Kie nur dioj zorgas geinfanojn.
Nepalo estas stranga lando. En pasintaj naux monatoj, 2,300 da geinfanoj jam malaperis el diversaj urboj kaj vilagxoj de Nepalo. Inter ili, 1,353 estis trovitaj sed neniu scias kie restas aliaj 919 da geinfanoj. Ecx oni ne scias cxu ili vivas aux jam estas murditaj. Nun mi parolas pri la geinfanoj kies gepatroj informis pri la malapero de iliaj gefiloj al policanoj. Aliaj, kies gepatroj ne multe fidas la polican sistemon ecx ne iris al policejo por informi, ne ecx estas inkluzivitaj en tiu cxi listego. Vere, preskaux cxiutage mi legas novajxon pri malaperoj. Kelkfoje, la kadavroj estas trovitaj surstrate. Tio okazas kiam tiuj homoj kiuj prenis la infanojn ne sukcesas ricevis petmonon de la gepatroj kaj ili jxetas la infanojn murdinte. La statistiko estas bazita laux la rarpoto iu ne-registara organizajxo produktis al la registaro ne antauxlonge. Estas inter ili tia knabo kiu lasis sian hejmon antaux kvar jaroj kaj nur dio scias kiel li vivas. Aliflanke, Nepalo celebris la tiel noma...