia princo Nirajan, ĉiuj mortigitaj dum la mister masakro. Imagu kiom riĉa ili estis. Ĉu mi jam diris ke nepalano gajnas ĝenerale 238 usonaj dolaroj jare? Samptempe, la registaro ankaŭ trovis ke 1600 da la monparto (share, angle) de Dipendra kaj Nirajan ankaŭ estis transposedigita al Prerana, la filino de nuna reĝo Gyanendra. De pli o...